Azia revuo – nova nomo, nova redaktoro

AziaPretas la 110a numero de Esperanto en Azio kaj Oceanio, la bulteno de la Azia-Oceania Komisiono de UEA. Ĉi tiu numero estas relative mallonga (24-paĝa) kun kontribuoj el ok landoj el Azio kaj neniu el Oceanio. Ĝi enhavas precipe raportojn pri eventoj okaze de la Zamenhofa Tago kaj en la lastaj du-tri monatoj de la jaro 2020. La bultenon malfermas la redakcia artikolo La jaro 2020 ja estis bona jaro por ni.

Klaku tiun ĉi ligilon por legi kaj elŝuti la numeron.

Mi bonvenigas kontribuojn al la venonta numero (111) ĝis la 28a de februaro 2021. Detalojn pri la alvoko por kontribuoj vi vidos sur la dorsa kovrilo de la numero. Se vi havas demandojn, sendu privatan mesaĝon al mi (albertstgarrido@gmail.com) aŭ al Nisinaga Atusi (acero@an.email.ne.jp), prezidanto de la Azia-Oceania Komisiono.

Albert Stalin Garrido
Filipinoj
Ĉefredaktoro de Esperanto en Azio kaj Oceanio

Fonto: EKO 2021-08 de ILEI kaj UEA

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi