Litovio dum la pandemia jaro

LitovioLa jaro 2020 por la tuta mondo estas eksterordinara. Ĝi signis la tutan vivon per diversaj defioj, limigoj, prokrastoj, nuligoj k. s. Ankaŭ en Litovio la esperantista agado devis obei al la reguloj de la pandemio, adaptiĝi al nekutimaj kondiĉoj, ion rifuzi, prokrasti, tamen la agado ne ĉesis, kaj en kelkaj direktoj ĝi estis eĉ pli aktiva, ol kutime.

Pro la pandemio ni devis nuligi ĉi-jaran kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA) kaj Zamehof-Tagojn 2020, kiuj ĉiujare okazas meze de decembro. Tamen ĉio alia okazis.

Unue, oni devas mencii la fruktodonan kunlaboron de LEA kun la litovlingva retejo “Mano kraštas” (Mia lando). Rezulte de tio LEA dum la tuta jaro havis kaj havos estonte sian apartan rubrikon, kie ni konstante publikigis intervjuojn kaj artikolojn pri esperantista agado.

Dum la jaro en la retejo jam aperis entute 120 tre diversaj artikoloj kaj intervjuoj de 115 litoviaj esperantistoj el 30 urboj, sekve, proksimume unu teksto ĉiun trian tagon. En tiuj publikaĵoj niaj esperantistoj rakontis pri sia vojo al Esperanto, pri sia esperantista agado. Tiu ĉi informkampanjo pri Esperanto kaj esperantistoj por nacilingva publiko estas senprecedenca kaj unika en la mondo. La kampanjo daŭros ankaŭ sekvontjare. Surbaze de tiuj intervjuoj kaj artikoloj ni planas eldoni apartan libron en la litova lingvo.

Alia direkto de la kunlaboro kun “Mano kraštas” estas retaj lecionoj de Esperanto por litovlingvanoj. La lecionojn preparas Gražina Opulskienė kaj Aida Čižikaitė. Ĝis nun ni tion ne havis. Sed en la reta epoko nacilingva retkurso de Esperanto estas simple necesa. Jam aperis 38 ilustritaj lecionoj. Tio daŭros. Informoj pri la kurso aperis ankaŭ en la retejo de Litoviaj sciencistoj, en la retejo pri edukado kaj instruado, en la retejo de Litoviaj ĵurnalistoj kaj en aliaj gravaj retejoj.

Ĉiujn publikaĵojn en “Mano kraštas”, ligitajn kun Esperanto, vidu ĉi-tie:
https://www.manokrastas.lt/page/lietuvos-esperantininku-sajunga.

Dum la jaro daŭris la migrado de la Zamenhof-ekspozicio tra diversaj urboj de Litovio. Pro la pandemio kaj kvaranteno ĝi paŭzis dum tri monatoj printempe kaj somere kaj dum du monatoj aŭtune kaj vintre. Pro tio ĉi-jare la ekspozicio okazis nur en ses urboj. Tamen post la dua kvaranteno ĝi plu vojaĝos tra Litovio. La ekspozicio en ĉiu urbo estas akompanata per vasta informado pri Esperanto. La migrado de la ekspozicio daŭras jam dum kvar jaroj, kaj ĝi daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn.

Kvankam prokrastita de printempo al aŭtuno, en septembro en Aukštadvaris okazis jam la 13a seminario de esperantistoj-ĵurnalistoj: https://sezonoj.ru/2020/10/litovio-40/.

Litova Esperanto-Asocio vaste menciis la 160-jariĝon de la naskiĝo de la unua litova esperantisto, la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj, la unua prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj la unua redaktoro de Litova Stelo prelato Aleksandras Dambrauskas. En lia naskiĝloko Pagiriai en septembro okazis speciala aranĝo, aperis ampleksa ilustrita artikolo pri li kiel esperantisto en kvar paperaj tutlandaj gazetoj kaj en 12 retejoj: https://sezonoj.ru/2020/09/litovio-39/.

Same vaste estis menciita la 80-jariĝo de unu el la plej konataj nuntempaj litovaj esperantistoj prof. Aloyzas Gudavičius – pri li kiel esperantisto aperis 12 ampleksaj publikaĵoj en diversaj litovlingvaj gazetoj kaj retejoj.

Grava ĉi-jara evento estis lanĉo de la litovlingva beletra libro de Rugilė Audenienė kun la Esperanta titolo Vojaĝo, kies enhavo baziĝas sur la vivo de la avo de la aŭtorino, siatempe aktiva esperantisto, kaj la libro multe rakontas pri tio. La libro elvokis grandan interesiĝon ĉe litoviaj amaskomunikiloj – aperis pli ol dek publikaĵoj pri ĝi en gazetoj kaj retejoj. La libro estis prezentita en la prestiĝa Vilna librofoiro en februaro kaj en kelkaj urboj de Litovio.

En Litovio bone funkcias interna informado de esperantistoj – konstante funkcias la retejo, dissendolisto kaj Facebook-paĝo de LEA. Ĉi tiuj tri informkanaloj estas renovigataj ĉiutage per kelkaj aktualaj informoj.

Petras Čeliauskas tre intense laboras pri sia granda Esperanta-litova vortaro kaj kompilas enciklopedion kaj historion de la Litovia Esperanto-movado. Tradukoj el la litova lingvo de Antanas Vaitkevičius ofte aperas en Turka Stelo.

Grava evento estis la atribuo de la Litovia parlamenta medalo “Tarnaukite Lietuvai” de Gabrielė Petkevičaitė-Bitė al la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas (vidu p. 18). Tio estas fakte altnivela ŝtata distingo de la agado de la tuta Litovia esperantistaro.

Litova Esperanto-Asocio jam prepariĝas al la vicaj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiuj en 2022 devos okazi en Litovio.

Ni optimisme finas la nunan jaron kaj venas al la 2021a jaro, kiu, espereble, estos multe pli bona, ol estis la finiĝanta jaro.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Ĉi tiu teksto aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/litovio-43

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi