Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Julio Baghy

Julio BaghyAntaŭ 130 jaroj naskiĝis Gyula “Julio” Baghy (1891-1911-1967), hungara aktoro, reĝisoro, oficisto kaj esperantisto: instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano; kunprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1947-50), prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (1955-60), prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio (1960-65); membro de la Lingva Komitato (1924-48), membro (1929-67) kaj vicprezidanto (1938-51) de la Akademio de Esperanto; kunredaktoro de Literatura Mondo; aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) k. a.; honora membro de IEL-UEA (1937).

En nia retejo estas legeblaj kelkaj verkoj de Baghy kaj unu artikolo pri li. Relegu ilin okaze de la hodiaŭa jubileo.

Du poemoj: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto https://sezonoj.ru/2019/10/blk-6/
Kvar poemoj: la du supraj; Ivaĉjo; “Nur migri, ĉiam migri, migri for” https://sezonoj.ru/2017/03/baghy-2/
Satira rakonto La grupfeino https://sezonoj.ru/2017/03/baghy-3/
Carlo Minnaja: Julio Baghy, homo homa (artikolo el la serio “Nia trezoro”) https://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208/

Legu pli pri Baghy en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 19-20.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/baghy-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi