Io devas okazi: literatura suplemento al La Ondo

KorotkovKorotkov, Miĥail Gavriloviĉ. Io devas okazi: Rakontoj, fabeloj, pripensoj / Postparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2020. — 117 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2020).

La 30an de januaro aperis, kiel literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, la bitlibro Io devas okazi de la Siberia aŭtoro Miĥail Korotkov. Ĝi estas publikigita en la prezentoformoj “pdf” kaj “ePub”.

Miĥail eklernis Esperanton en 1979, sed li neniam aktivis movade, preferante legi, traduki kaj verki. Ekde la 1985a jaro liaj originalaj rakontoj ekaperis en la samizdata (= eldonita neleĝe, t. e.: ekstercenzure kaj senimposte) almanako Sezonoj, kaj en 1988 ĉe la samnoma samizdata eldonejo aperis lia 88-paĝa kolekto Homo, kiu mortigis, kiu estas la unua sciencfikcia kaj fantasta libro en Esperanto eldonita en Sovetunio/Ruslando.

Ses rakontoj de Homo, kiu mortigis reaperas en Io devas okazi. Ilin komplementas ok verkoj, intertempe aperintaj en la almanako Sezonoj (1) kaj en La Ondo de Esperanto (7) kaj kvar diverstempe verkitaj tekstoj, kiuj ĝis nun ne estis publikigitaj.

La literaturan suplementon senpage ricevas ĉiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, do, se vi volas tralegi la libron Io devas okazi, bonvolu aboni la almanakon por 2021. La abonantoj rajtas ricevi ankaŭ la abonkolektojn kaj literaturajn suplementojn por 2019 kaj 2020.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj, ĉe nia UEA-konto “avko-u” (du preferindaĵ manieroj) kaj ĉe la internacia pagosistemo “PayPal”. Pri la pagmanieroj legu ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/ondo-75

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi