BLK

BLKBaza Literatura Krestomatio / Kompilis kaj redaktis Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov; Enkonduko de Vilmos Benczik; Biografioj de Vilmos Benczik, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. – 4a eldono, kompletigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2019. – 368 p.

La lernado de nia literaturo kaj la alproprigo de nia kulturo pasas kutime tra la kursoj (nun grandparte retaj), al kiuj aldoniĝas la vivado dum la kunvenoj, kongresoj aŭ retaj blogoj aŭ babilejoj. Sed ĉar estas malfacile difini bazon en komunumo ne posedanta ŝtate organizitan lernoplanon, sin sekvas, de tempo al tempo, listoj de verkoj, kiujn la plej aktivaj instruistoj konsideras esencaj por ĉiuj, kaj kiuj iel homogenigus la komunan bazan konon. Forte unueciga estis la Fundamenta krestomatio (1903); kompreneble sekvis en la daŭro de la jardekoj diversaj tekstoj, inter kiuj specife intencataj kiel homogenigaj estis la Esperanta antologio (1955, 2a eld. 1984) de Auld, kiu rilatis nur al la poezio, kaj Trezoro (1989), de R. Rossetti kaj H. Vatré, pri la novelarto.

Auld starigis bazan legoliston de la originala literaturo en 1988, kun ĝisdatigo kaj pliampleksigo en 1997 (http://esperanto.net/literaturo/bazleg.html). La prozaj verkoj estas tridek du, la poeziaj dudek sep. Ĉi tiuj listoj estas ankoraŭ konsiderataj kiel la bazaj, kvankam la kritiko de la lastaj dudek jaroj havus pli ol unu rezervon pri kelkaj verkoj tro alte taksataj. Nu, normale, kriterioj pri kompara graveco ŝanĝiĝas laŭ la jaroj kaj la generacioj, sed legado de pli ol kvindeko da libroj estas ja stimulinda, tamen malfacile konceptebla kiel baza kono, ankaŭ pro la ne ĉiam facila atingeblo de kelkaj tekstoj. Necesas io multe pli sinteza.

En 1979 aperis en Budapeŝto la unua volumo de Krestomatio de Esperanta Literaturo kaj Baza Literatura Krestomatio (BLK). La unua verko, kies du postaj volumoj aperis en 1981 kaj 1982, estis kompilita de István Szerdahelyi por la studentoj de la Esperanto-fako de la universitato Eötvös Loránd, kaj la 500 ekzempleroj, perfekte adekvataj al la medio universitata, restis limigitaj al ĝi.

Male iĝis multe pli populara BLK, kompilita de Vilmos Benczik akompane al la historia parto de la Gvidlibro por supera ekzameno kaj konsiderinda kiel “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”. La unua eldono disvendis siajn 3500 ekzemplerojn en du jaroj; dua kaj tria eldonoj, presitaj en 3000 kaj 2320 ekzempleroj respektive, ĝis 1986, konfirmis la valoron de ĉi tiu kompilaĵo. Evidentiĝas unu interesa principo: ne temas ja nur pri la originala Esperanto-literaturo, kiel ĉe la listoj de Auld, sed enestas 13 eroj tradukitaj, en la konsidero, establita ankaŭ en la Historio de la Esperanta Literaturo (2015), ke ankaŭ tradukoj apartenas al la Esperanta literaturo, tamen nur se ili estas vere lingvofondaj, ne ja ĉar la originalo estis grava en sia literaturo.

BLK restis senmova ĝis 2018, kiam ĝisdatigo montriĝis nepra: tro multe kreskis la literaturo dum la lasta generacio; do, akorde kun Benczik, tripersona teamo el I. Ertl, A. Korĵenkov kaj R. Williams kompilis Postrikolton el 23 novaj aŭtoroj, aldonotan al la senŝanĝa eldono de 1986. Oni povus sin demandi, ĉu kun la eroj de tiu eldono, okupantaj 227 paĝojn en la nova, la plusaj 104 paĝoj de la Postrikolto formas plenan ekvilibron, aŭ ĉu estis pli oportune remuldi la tuton, eventuale forpreni ion, kio en la nova komplekso aspektus malpli grava kompare kun la novaj enprenitoj. Certe ja oni povus, sed la ŝanĝoj estus infinitezimaj. La nuna eldono (2019), ĉe Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio, havas sian personecon kaj sekvas siajn principojn. Ne ĉiu akceptus ĉiujn; laŭ mi, ekzemple, pridubinda estas la principo, ke se iu verkisto estis jam en la antaŭa eldono, li ne troviĝas en la Postrikolto, malgraŭ, ke li bele, eĉ tre pli bele, verkis ankaŭ freŝdate; tio laŭ mi okazas, ekzemple, al Nervi, Ragnarsson, de Kock. Oni povus obĵeti, ke el la pli ol deko da romanoj verkitaj de István Nemere, aŭ el sama nombro de Trevor Steele, nur po unu fragmento aperas (kvar- kaj ses-paĝa, respektive), dum la versoj de Camacho ĝuas ok paĝojn (Mao nur tri), sed prozo fatale suferas en tiaspecaj antologioj, ĉar poeziaĵoj estas sence kaj arte kompletaj en si mem, dum prozaj fragmentoj altirus al plia legado; komplemente, iu bedaŭros, ke Bronŝtejn aperas nek per siaj kanzonoj, nek per sia romano, kaj ke troviĝas neniu teatraĵverkisto, kiaj Gubbins, Mallia, Silfer.

Sed ne decas plendi: la verko estas kohera, bone konstruita, ampleksa kaj ĝiaj 368 paĝoj estas legindaj ĉiuj, kaj, grandparte, relegindaj plurfoje; ĝi tute adekvate prezentas nian literaturon kaj ekde nun ĝi estu la referenca fonto kiel komuna bazo. Kompletigas la libron tre utilaj sintezaj biografioj de la 81 verkistoj enprenitaj. Ĝi tre taŭgas, se ne centprocente, ekzemple post elimino de la tradukitaj eroj, kiel modelo por nacilingvaj tradukoj (simila poezia antologio en la itala estas en preparo). Trista fina rimarko: la eldonnombro deklarita estas 500; komparo kun la pasintjarcentaj eldonoj ne estas entuziasmiga.

Carlo Minnaja

Legu pli pri BLK https://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Ĉi tiu recenzo unue aperis en la revuo Esperanto (2020, №10); ĝi estis represita en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020, №4).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/blk-15

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi