ILEI raportas pri trimonata agado de 2020-10-15 ĝis 2021-01-15

ILEI

Eventoj

Kongreso 2021

Pro diversaj pandemiaj kaj organizaj malfacilaĵoj la Estraro de ILEI decidis dum sia lasta retkunsido 2021/01/12 translokigi la ILEI-kongreson 2021 al Benino, al ĝia ekonomia ĉefurbo Kotonuo. La loko estis elektita pro diversaj kialoj: trankvila lando kun favorprezaj kondiĉoj, relative sekura rilate al koronviruso, lerta loka Esperanto-movado, longaj interrilatoj kun ILEI, UEA kaj TEJO. La kongreso okazos de la 7a ĝis la 14a de aŭgusto, por eviti kolizion kun aliaj planataj famaj Esperanto-renkontiĝoj.
La Estraro arde petas membrojn, kiuj ŝatus partopreni en la ILEI-kongreso en Benino, anonci sin. Tiel multe pli facilos plani la preparadon. Ne temas pri tuja aliĝo, ĉar decido mem dependas de multaj cirkonstancoj kaj postulas detalajn pripensojn. Tamen simple anonci, ke “mi intencas partopreni kaze de favora situacio” – tio ege helpos en preparado de la kunveno.
La kongreso estos hibrida: fizika (se eblos) kaj virtuala. La Estraro interkonsentis, ke firma definitiva decido pri fizika kunveno okazos ne pli frue ol komence de junio, du monatojn antaŭ la kongreso. Tion postulas la nuna epidemia situacio.
Tiu informo jam estas vaste dissendita tra diversaj kanaloj de ILEI, inkluzive grandan artikolon en IPR 2021, №1, kie aperos detala skizo de la kongreso.

La unua virtuala kongreso VEKI 2020

Survojas la preparado de la Kongresa libro kaj financa raporto.

Venontaj kongresoj

La Estraro menciis la lokon por 2022, kiu estas Kebekurbo, kaj la prezidanto informis la Estraron, ke venis propono pri ebla loko por la ILEI-kongreso en 2023 en Italio en rilato kun UK en Torino.

La Estraro

Fine de decembro la Estraro pritraktis la situacion pri entrepreno kun la nomo “Gutenberg Orchestra” flanke de japana iniciatinto. Temas pri registrado de la vorto “Esperanto Culture Magazine” kiel varmarko. La prezidantino Mireille Grosjean preparas protestojn por la firmao kaj loka japana agentejo pri patentoj. Registrado kaj protektita uzo de tiu vorto povas kaŭzi problemojn por Esperanto-agado ĝenerale.

La Komitato

Pro la malfacila financa situacio en ILEI finfine, post longaj kaj streĉaj debatoj kaj voĉdono rezultiĝis solvo: ete altigi la kotizojn ekde 2021. La informo estis vaste dissendita tra kanaloj de ILEI kaj publikigita en IPR 2020/4 por la jaro 2021.

Sekcioj

La 1an de januaro venas tempo por prepari raportojn pri la pasinta jaro 2020. Tio koncernas sekciestrojn kaj reprezentantojn. Malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj de 2020 pro la pandemio okazis multe da eventoj tra la mondo, kiuj, sendube, interesas la tutan Esperanto-instruistaron. La Estraro arde petas ĉiujn sekciestrojn, reprezentantojn raporti pri sia Esperantumado en 2020. Tiu informo bele riĉigos la agadon de la monda instruistaro. Dankon! La alvoko kaj modelo por raporto estas dissendita pere de la sekretario. La modelon oni trovas en la ĉefpaĝo de www.ilei.info.
Ankaŭ la Estraro petas ĉiujn sekciojn akltualigi sian membroliston kaj sendi ĝin al Sebastian CYPRYCH, ILEI komisiito pri membroprizorgado (ilei.oficejo@googlemail.com). Dankon!

ILEI tra siaj kanaloj helpis disvastigi informon pri tri kursoj de Esperanto en Pollando.

Projektoj

Komuna legado okaze de Zamenhof-tago la 15an de decembro

La projekto bone evoluis pasintdecembre. Por la legado estis proponita la poemo “Dialogo”de Julia Sigmond, poetino kiu forpasis en marto 2020 pro koronviruso. Novembre la prezidantino Mireille Grosjean dissendis alvokon por partopreni la 66an Sumoo-n, la projekton de Hori Jasuo el Japanio, kiun subtenas ILEI.

Esperanto-centroj

Tio estas projekto, kiun UEA kaj ILEI lanĉis kune okaze de la Jaro de la Lernanto (2016). Tamen pro teknikaj kialoj ĝi iom dormis ĝis nun. Novembre la prezidantino Mireille Grosjean interkonsentis kun Gobi Parfait, juna esperantisto el Kotonuo, kiu finis studadon kiel softvara inĝeniero pri konstruado de la nova retejo (Mirejo pripagis). Nun jam du centroj aperas en la retejo. Kiam la tria pretos, vasta anonco kaj varbado okazos. Vi jam povas viziti la retejon www.esperanto-centroj.info.

“Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto”

ILEI lanĉas novan projekton kun la Fondaĵo NINGNA. Temas pri produktado de lerniga serio de bildstrioj por ekologia edukado de homoj, unuavice gejunuloj kaj infanoj. Jam estas preparita detala agadplano. Diversaj filmetoj pri tiu projekto vidiĝas tie: https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI/videos.

Universitata agado

La Komisiono de ILEI pri Universitata Agado laboras diligente kaj arigas ĉiam pli da universitataj profesoroj. Januare la laborgrupo pri Esperanto en universitatoj komencis traktadon pri organizado de la ILEI-simpozio 2021. Flanke de la Estraro Radojica Petrović respondecos pri tio.

Eldonado

Finfine finiĝis enorma kaj elstara laboro pri la kvara eldono de la “Manlibro pri Instruado de Esperanto”, kiun ILEI lanĉis kun d-ino Katalin Kovats kaj E@I jam en 2016 okaze de la Jaro de la Lernanto. La libro estas preta: novigita, aktualigita, enhavas 176 artikolojn de 12 aŭtoroj. Meze de novembro komenciĝis antaŭmendo kun rabatoj. Decembre la libro aperis. Ĉiuj povas mendi kaj aĉeti ĝin. La gvidantoj de la projekto sukcesis kolekti subtenon, donacojn, tial la afero ne tre elspezigos la Ligon, bonŝance. Rezulte de tiu komuna laboro aperis en novembro tre valora faka libro por instruistoj de nia lingvo. Dankoj iru al Katalin Kovàts, Mireille Grosjean, Ivan Colling kun lia edzino, kiuj ambaŭe faris grandan provlegadon, al Peter Baláž kaj al ĉiuj kunlaborantoj de tiu projekto!
Dezirantoj povas mendi la Manlibron ĉe https://manlibro.ikso.net/.
La informo pri eblo mendi la libron estis vaste disvastigita tra la kanaloj de ILEI, UEA kaj edukado.net.

Internacia Pedagogia Revuo (IPR)

Malgraŭ malfacila jaro 2020 la ĉefa organo de ILEI funkcias seninterrompe. IPR №4 por 2020 bonstate aperis kaj povas nutri tiujn, kiuj ŝatas legi surpapere pri rezultoj kaj programeroj de VEKI – la ĉefa jara kunveno de ILEI por 2020.

Juna Amiko (JA)

La lasta numero de JA, kiel estis decidite kaj voĉdonite, estis nur reta. La ILEI-Estraro traktis prezproponojn el Martin (Slovakio) de Stano Marček por printi ankaŭ malgrandan kvanton de paperaj numeroj por bibliotekoj, arkivoj kaj bezonataj jarkolektoj. Tio estis solvita per alia presejo, kie eblas printi malgrandan kvanton de periodaĵoj malmultekoste.
Januare la Prezidantino Mireille Grosjean vaste dissendis alvokon por komenci novan varbkampanjon por JA.

Premiero en Afriko

La 28an de novembro gvide de la prezidantino Mireille Grosjean okazis la unua en Afriko Tutmonda sesio de KER-ekzamenoj. Entute partoprenis kvar afrikaj esperantistoj.

ILEI en la reto

Aperis informo pri du projektoj de ILEI en Esperanto-Vikipedio: “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo” kaj nova projekto “Kungfua Kunikleto”.

Dankoj

Ĉiuj personoj, kiuj iom iel kontribuas al la mastrumado kaj vivo de la Ligo, ricevu elkorajn dankojn!

Elena Nadikova, sekretario de ILEI
Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI
2021-01-15

Fonto: https://www.ilei.info/agado/2021-01-15_Raporto_pri_trimonata_periodo.pdf

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi