Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2021

La Ondo3. Antaŭ 75 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 Ader & Borel, de 1923 Ellersiek & Borel) kaj de la gazeto Esperantistische Mitteilungen (1904; de 1905 Germana Esperantisto) kiun li redaktis dum 1904-10; defonda membro de la Lingva Komitato (1905-14); aŭtoro de popularaj lerniloj, tradukinto de Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de P. Mérimée (1926), kiu aperis inter 30 libroj en la serio Esperanta Biblioteko Internacia fondita de li en 1909.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 41-42.

6. Antaŭ 105 jaroj mortis Harold Bolingbroke Mudie (1880-1902-1916), angla borsisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de The Esperantist (1903-05), vicprezidanto (1908-12) kaj prezidanto (1912-16) de BEA, unu el la tri ĉeforganizantoj de la 3a UK (Kembriĝo, 1907), kunfondinto de UEA (1908) kaj ĝia unua prezidanto ĝis sia morto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 207-209.

13. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro de la Lingva Komitato (1924-48), membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de Literatura Mondo; aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 19-20.

14. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Sergej Grigorjeviĉ Rublov (Рублёв, 1901-1919-1979), rusa sovetunia inĝeniero pri kemio kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj, tradukinto de pluraj rusaj literaturaĵoj, inkluzive de la libroforme eldonitaj poeziaĵoj de I. Krilov (1979) kaj A. Puŝkin (2002).

16. Antaŭ 35 jaroj mortis Hu Yuzhi (1896-1913-1986), ĉina redaktoro, eldonisto, tradukisto kaj kulturaganto (direktoro de instituto pri eksterlandaj aferoj, direktoro de la ŝtata informa kaj eldona administracio, vicministro pri kulturo, vicprezidanto de la komitato pri reformado de la ĉina skribo, deputito kaj vicprezidanto de la Konstanta komitato (la supera organo) de la Ĉina Popola Kongreso (la ĉina parlamento), prezidanto de CK de la Ĉina Demokratia Ligo k. a.) kaj esperantisto konata en Esperanto kiel Hujucz; kunfondinto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio (1919) kaj de ties revuo, disvastiganto de Esperanto (precipe en gazetoj kiujn li redaktis), iniciatinto de la restarigo de la Esperanto-movado en Popola Ĉinio, kunfondinto kaj la unua prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (1951-86), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1984); en 1991 aperis la ĉinlingva kolekto Verkoj de Hujusz pri Esperanto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 130-132.

30. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Leopoldo Henrique Knoedt (1921-1955-2000), brazila industriisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, membro de la Akademio de Esperanto (1986-95); tradukinto de pluraj verkoj en Esperanton, i.a.: Elektitaj Poemoj de Castro Alves (1959), La Luzidoj de Camões (1980), La Balado de Prizono Reding de O. Wilde (1993), Vivoj Sekaj de G. Ramos (1997), A Raça Menina (portugaligo de La Infana Raso de W. Auld, 1992) k. a.; honora membro de UEA (1992).

31. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov; sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la sovetunia amikeca societo VOKS, membro de la Lingva Komitato (1929-38); aŭtoro de la populara poemaro La tajdo (1928), tradukinto de pluraj beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 133-134.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/januaro-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi