Unu jaro da ĉiutaga informado

2021

La 1an de januaro 2020 nia novaĵretejo La Balta Ondo ŝanĝis sian nomon al La Ondo de Esperanto. Sed tio ne estis la sola ŝanĝo: la retejo iĝis pli moderna aspekte kaj pli sekura funkcie. Plej grave, en ĝi dum la tuta jaro 2020a ĉiutage aperis almenaŭ unu nova teksto, kaj tio daŭras ankaŭ komence de la 2021a jaro.

Pro la ĉiutaga apero de novaj tekstoj, la novaĵretejo La Ondo de Esperanto plenumas la rolon de la centra movada informejo, danke al kiu ĉiu interesato povas esti bone informata pri ĉefaj Esperanto-novaĵoj sen la neceso ĉiutage traserĉi plurajn retejojn kaj sociajn retojn.

Nia retejo estas tute senpaga por la legantoj, sed estas necese kovri ĝiajn bazajn kostojn. Temas pri kostoj aparataj (aĉeto kaj riparado de la komputilo, printilo, skanilo, fotilo k. a.), kostoj programaj, kostoj retaj (nomo kaj funkciado de laretejo, abonado de la reto, sekurado). Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco, fondaĵo, aŭ reklamdonanto kontribuis al la financado, kaj ĉiuj kostoj nun estas pagataj el la donacoj kaj abonkotizoj al la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto.

Se ĉi tiu novaĵretejo plaĉas al vi, iĝu abonanto, amiko aŭ patrono de La Ondo de Esperanto.. Legu pli en la rubriko “Donacoj” https://sezonoj.ru/donacoj/.

Ni dankas al ĉiuj donacintoj dum la pasinta jaro, kaj esperas, ke danke al via subteno nia retejo akurate funkcios ankaŭ en la komenciĝinta 2021a jaro!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/ondo-73

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi