La vintra Ondo aperis

Vintra OndoAntaŭ du semajnoj, la 29an de decembro aperis la vintra (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (№306), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Per tio estas fermita la sezona ciklo por 2020: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Sur 120 paĝoj de la vintra Ondo estas kvindeko da diverstemaj tekstoj kaj multaj bildoj, inkluzide de la frontpaĝa vintra foto de la Moskva esperantisto, turisma origanizanto kaj fotisto Aleksej Salomatov.

La malferma sekcio “Temo” atentigas pri ĉi-jara proklamo de la Esperantisto de la Jaro. Ĉi tiun honoran titolon por 2020 ricevis Fernando Maia Jùnior – 37-jara brazila geologo kaj esperantisto, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio. La oficialan komunikon pri tio garnas ampleksa intervjuo kun la laŭreato, kiu respondis al la demandoj de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski.

Bedaŭrinde, la someraj esperoj pri malfermo de la limoj kaj nuligo de la pandemiaj limigoj ne realiĝis, eĉ male, en pluraj landoj la situacio malboniĝis, kaj do ne okazis pluraj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj planitaj por aŭtuno kaj vintro. Pro tio la primovada sekcio “Eventoj” estas tre magra, nur 20-paĝa, plejparte kun informoj pri virtuala aktivado, interalie, pri la scienc-teknika konferenco KAEST kaj pri la Moskva Lingva Festivalo al kiu aliĝis 2 mil 500 personoj; kadre de ĉi tiu rekorde amasa festivalo 106 prelegantoj prezentis 118 programerojn: 58 lingvoprezentojn, 23 prelegojn pri lingvistiko, 10 prelegojn pri beletro, 21 prelegojn pri lernado kaj uzado de fremdaj lingvoj, kvin programerojn por infanoj kaj du lingvokoncertojn. Kelkaj aktivadoj okazas hibride: rete kaj surloke, tiaj estis, ekzemple, la tradiciaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko kaj la reta Esperanto kurso de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo en Ĉinio, kiu okazigas surlokajn helpkursojn por la retaj lernantoj.

Pluraj interesaj tekstoj estas en la diskutsekcio “Tribuno”, ekzemple, artikolo de Xavi Alcalde pri la graveco de la socia agado farita kaj farata de multaj el niaj aktivuloj, malgraŭ tio, ke pluraj movadestroj klopodis kaj plu klopodas distancigi la esperantistaron de politikaj kaj sociaj grupoj, eĉ de la kontraŭmilitaj. Per du artikoloj kontribuis al la sekcio “Tribuno” la Siberia ĵurnalisto Stanislav Belov: en la unua li evidentigas gravaт malsamecoт inter tiuj esperantistoj, kiuj lerninte Esperanton uzas la lingvon ĉefe por paroli pri ĝi kaj ĝia lingvokomunumo, kaj tiuj, kiuj uzas ĝin por plej diversaj celoj, kiel iun ajn lernitan lingvon. Ke Belov apartenas al la dua grupo montras lia dua artikolo, en kiu li rakontas pri la malfacila sorto de la manĝoliveraj kurieroj en la cirkonstancoj de la koronvirusa pandemio.

La sekcio “Arkivo” enhavas la tradician liston de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov.

La ĉefteksto de la lingva sekcio estas la dekpaĝa artikolo de Věra Barandovská-Frank pri lingvafrankao, kiu enhavas ankaŭ tekstojn en ĉi tiu kurioza mediteranea idiomo.

Kiel ĉiam en la novformata “Ondo” la plej granda (pli ol 50-paĝa) sekcio estas “Kulturo”. Ĝi enhavas originalajn novelojn de Ewa Grochowska, Laure Patas d’Illiers kaj Paulo Sérgio Viana, kaj la plej ampleksan vintran tekston – kelkajn ĉapitrojn el la romano “La kvieta Dono” de Miĥail Ŝoloĥov, tradukitan, detale antaŭparolitan kaj komentitan de Aleksander Korĵenkov. Ĉi tiu dudekpaĝa materialo estas la sesa ero en la ciklo, prezentanta en La Ondo (la) plej gravajn rusajn romanojn de la 20a jarcento.

Wolfgang Kirschstein sub la titolo “Persefono seksuma en infero” kritike prezentas la atribuon de la literatura Nobelpremio al la usona poetino Louise Elisabeth Glück. Miguel Fernández proponas sian artikolon “Memorinda paĝo de la historio de la hispanlingva literaturo: la modernismo”. La kultursekcio enhavas ankaŭ kelkajn recenzojn kaj informojn pri niaj literaturo, muziko kaj gazetaro.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2021 ni pretigos kvar 100-120-paĝajn eldonojn.

Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

La Ondo de Esperanto estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№307) aperos fine de marto.

Enhavtabelo de la vintra Ondo

1 Kovropaĝa foto (Aleksej Salomatov)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero
5 Temo
6 Paweł Fischer-Kotowski. Fernando Maia Jr.: La Esperantisto de la Jaro 2020
7 Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2020
8 Paweł Fischer-Kotowski. Fernando Maia Jr.: UEA havas ĉion por esti pli forta ol nun: Intervjuo kun Fernando Maia Jr.
13 Eventoj
14 Przemysław Wierzbowski. Bjalistoko: Zamenhof-Tagoj kun maskoj
16 Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago
17 Mesaĝoj de Espero – Zamenhofa Tago 2020
17 Novaj membroj en la Panteono
18 Povilas Jegorovas ricevis parlamentan medalon
19 Povilas Jegorovas. Litovio dum la pandemia jaro
21 Irina Gonĉarova. Jubilea KER-ekzameno en Moskvo
22 Duobla seminario en Ĉinio
23 Wu Guojiang. Liaoning: Kurso reta kaj ĉeesta
24 Mireille Grosjean. Afriko: Seminario de SSB por afrikaj virinoj
24 Nova estraro en Hispanio
25 Sonja Zaretskaia. La unua reta KAEST
26 Irina Gonĉarova. Moskva lingva festivalo: avantaĝoj de la virtualeco
28 Francesco Maurelli. Reta Edukado Nun
29 La 106-a UK: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”
30 UEA kongresos en Torino en 2023
31 VVK: Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso
31 UEA invitas prelegi en Belfasto
32 CED reorganiziĝas sub la nova estraro
33 Nekrologoj
34 Tribuno
35 Dietrich Michael Weidmann, Mirejo Grosjean. Malfermita letero de Svisa Esperanto-Societo
38 Stanislav Belov. Granda skismo en Esperantujo
43 Xavi Alcalde. Pri duolinga paradokso
44 Demisiis Corsetti, estro de la financa UEA-komisiono
45 Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj
46 Dua senkongresa jaro? Iru al kulturcentroj
46 Daniel Onesra. Ekzistas tria vojo
47 Stanislav Belov. Nevideblaj viktimoj de la pandemio
50 Arkivo
51 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2021
53 Lingvo
54 Věra Barandovská-Frank. Pri “lingua franca”
64 Du novaĵoj de la Akademio de Esperanto
64 Subvencioj de ESF
65 Sukcesa 3a Interlingvistika seminario en Lombardio
66 Nova serio de Esperantologio / Esperanto Studies
67 Kulturo
68 Aleksander Korĵenkov. La arta potenco kaj kompleteco
73 Miĥail Ŝoloĥov. La kvieta Dono: Romanfragmentoj / Trad. A. Korĵenkov
89 Ewa Grochowska. Junecaj revoj
93 Katalin Kováts. Manlibro pri instruado
94 Paulo Sérgio Viana. Du ringoj
96 Laure Patas d’Illiers. Memorflokoj
98 Georgi Mihalkov. Literatura konkurso “Hristo Gorov – Hrima”
99 Wolfgang Kirschstein. Persefono seksuma en infero
101 Miguel Fernández. Memorinda paĝo de la historio de la hispanlingva literaturo: la modernismo
111 Carlo Minnaja. BLK (Recenzo: Baza literatura krestomatio)
113 Valentin Melnikov. Ĉiujare samloke… (Recenzo: Belarta rikolto 2020: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio)
115 Halina Gorecka. Beletra Almanako, Junio 2020, №38
116 Kalibro 90: la numero 308 de Literatura Foiro
117 Belartaj Konkursoj de UEA en 2021
119 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/ondo-74

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi