Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

ChartersNova jaro, novaj lecionoj, novaj esperoj. Kion esperigan alportos 2021 por UEA kaj nia mondo? Dum 2020, la pandemio kaj rilataj ekonomiaj krizoj skue unuigis la mondon kaj samtempe klare vidigis la profundajn breĉojn kiuj daŭre dividas la homaron. Ni ĉiuj devis pli profunde pensi pri niaj personaj sekureco kaj estonteco, pri kiel efikas niaj agoj sur aliajn individuojn, konatajn kaj nekonatajn, kaj kian respondecon ni prenu por konservi por estontaj generacioj la stabilecon de nia planedo. Ĉu nia destino estas simple observi, studi, konstati malprogreson en akcepteblaj vivkondiĉoj por grandaj partoj de la terloĝantaro, perdon de bestaj kaj plantaj specioj, kulturoj, lingvoj? Ĉu pliakriĝo de rasaj, gentaj, religiaj kaj vivstilaj antaŭjuĝoj atencas niajn vividealojn? Aŭ ĉu tiuj tendencoj devis pli klare vidiĝi por ke ni konsciu ke necesas pli aktiva sindediĉo por ilin alfronti? Kiel aspektus “fina venko” por nia mondo, se ni sukcesus iom post iom repuŝi tiujn tajdojn?

Konataj historiistoj kaj sociologoj argumentis ke krizoj kiel la nuna povas naski transformajn ŝanĝojn en la socio, ĉar ili reliefigas la ĝisnunajn malsukcesojn de homaj institucioj en siaj klopodoj trovi radikalajn solvojn de kernaj problemoj. En junio kaj julio 2020 la Institute for Policy Studies kunvenigis 68 spertulojn por studi vojojn por profiti kion ni lernis el la pandemio, kaj rezultis pensiga verko The Pandemic Pivot, en kiu la partoprenintoj pledas por reiro al pli mense sana kaj kompatema politika regado, kiu ne dependu de militismo, konkurencado inter nacioj kaj neekvilibra, meminteresata ekonomia riĉiĝo. Inter aliaj, Noam Chomsky, kelkaj el kies verkoj estas konataj ankaŭ en Esperanto, indikis ke la plago malkovris problemojn kaŭzitajn de la ideologio malantaŭ la nuna socia ordo, kaj la neceso trovi pli bonajn rimedojn por konsciiĝi pli frue pri novaj defioj kiuj certe baldaŭ prezentiĝos. La celo estus anticipi pli inteligente estontajn minacojn, por ke ni povu aktive nin defendi kaj sekve kun direktita imagpovo konstrui pli bonan mondon. (https://www.globalpolicy.org/component/content/article/265-policy-papers-archives/53257-the-pandemic-pivot.html).

En 2015 Saul Levine en Psychology Today faris simplan deklaron, kies perspektivo daŭre, insiste kaj neeviteble sin trudas al nia konscio kaj al nia socio, senkonsidere pri niaj personaj politikaj kredoj kaj sintenoj: “Por ke ni travivu kiel specio kaj kiel planedo, ni ne plu havas elekton krom kunlaborado por plibonigi interpersonan kaj internacian harmonion.” (https://www.psychologytoday.com/us/blog/our-emotional-footprint/201511/humanitys-in-humanity)

Neniu estis pli konvinkita ol D-ro Zamenhof pri la neceso de tia kunlaborado surbaze de la idealoj de paco kaj komunikado, kiujn povus faciligi lingvo ne ligita al unusola gento, nacio, religio aŭ kulturo, kaj neidentigita kun subpremo de kiu ajn popolo, nacio aŭ etna grupo.

Foje perpleksigas min komentoj kiel “Evidente UEA ne plu utilas en nia nuna mondo”, aŭ “Mi ne komprenas la celojn de UEA”, “UEA perdis sian direkton” aŭ eĉ “Kial UEA ne plu okupiĝas pri la antaŭenigo de Esperanto?” Tamen tiaj komentoj validas por plipensigi nin pri la graveco de la lingvo kaj la transnacia aŭ supernacia Asocio kies tasko estas interalie kunigi la fortojn por digne kaj inteligente reprezenti Esperanton. Tio okazu antaŭ la publiko kaj la kleruloj (du esencaj grupoj, laŭ la koncepto de Zamenhof mem pri la akcepto de la lingvo) kaj la internaciaj aŭ terglobaj organizaĵoj kun kiuj ni povas trovi idealan kongruecon. Por tion atingi, ni ne postrestu nian mondon, sed insiste okupu la avangardon de ĝia evoluo. Al kio? Al la citita “kunlaborado por plibonigi interpersonan kaj internacian harmonion.” Se ni komprenas la celon de Esperanto kaj aktive partoprenas en ĝia komunumo ensorbinte ĝian kulturon, malfacilas ne esti konvinkitaj ke la rolo de nia lingvo estas tute unika, harde elprovita kaj ne anstataŭigebla kontribuo al tiu idealo.

Kian rolon havu Universala Esperanto-Asocio por certigi la estontecon de niaj lingvo, kulturo kaj movado? Certe unue la diskonigo de Esperanto per ĉiuj eblaj rimedoj. Ni konsciu kiel aliaj grupoj utiligas la amasmediojn inkluzive sociajn retojn por antaŭenigi siajn ideojn. Sufiĉe ofte brila ideo ekkaptas la imagpovon de milionoj da legantoj aŭ spektantoj, kaj ĝi vojaĝas en sekundoj tra la mondo. Ni konsciu pri tiu fenomeno kaj konscie laboru por ekspluati ĝin. Ni lernu kiel kapti la intereson de tradiciaj ĵurnalistoj kaj doni al ili kialon por raporti pri la agado de la uzantoj de Esperanto. Unu lastatempa kampanjo vendis al ĵurnalistoj tiun ideon: Esperanto antaŭe vivis, sekve preskaŭ mortis, sed poste reviviĝis. Multaj ĵurnalistoj scias pri la historia fenomeno de Esperanto, sed ili plej ofte konkludas ke la lingvo mortis ĉar ili malofte aŭdas pri ĝi. Do ni prezentis al ili ne ion unuavide nekredeblan, sed ion laŭ ilia propra sperto kaj juĝo veran. Do por ili, tiuj asertoj allogas ĉar kongruaj kun la jamaj juĝkriterioj. Tamen se oni povas demonstri kreskantan intereson, ĉu per aliĝoj al Duolingo aŭ aliaj mezuriloj, ĵurnalistoj deziros scii la kialon de tiu kresko kaj raportos pri la agado kiu rezulte pli evidentiĝis. Alia kanalo estas propre kreitaj blogoj, ĉar ekzistas blogistoj pli konataj ol ĵurnalistoj en la mondo de retuzantoj kaj aparte gejunuloj. Se ni parolas en ĵurnalaj artikoloj aŭ en blogoj pri aferoj interesaj al la legantoj, ni povos foje semi informojn pri Esperanto kvazaŭ ĝi estus unu el la plej naturaj kaj laŭdindaj partoprenantoj en la agado de nia nuntempa mondo. Ni celu unue favorigi la publikan opinion por Esperanto, kaj post tio varbado estos pli fruktodona, kaj de tiu bazo venos niaj lernantoj.

Dua rolo estas sendube subtenado kaj konservado de nia kulturo. UEA havas Libroservon kaj Bibliotekon. Se la lokoj kaj servoj devos ŝanĝiĝi por respondi al la bezonoj de nia nuna mondo, ni ne timu tiujn ŝanĝojn. Efektive dum 2020 ni preparis la vojon per zorga esplorado, kaj 2021 estos decidojaro por granda parto de nia laboro, do estu pretaj! Via Estraro kaj via Komitato jam konscience kaj pli vigle laboris tiucele, montrante per kunlaboro de centoj da aktivuloj kiel ni povis rekoncepti niajn Kongresojn en la VK kaj Mondafest’ kaj reimagi niajn aliajn servojn.
Unu ekzemplo de necesa rekonceptado de tradicia servo. Se ni eldonas 50 ekzemplerojn de la presita libro de la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato, kaj elŝutiĝas multe pli ol du mil ekzempleroj de la bitlibro, ni ne neglektu lerni el tio lecionon pri tio kiel la moderna homo deziras ricevi sian legomaterialon. Biblioteko alirebla por ĉiu komputilo en la mondo estas multe pli utila por esplorado kaj kleriĝo ol tradicia kiu devas resti en unu geografia loko. Tiuj ankoraŭ havos sian utilon, sed ju pli oni kunlaboros por enretigi niajn plej gravajn verkojn, des pli konserviĝos kaj pli grave, disvastiĝos nia kultura heredaĵo. Ni ne postrestu tiajn evoluojn, ni antaŭplanu ekspluati ilin. Muziko kaj videoj estas la novaj portantoj de nia kulturo kaj de mondkulturoj kiel la hispana. Ni jam havas konstantan kanalon por muziko kaj aliaj programeroj, Muzaiko, kaj eble venis la momento por repensi la 24-horan televidkanalon kiun oni provis krei kaj konservi antaŭ kelkaj jaroj. Videomaterialo estas ĉiam viva, povas esti tre altkvalita, utilas por plirapidigi la lingvoakiradon.

Kvankam tiuj du funkcioj esencas, ili emas enfermi nin en nian propran mondon. Ĉiu rajtas elekti tion ĝui sen kritiko. Tamen la ĉiam pli granda sukceso de Esperanto en la hodiaŭa mondo dependos de tio ĉu ni povos proponi servojn utilajn al individuoj, grupoj, asocioj, eĉ registaroj por ilia propra profito. Ekzemplo de aparte bone akceptita servo estis nia faciligo de la eldonado de la verko de Unesko pri sia 70-jara historio en pluraj aldonaj lingvoj, ĉiu ankaŭ kun traduko en Esperanton por vidigi la lingvon en ĝia natura internacia funkciado. Nia movado unike povis provizi denaskajn parolantojn por fari la traduklaboron de la teksto el Esperanto al ilia lingvo. Plejofte tradukistoj ne perfekte regas la lingvon el kiu ili tradukas. Esperanto estas instrumento pli klara ol aliaj lingvoj, kaj oni povas facile kontroli pri la ĝenerale akceptita signifo de kiu ajn elektita vorto. Unesko ne sukcesis per propraj rimedoj publikigi tiujn tre deziratajn tradukojn. Pri pli da iniciatoj kaj sukcesoj vi jam legis aŭ legos. Nia konscienca laboro apud Unuiĝintaj Nacioj rezultigis interalie ne malatentindan datrevenon: la Informilo de nia Novjorka oficejo atingos sian 50-an numeron koincide kun la eldono de ĉi tiu numero de la Revuo Esperanto, en januaro 2021. Jaroj da agado por ke Esperanto estu vidata kiel natura kontribuanto al la reciprokaj laboro kaj celoj, intence ne laŭ politikaj ideologioj sed simple laŭ la esenca komuna vojo antaŭen por la homaro: “kunlaborado por plibonigi interpersonan kaj internacian harmonion.”

Ni devas daŭre serĉi servojn kiujn ni povos proponi al la ekstera mondo, ĉar se ni sukcesos pri tio, ni povos ne nur doni sed ankaŭ ricevi servojn de aliaj, kaj ankaŭ pli kredeble peti kaj ricevi subvenciojn por nia laboro. Jen la leĝo kiu funkciu ankaŭ por ni: ricevi pli da benoj per donacado ol per ricevado! Ni pensu kreeme pri la servoj kiujn kaj ni kaj la mondo bezonas. Ni jam montris ke ni havas la rimedojn por krei kaj subteni virtualajn asembleojn internacie, kun taŭga platformo por tion faciligi. Kion esperantistoj faris por la poliglotoj, ni profitis ankaŭ por ni mem en la Virtuala Kongreso kaj la Mondafest’. Ni povis helpi subteni internacian muzikfestivalon ĉar niaj multlandaj kontaktoj povis kuraĝigi al partopreno de lokaj muzikgrupoj neesperantistaj en la aranĝo, tiel kreante multe da bonvolo inter ni kaj tiuj grupoj, kaj kun lokaj komunumoj kiuj informiĝis pri nia perado de ilia eksterlanda aventuro. Tiel ili povis dividi siajn talentojn ne nur loke, sed kun la tuta mondo. Kaj nun hodiaŭ ni ne forgesu ke tio devas inkluzivi virtualan publikon. En la nuna strategia planado por la estonta agado de UEA, kiu lastatempe pli laŭcele aktiviĝis en la Komitato kaj inkluzivos la tutan Asocion, membroj identigis plurajn esplorindajn vojojn, el kiuj certe kelkaj el la proponoj post zorga esplorado povos montriĝi sekvindaj. Ekzemple disponigi libroservon kostas multe, sed gravas por ke niaj membroj havu facilan aliron al ĉiuj eldonaĵoj presitaj kaj virtualaj, ne nur tekstaj sed ankaŭ muzikaj kaj videaj. Ĉu per niaj strukturoj kaj rimedoj ni povos trovi solvon samtempe por ni mem kaj por aliaj, almenaŭ en iu aspekto de la servoj kiujn ni bezonos? Ni delonge antaŭvidas kaj aktive subtenadas la kreon de novstila retejo por UEA, kiu kunigos multajn el la servoj kiujn oni atendas de progresema asocio en nia hodiaŭa mondo, kaj donos ege facilan aliron por la uzantoj de ĉiuj servoj, kun simpla aliĝsistemo, servopagado, kontaktigo kun saminteresaj individuoj kaj grupoj tra la tuta mondo. “Post longa laborado” ni nun pretiĝas por la testa fazo. Pri libroservo, ni konsciu la idealon: ĉu mi bezonas libron? Mi klakas, aŭtomate pagas, kaj post du tagoj ĝi alvenas. Ĝuste tian servon oni atendas en nia hodiaŭa mondo, sed tio ofte funkcias bone en la normala vivo nur por enlandaj mendoj. Eĉ internaciaj servoj kiel Amazon ne estas vere internaciaj, ĉar oni ne povas facile mendi ĉiujn librojn de ĉiu el la naciaj filioj. Se ni konas la celon, ni laboru por trovi la rimedon, kaj kunlabore kun aliaj kiuj aŭ scias kiel funkciigi tian servon, ni eble trovos ke ni povos pli bone servi nin mem, kaj eventuale ankaŭ neesperantistojn. Ni ne scias kion ni povos fari, ĝis ni esploros kaj konscios kion alportis la inventemo de aliaj al brilaj solvoj ne antaŭviditaj.

En eseo kiun mi verkis por la koreaj esperantistoj okaze de la centjara jubileo de Korea Esperanto-Asocio kaj publikigo de ĝia Kongreslibro en 2020, mi reliefigis aldone al kelkaj el la ideoj menciitaj ĉi tie la kernan valoron de la lerneja instruado de Esperanto por atingi niajn celojn: disvastigi la uzadon de la lingvo en kunteksto kiu servas por “plibonigi personan kaj internacian harmonion” per tutmondaj interlernejanaj kontaktoj. Jam okazas aktiva esplorado ankaŭ pri tiu celo al kiu UEA kaj ILEI dediĉis tra la jaroj grandajn fortostreĉojn. La kondiĉoj maturiĝas por serioza, konstanta laboro tiukampe. Ju pli engaĝiĝas nia membraro pri granda diverseco de iniciatoj, kaj jes, tio signifas vi mem persone, kaj ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, des pli da ŝanco ni havos por fari signifajn antaŭenpaŝojn, en kelkaj okazoj rapide, en aliaj post jaroj da strategia laborado. Instruado de la lingvo necesas ĉar tio kreos novajn adeptojn, sed instruado al lernejanoj, ĉeestaj kaj virtualaj, estas unu el la plej evidentaj vojoj por akceptigi Esperanton kiel la esence mankantan elementon en la mondprogreso al kiu oni sopiras. Se ni konscie laboros en tiu kampo kaj en aliaj por serĉi la vojojn konsciigi la mondon pri la avantaĝoj de nia kulture riĉa lingva komunikilo, sendepende de la ideologio kiu subtenas la vivkapablon de la lingvo mem, Esperanto fariĝos natura kaj vaste aprezata kontribuanto al la socio kiun ni bezonos por “plibonigi interpersonan kaj internacian harmonion.”

Duncan Charters

Fonto: https://revuoesperanto.org/node/652

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi