Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro

UEAĈiujare, la 27an de januaro, ni markas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, tagon de funebrado pro la milionoj kiuj perdis la vivon kaj de honorigo de tiuj kuraĝaj individuoj kiuj helpis savi la vivon de aliaj kiuj aliokaze pereus. Universala Esperanto-Asocio aparte memoras la milojn de parolantoj de Esperanto kiuj pereis kaj, inter ili, la familianoj de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Lia lingvo estis identigita por aparta denuncado en la libro de Hitler Mein Kampf.

La tagon post la alveno de la armeo de Hitler en Varsovion, la familianoj Zamenhof estis elserĉataj. La filo de L. L. Zamenhof, Adam, estis arestita kaj, komence de 1940, mortpafita; liaj filinoj Zofia kaj Lidia estis murditaj en Treblinka, kune kun lia fratino Ida, en 1942. Nur la filo de Adam, Ludwik, mirakle transvivis, dank’ al ne nur sia lerteco sed ankaŭ al la ŝirmado donita al li kaj lia patrino de Pastro Marceli Godlewski, de la Paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj, en la Placo Grzybowski en Varsovio. Pastro Godlewski, kaj aliaj personoj similaj al li, tiel helpis transvivigi tiun esperon kiun oni trovas eĉ en la nomo mem de Esperanto.

La pola historiistino Zofia Banet-Fornalowa speciale funebris kelkajn plej bone konatajn Esperanto-parolantajn viktimojn de Hitler, kaj la germana historiisto Ulrich Lins, en sia libro La Danĝera Lingvo, donis al ni ĝeneralan pritakson de la vasteco de la murdoj. Multaj aliaj mortis plejparte nekonataj kaj tro facile forgesataj.

La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso aŭ fizika stato, ĉu pro siaj politikaj aŭ sociaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo.

Temas ankaŭ pri tago kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon kie kaj kiam ajn ĝi okazas. Ni eble memoras la vortojn de la esperantista poeto Leen Deij, kiu verkante en 1948 kaj funebrante judan najbaron, esprimis sentojn kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj.

Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.

Universala Esperanto-Asocio honoras la memoron de la multaj esperantistoj kiuj pereis per la manoj de la Nazioj kaj rekonas la sindonon kaj kuraĝon de tiuj kiuj defiis la fortojn de teroro por savi tiujn malmultajn kiuj, minacataj de murdo, transvivis.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №925.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi