Ewa Grochowska: Junecaj revoj

GrochowskaAnksio pro la renkontiĝo igis nian unuan brakumon hezitema. Ni venis en nian naskiĝurbon el malsamaj landoj kaj rigardadis nin reciproke kun nekaŝebla scivolemo. Embarasataj, ni atentis pri niaj tasoj de kafo, serĉante taŭgajn vortojn.

– Barbara, vi tute ne ŝanĝiĝis, – li komencis mallaŭte kun tenera brileto en liaj avelkoloraj okuloj.

– Ankaŭ vi ne sanĝiĝis; nur … viaj manoj, ili ne estas la samaj.

Li observis ilin surprize, kvazaŭ mi sciigus al li malbonan novaĵon.

– Nu, ne miru, ĉiutage mi uzas skulptmartelon kaj gravurilon.

– Tamen plaĉas al mi viaj manoj. Nun, ili ŝajnas kapablaj subteni iun, ili estas pli fortaj ol antaŭ jardekoj.

Li aspektis konsternita. Ĉu eblas? Ĉu li ankoraŭ estas timema? Kiam ni studis belartojn en mezlernejo, ni jam estis tre malsamaj. Male al mi, spontana, impeta knabino, Davido estis sindetenema, trankvila, malbabilema. Li ne serĉis amikinon, sed finfine li ne rezistis al miaj delogaj rigardoj. Lernanto kapabla, li ŝatis rivali kun aliaj. Dank’ al sia facileco en la ĉizado li trudis sin kiel la plej bona el ĉiuj. Li sukcese trapasis ekzamenon en Akademio de Belartoj, dum mi, posedante neniun apartan talenton, studis arthistorion. Ni plu renkontiĝis. Nia adoleska rilato iĝis pli kaj pli serioza. Konvinkitaj pri la forto de nia amo, ni deziris konstrui komunan estontecon. Bedaŭrinde, la Granda Historio vanigis niajn revojn.

En 1968, la komunista registaro ekigis antisemitan kampanjon. Ĝi kulpigis civitanojn juddevenajn pri manipulado de studentoj. Fakte, multaj gejunuloj ribelis kontraŭ la tiama registaro sendepende de sia origino. Ili postulis la rajton sinesprimi libere, la nuligon de la cenzuro. La laboristoj manifestaciis kontraŭ la studentoj kriante: «La studentoj lernu, ne enmiksiĝu en la politikon!» Estrara agmaniero kreis grandan konfuzon ĉe la popolo. En la jaroj 1968-1970, preskaŭ dudek mil homoj elmigris. Ili sentis sin poloj, tamen multaj ĵurnalistoj, instruistoj aŭ tiuj, edukad-profesiuloj ne plu povis praktiki. La gepatroj de Davido decidis, ke li devas foriri alilanden.

Dum ni kafumis, Davido parolis pri ekspozicio de siaj skulptaĵoj en Kulturpalaco kaj mi pri seminario, kies temo estis artoterapio. Mi ankaŭ sciigis lin pri mia zorgo trovi inspiron por artikolo publikigota antaŭ la monatofino. Li proponis, ke ni promenu. Sen konsulti unu la alian, ni direktis nin al Parko Lazienki. La aŭtuno jam koloris foliojn. Inter brunore vestitaj arboj, Ŝopeno sidanta sub plorsaliko, ŝajnis pli grandioza ol kutime. Pli malproksime ŝtonaj, abomenbuŝaj satirusoj memorigis al ni la vojon al Palaco sur Akvo. Ju pli ni marŝis, des pli la tempo retropaŝis. Jen la maljuna kaŝtanarbo, atestanto de niaj unuaj kisoj. Jen la sciuro, kiu trakuras la vojon, fiere balancante sian rufan voston. De tempo al tempo anstataŭ iri en la lernejon, ni vagadi ĉi-tie. Davido sekvis tiujn bestetojn kun Kodako enmane. La feliĉaj momentoj de pasintaj jaroj kortuŝis min profunde. Mi pensis ankaŭ pri la fotografaĵo de sciuro. Dorsflanke li skribis: «Vi estas la plej hela folio en mia vivo».

Tiuj vivaj memoroj proksimigis nin; ni decidis revidi nin vespere. La lokon ni ne bezonis elekti; ni iros en tiun restoracion en la Malnova Urbo, la plej ŝatatan de ĉiuj studentoj en la fino de la jaroj sesdekaj. La dekoracio de la loko ŝanĝiĝis. La nova proprietulo deziranta altiri turistojn, alkroĉis kontraŭ la murojn ĉion, kio prezentas polan folkloron: lignajn statuetojn de Jesuo «ĉagrenita», popolajn artpaperajn eltranĉaĵojn, afiŝojn de bunte vestitaj, dancantaj paroj. Malhela lumo kaj melodioj el nia junaĝo faciligis konfidencojn. Ni rakontis unu al la alia niajn travivaĵojn. Davido dufoje eksedziĝis. Li vivas sola. Lia unua filino loĝas en Novjorko. La profesia pasio sufiĉe kompensas la mankon de sentoj. Li longe laboris en Kararo. Nun, en sia ateliero apud Torino li prilaboras bakitan argilon. Mi parolis pri mia vivo en Parizo, pri mia eksedziniĝo, kiu okazis antaŭ kvar jaroj, pri miaj ĝemeloj jam studentoj kaj pri mia laboro en franca artrevuo. Dum nia parolado, unu sola penso turmentis min. Finfine mi kuraĝis demandi.

– Diru, Davido, kial vi neniam skribis al mi post via foriro?

– Kial mi ne skribis?! Vi ŝercas, Barbara! Mi sendis unu leteron ĉiusemajne, sed vi ne respondis. Do mi kredis, ke nia rilato estas finita por vi, ke vi ne plu amas min. Mi ne komprenas. Mi ricevis nur unu bildkarton sen via adreso.

Mi silentis. Mi pensis pri mia unua, dolora ama elreviĝo, pro kiu mi ploregis plurajn monatojn. La sola persono, kiu aspektis kontenta malgraŭ mia malespero, estis mia patro. Li neniam ŝatis Davidon kaj ne kaŝis sian ĝojon, kiam mia koramiko malaperis el mia vivo. Ĉu li kapablus fari tion? Ĉu li timis la leterojn el Israelo? Ĉu li timis, ke ankaŭ mi foriros kaj li perdos sian ununuran filinon? Mia patro jam forpasis, do mi neniam scios la kialon, sed nun por mi ĉio estas klara: li detruis la leterojn. Mi dividis tiun suspekton kun Davido.

– Nekredeble! Ĉu eblas? Via patro! Do ni estas viktimoj de lia perfido!

Liberigitaj, ni paciĝis kun la pasinteco. Ni iris kune ĝis mia hotelo. Antaŭ nia adiaŭo Davido proponis:

– Barbara, mi havas ideon por via artikolo. Temas pri kuriozaĵo en Sicilio, sed nenion plu mi diros. Mi neniam iris tien, sed, se vi havas ankoraŭ kelkajn liberajn tagojn, ni povus malkovri ĝin kune. La ekspozicio finiĝos morgaŭ, do mi povos rezervi biletojn al Palermo.

Mi akceptis senhezite, sen zorgi pri la karaktero de tiu mistera loko.

En Palermo ni restis nur unu tagon. La urbo, misfama pro la kvereloj inter klanoj, famas pro sia kultura heredaĵo. La preĝejoj ŝirmantaj kreaĵojn de Giacomo Serpotta, la plej granda itala stukoskulptisto, la strangegaj katakomboj kun la knabineto Rozalia, mumiigita de Salafia, la «fontano de la honto», kies nudaj statuoj ankoraŭ ofendas kelkajn loĝantojn, meritis, ke ni dediĉu al ili pli da tempo sed ni devis daŭrigi la vojaĝon direkte al Sciacca, haveno kaj kuracloko en la regiono Agrigento.

Ni venis en la havenon, kiam la lastaj sunradioj glitis sur la domtegmentoj. Vespere sur la teraso, aŭskultante la lulkantadon de ondoj, ni admiris la ĉielon malve farbitan de sunsubiro. La suno jam dronis en la marprofundoj. Ĉu nur pro la sorĉopleno de la loko kuniĝis niaj manoj?

Sekvamatene ni atingis la celon de nia vojaĝo – la Sorĉitan Kastelon. Laŭ la lakona paperinformo, ricevita en la akceptejo, temis pri loka vilaĝano, aŭtodidakto, kiu foriris en Usonon en 1913. Tie li spertis amaran elreviĝon. Post reveno en Sicilion, ĉiuj najbaroj traktis lin kiel sendanĝeran frenezulon. Por li, la olivarbaro iĝis lia reĝlando kaj li postulis, ke oni nomu lin «Via Ekscelenco». Dum kvindek jaroj li skulptis kalkŝtonojn en sia bieno. Post lia forpaso oni agnoskis lin artisto de la primitiva arto.

En tiu-ĉi malfrua horo, la loko estis senhoma. Ni sentis nin kiel du entruduloj en la silenta mondo, okupata de pluraj centoj da kapoj, mallerte skulptitaj, dislokitaj sur la ŝtupoj de dekliva olivĝardeno. La vizaĝoj strange ridantaj, grimacantaj aŭ minacantaj vekis ĉe ni konfuzon de fascino kaj angoro. Malgraŭ la blua ĉielo kaj peco da lazura maro videbla de malproksime, la etoso estis stranga, kvazaŭ ni estus inter fantomoj. Davido haltis por foti, mi plu paŝis ĝis la groto, en kiu loĝis la skulptisto. Mi eniris en malgrandan, malhelan kavernon. La proprietulo ornamis la murojn desegnante novjorkajn ĉielskrapantojn. Sub influo de neklarigebla kapturno, preskaŭ sveninte, mi sidiĝis teren, kaj apogis la dorson sur roko. Antaŭ miaj duonfermitaj okuloj ŝvebis vivscenoj de la sicilia artisto aliflanke de Atlantiko.

* * *

La lumo de blinkilo penetras sub liajn ŝvelitajn palpebrojn. Viro etendita sur la ŝoseo provas stariĝi, sed neeltenebla kapdoloro denove najlas lin al la tero. De malproksime li aŭdas fragmentojn de frazoj sen bone kompreni la sencon: Rigardu lian vundon! Ili bele «ornamis» lin! Li perdis multe da sango. En la hospitalo li profundiĝis en obskuran puton kaj ne plu konsciis pri la tempo. La unua vizaĝo, kiun li rekonis, estis la vizaĝo de Marko. Lia frato, malkvieta sed samtempe furioza, alparolis lin kolere:

– Dek kunkudroj sur la kapo, sencerbulo! La klaviklo rompita, kaj la vizaĝo taŭga por teruri infanojn en la vespero de «Halloween»! Mi esperas, ke oni atendas vin en la manufakturo. Kredu min, Filipo, neniu knabino indas tian suferon!

Filipo nenion respondis. Li ekkonis Marilinon antaŭ tri monatoj. Ili renkontiĝis malofte kaj kaŝe, ĉar la neplenaĝa knabino timis la patron. Ilia amo estis pura kaj idilia. Ili promenis sur la bordo de la oceano, ridegis kiam la akvo aspergis ilin, admiris la Statuon de Libero. Filipo nenion sciis pri Frederiko Bartholdi, aŭtoro de tiu giganta monumento. Por li la statuo simbolis novan vivon en pli bona mondo. Filipo venis al sia frato Marko. Same, kiel aliaj italoj, li iĝis laboristo en teksa manufakturo. Tamen Sicilio mankis al li. Filipo parolis al Marilino pri sia infanaĝo en Sciacca, pri la domo inter olivarboj, pri la fiŝkaptado kun la patro, pri sia revo vojaĝi en Usonon. La blonda belulino kun reliefaj lipoj kaj bluaj okuloj mire aŭskultis. Filipo multe plaĉis al ŝi; pro sia sunbruna haŭto, siaj nigraj haroj, li tute ne similis al junaj usonanoj. La dolĉaj vortoj elparolataj kun forta akĉento, sorĉis ŝin. Ŝi neniam konis knabon tiel romantikan. Unu fojon li donacis al ŝi bukedon de rozoj kaj por ŝia naskiĝtago donacon, kiu lasis ŝin senparola: orajn orelringojn.

Ĉio iris glate ĝis kiam la patro malkovris la juvelon. Terurita de la patra kolero, la knabino konfesis al li siajn sentojn al Filipo. La jankia familio maltoleris enmigrantojn. Marilino ne plu rajtis revidi sian koramikon. Ankaŭ pro alia kialo: la najbaro Johano, proprietulo de la kudra ateliero, jam ricevis favoron de ŝiaj gepatroj, kiuj plaĉe rigardis lin kiel la estontan bofilon. Por ke lia volo estu respektata, la patro minacis la filinon per sia ledzono kaj permesis al ŝi eliri nur akompanate de la patrino aŭ de la fratino.

Kelkajn tagojn poste, la frato de Marilino kaj Johano atakis la junan italon surstrate kaj ĵetis ŝtonojn al li. Samtempe ili hurlis: «Italaĉo! Makaroniulo! Ne plu proksimiĝu al Marilino! Se vi ankoraŭ vidos ŝin, ni remodelos vian belan buŝaĉon!». Filipo, mutigita de tia malamo, sola kontraŭ du adversuloj, fuĝis rapide. Tamen li ne akceptis rompi la rilaton kun sia amatino. Unu fojon, je dimanĉa krepusko, li atendis ŝin apud la preĝejo. Bonŝance, la knabino eliris sola, dum la patrino diskutis kun la pastro. Filipo havis sufiĉe da tempo por paroli pri ilia renkontiĝo: la venontan sabaton ŝi venu kun la fratino en la kvartalan dancejon. Li atendos ŝin malantaŭ ĝi.

Nun li estas en hospitalo. Sur la lito sidas la frato.

– Filipo, ne ŝajnigu nenion aŭdi! Rakontu al mi, kio okazis! – insistis Marko.

Subite la lasta sceno aperis klare: Marilino ŝokita. Ŝia frato helpata de Johano fortiras ŝin aliflanken. Ŝi baraktas kriante ion, sed la festa muziko obtuzigas la parolojn. Du aliaj jankioj atakas lin: «Vi jam estis informita, porkaĉo! Ĉu vi ne komprenis? Ne por vi ŝi estas! Ni gravuros tion en vian cerbon!»

Kiam post kelkaj tagoj Filipo revenis hejmen malbona novaĵo atendis lin… Pro tro longa foresto li perdis sian laboron. La duan anoncis al li la frato.

– Aŭskultu, Filipo. Onklo Flavio povus venĝi, sed ĉi-momente li havas multe da problemoj kun irlandanoj kaj usona polico, do por vi kaj por nia komunumo estos pli bone, ke vi reiru en Sicilion. Vi loĝos ĉe mi ĝis resaniĝo sen meti vian nazon eksteren. Ni donacos al vi ducent dolarojn kaj ni pagos la ŝipbileton.

Li aŭskultis tute konsternite. La bruo de cent marteloj resonis en lia kapo. Li sentis sin tiel laca… Li nenion deziris: nek tiun novan mondon, nek la blondulinon. Li ne plu havis la forton por lukti.

– Jes, Marko, mi konsentas, mi foriros al Sciacca.

* * *

Mi malfermis la okulojn. Mi sentis kvazaŭ mi revenus de tre malproksime. Mi estis perpleksa. Ĉu fakte tiel okazis? Ĉu por sia amatino li kreis strangan reĝlandon? Ĉu li imagis promeni inter skulptaĵoj kun la knabino, kiu neniam forlasis lian menson aŭ, male, li provis kunkudri sian vundon? La usona amhistorio de Filipo iel similis la mian. Ankaŭ mian destinon detruis mia malnobla patro. Pensante kun amaro pri la patra povo, mi ne vidis Davidon, venintan en la groton.

– Kia verko! Oni devas rekoni, ke ofte amskuo stimulas artistojn. Mi spertis tion.

– Certe vi pravas. La verko estas grandega sed mi ne povas konsenti, ke oni ordonu iun rezigni sian amon.

Davido proksimiĝs kaj brakumis min.

– Do, pensu pri ni Barbara. Hodiaŭ neniu devigas nin rezigni…

Notoj:

1. Kararo (Carrara) estas urbo en Italio, fama pro sia belega, blanka marmoro.

2. Temas pri Filippo Bentivegna, sicilia primitivarta skulptisto (1888-1967).

Legu ankaŭ:
Patrina letero: Novelo de Ewa Grochowska

Ĉi tiu novelo de Ewa Grochowska aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/grochowska-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi