Kvar patronoj kaj 18 amikoj de La Ondo en 2020

donacojĈi tiu novaĵretejo funkcias danke al la donacoj kaj abonoj al la samnoma almanako La Ondo de Esperanto. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj) aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo kaj en nia almanako. Ĉiu patrono ricevas diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

Se vi deziras, ke niaj retejoj, podkasto kaj gazeto plu funkciu kaj daŭre pliboniĝu, iĝu abonanto, amiko aŭ patrono de La Ondo de Esperanto. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Por la abonjaro 2020 siajn donacojn sendis kvar patronoj kaj dek ok amikoj de La Ondo de Esperanto. Danke al tio dum la tuta 2020a jaro nia novaĵretejo povis ĉiutage publikigi novan tekston, kaj 18 personoj ĝuis senpagan abonon.

Patronoj (100 eŭroj)
Syôzi Nobuyuki (Japanio)
Anonima (Litovio)
István Ertl (Luksemburgio)
Humphrey Tonkin (Usono)

Amikoj (30 eŭroj)
Claude Glady (Belgio)
Lydia Lindla (Estonio)
Harri Laine (Finnlando)
Jean Bizet (Francio)
Marielle Martin (Francio)
Werner Pfennig (Germanio)
Anonima (Madrido, Hispanio)
Geoffrey Greatrex (Kanado)
Gražina Opulskienė (Litovio)
Bård Hekland (Norvegio)
Ilona Koutny (Pollando)
Aleksej Garkovenko (Ruslando)
Stefan Brodd (Svedio)
Daniel Gubler (Svislando)
David Henderson (Usono)
Jane Shevtsov (Usono)

Koran dankon al ĉiuj subtenantoj

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/ondo-72

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi