Kultura Horo de TEJO

Kultura Horo

Ĉu vi volas kunhavigi vian talenton kun homoj el la tuta mondo? Ĉu vi volas kontribui al Esperanto-kulturo? Kiu ne volus? Do aliĝu al la Kultura Horo de TEJO! Ĝi okazos la 30an de januaro ekde la 14:00 UTC pere de Zoom. Tio estos ekscita, sprita kaj mita spektaklo gvidota de Ariel Bonkorpa, videbliganta la plej freŝajn artistojn de Esperantujo.

Kaj vi povas esti parto de tio! Ĉu pere de kanto, laŭtlegita poemo, teatraĵo, aŭ eĉ montrado de mankreaĵo – ni bonvenigas ĉiun! Prezentu vian mojosecon vive dum la horo, aŭ sendu ĝin antaŭe kiel video por esti elsendita.

Nepre anoncu vin antaŭ la 28a de januaro al verdkorpa@gmail.com.
Kresku kun ni! Aliĝu al la Kultura Horo tuj!

Fonto: https://www.tejo.org/kultura-horo-de-tejo/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi