La Afrika Komisiono de UEA havas novan kunordiganton

BjelongoPost pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisée Byelongo por kunordigi ĝin.
D-ro Elisée Byelongo Isheloke naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko (Durbano kaj Kab-urbo). Elisee travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) la 24an de oktobro 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro Eĥoj el Bembujo: tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DRKongo kaj la diasporo rilate al Esperanto, havebla ĉe UEA. Elisée ankaŭ verkis en sia fako librojn kaj artikolojn, kaj originale en Esperanto alian libron: Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, omaĝe al Axel von Blottnitz.

Li esperantiĝis en 1993 lerninte de Mateso Bilimba unue kaj poste per korespondado (kurso Ferez) kun Hans Bakker ĝis diplomiĝo pri Esperanto. Li kreis la “Klubon de la Paco kaj Frateco” (KLUPAF) por instrui al centoj da rifuĝintoj Esperanton en Nyarugusu-Tendaro inter 1996 kaj 1998 en Tanzanio. Li, aldone, entreprenis instali klubon de Esperanto en Najrobio, Kenjo. Li havas multajn jarojn de sperto kiel instruisto, pastoro, verkanto kaj fakulo.

En 2018 li doktoriĝis pri manaĝerado kun specialiĝo en administrado kaj nun laboras kiel esploristo ĉe la Universitato de Kab-urbo. Antaŭ lia doktoriĝo, li ricevis magistran gradon en administrado kaj licencion en komerca manaĝerado. Multajn aliajn trejnadojn li faris ĉefe en Sud-Afriko, kie li vivas ekde 1998. Li edziĝis al Elizabeth kun kiu li havas 4 infanojn. Nun, li estas la vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA), ano de la laborgrupo “Esperanto en la Universitatoj”, kunordiganto de la agado “Esperanto en BRICS-landaro”. kaj ekde februaro 2021 de la Afrika Komisiono de UEA (esperanto-afriko.org/afrikakomisiono).

La nova kunordiganto havas ĉefajn taskojn serĉi rimedojn por bone funkciigi la komisionon, reaktivigi la komisionon, esti en rilatoj kun landaj asocioj kaj individuoj kaj cetere krei Esperanto-klubojn en landoj kie ankoraŭ ne troviĝas esperantistoj.

Nun, la Afrika Komisiono de UEA konsistas el:
1. D-ro BYELONGO Elisée ISHELOKE, Sud-Afriko: Kunordiganto
2. Gilbert NIYUKURI, Burundo: Vickunordiganto, Turismo, AKE, Sporto.
3. Joel N. MUHIRE, DR Kongo: Sekretario, Junulara Agado, Protokolado.
4. Cedrick IRAKOZE, Kenjo: Informado, reklamado en sociaj retejoj.
5. Adjévi ADJE, Togolando: Afrika bulteno, Kulturo.
6. Opa Moses GBETOGO, Niĝerio: Rilatoj kun publikaj instancoj.
7. Miora RAVELOHARISON, Madagaskaro: Virina Agado.
8. Viktor NTOTO, Kameruno: Instruado, revigligo de lokaj E-kluboj

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №930.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi