Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2021

Holmes4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje dum sia vicprezidanteco Holmes estis aganta prezidanto de UEA: ekde la morto de Giorgio Canuto ĝis la elekto de Hideo Yagi (1960-62) kaj ekde la morto de Yagi ĝis la elekto de I. Lapenna en la 49a UK (majo-aŭgusto 1964). En 1964 la komitato de UEA elektis lin Honora Prezidanto de UEA, sed post la “Hamburga Puĉo” (1974) li rezignis la honoran prezidantecon en UEA; aŭtoro de la libro Londono vokas. Historio de la Londona Esperanto-Klubo 1903-1978 (1981).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 129-130.

4. Antaŭ 5 jaroj mortis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (Сапожников, 1952-1980-2016), sovetunia kaj ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj redakciano de la samizdata almanako Sezonoj (1984-90), kunlaboranto de La Ondo de Esperanto; aŭtoro de pluraj, ĉefe humuraj kaj satiraj, verkoj kaj recenzoj kaj de du libroj Proverboj kaj sentencoj (1990) kaj Ljusjka Benc (1992), tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj (2000).

5. Antaŭ 40 jaroj mortis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro Norda naturo (1967); tradukintino de Elektitaj versaĵoj de M. Under (1929), Horizontoj de J. Barbarus (1931), Estona antologio 1 (kun aliaj, 1932), Ŝippereo de J. Smuul (kun H. Tolve, 1968), Kalevipoeg de Fr. R. Kreutzwald (1975), Estona soveta poezio (kun aliaj, 1977), Al abelujo ĝi flugas de J. Liiv (1980) k. a., honora membro de UEA (1975).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 76-77.

12. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov; sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Sovetunia societo de kulturaj ligoj kun eksteraj landoj (VOKS), membro de la Lingva Komitato (1929-38); aŭtoro de la populara poemaro La tajdo (1928), tradukinto de pluraj beletraj (i.a., de V. Doroŝeviĉ, A. N. Tolstoj kaj V. Majakovskij k. a.), politikaj kaj fakaj verkoj,
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 133-134.

23. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin (Дешкин, 1891-1908-1976), ruslanda kaj sovetunia oficisto, poeto kaj esperantisto, aŭtoro de la poemaroj Versaĵoj. Libro unua (1912), Elektitaj Versaĵoj 1909-1956 (1957) kaj Lasta amo de poeto. Versaĵoj. Libro tria (1958-1959) (posteume, 1997).

25. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Dreves Uitterdijk (ójterdejk, 1866-1898-1940), frisa nederlanda instruisto, botanikisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto kaj instruisto de Esperanto, fondinto de la Esperanto-movado en Nederlando, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj (1902) kaj de aliaj lerniloj; fondinto (1902) kaj la unua redaktoro de la unua nederlanda Esperanto-gazeto La Holanda Pioniro, redaktoro de Wereldtaal (1924-28) kaj Holanda Esperanto-Pioniro (1925-28); tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj aŭtoro de la riĉe ilustrita versa aventurlibro Vojaĝoj kaj aventuroj de sinjoro Longkrurulo (1927); membro de la Lingva Komitato de ties fondo (1905) ĝis sia morto (1940); honora membro de UEA (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 287-288.

26. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-1942-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto, psikoterapiisto, poligloto kaj esperantisto; kunfondinto kaj la unua prezidanto de Esperanto-klubo ĉe UN en Novjorko (1958), redaktoro de Svisa Espero (1963-66), kunfondinto (1979) kaj prezidanto de Internacia Feria Altlernejo de KCE; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj libroj pri Esperanto kaj internacia komunikado (Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?, 1977; Psikologiaj reagoj al Esperanto, 1988; La bona lingvo, 1989; Le défi des langues, 1994 k. a; originala poemaro Malmalice (1977). Grandan popularecon ĝuis liaj kvar krimromanoj en la t. n. “Ĉu-serio” (1976-82), kiuj aperis kun la pseŭdonimo Johán Valano same kiel la krimnovelaro Ĉu rakonti novele (1986), la priseksa krimromano Ĉu ŝi mortu trafike (pseŭdonimo Johán Balano, 1982) kaj, precipe, lia lingvoinstrua romaneto Gerda malaperis (1983), multfoje represita kaj aperinta ankaŭ kiel sonlibro (2005) kaj filmo (2006). Honora membro de UEA (1998), trifoja laŭreato de la premio La Verko de la Jaro, laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1994) kaj de la OSIEK-Premio (1998).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 229-232.

27. Antaŭ 45 jaroj mortis Kálmán Kalocsay (1891-1911-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto, grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (Mondo kaj Koro, 1921; Streĉita kordo, 1931; Rimportretoj, 1931; Sekretaj sonetoj, 1932; Izolo, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (Infero de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la duvoluma antologio Tutmonda sonoro kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel Plena analiza gramatiko de Esperanto kaj de Parnasa gvidlibro (1932); aŭtoro de Lingvo Stilo Formo (1931), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (1938), Vojaĝo inter la tempoj (1966) kaj frazeologia vortaro Domfabriko (1975). Membro de la Lingva Komitato (1922-48) kaj de la Akademio de Esperanto (1948-76), honora membro de UEA (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 150-153.

29. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Nguyễn Văn Kỉnh (1916-1932-1981), vjetnama sociaganto, politikisto (membro de CK de Vjetnama Laborista (nun: komunista) Partio), diplomato (ambasadoro de DR Vjetnamio en Sovetunio, 1957-67) kaj esperantisto; en la junaĝo verkis artikolojn pri Esperanto en gazetaro kaj gvidis senpagan korespondan Esperanto-kurson, kunfondis Koĥinĉinan Esperanto-grupon (1945); gvidis la unuan Esperanto-delegacion de DR Vjetnamio en la 44a UK en Varsovio (1959) kaj kadre de kunveno de MEM, okazinta en ĉi tiu UK, iĝis membro de la Internacia Komitato de MEM; certigis tion, ke malgraŭ papermanko en Vjetnamio dum la milito aperis pluraj libroj en Esperanto, revuo Vjetnamio Antaŭenmarŝas kaj vjetnamiaj numeroj de Paco; atingis, ke en decembro 1956 estis akceptita decido pri fondo de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio (VPEA), kiu ricevis konsiderindan ŝtatan subtenon, kaj post la reveno al Vjetnamio en 1968 iĝis prezidanto de VPEA.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 214-215.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/februaro-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi