Beletra Almanako, Junio 2020, №38

Beletra AlmanakoEn la 38a almanako Ulrich Lins kaj Probal Daŝgupto nekrologe eseas pri Victor Sadler, konsiderata kiel unu el la plej originalaj voĉoj de la Esperanta poezio, sed li estis ankaŭ grava funkciulo ĉe UEA (redaktoro, direktoro de la Centra Oficejo). Nekrologo pri Hu Guozhu, unu el la ĉefaj tradukistoj de la ĉina literaturo en Esperanton enhavas du liajn poeziajn tradukojn.

Originala prozo venas de tri aŭtoroj: Sten Johansson (Entombigo), Laure Patas d’Illiers (La respondo estas ne, ĉu?) kaj Probal Daŝgupto (La frikta vojo).

Traduke kontribuas Jorge Camacho, prezentante al la Esperanta publiko la novelon Sunplena apokalipsa mateno de la hispana sciencfikciliteratura kritikisto Santiago L. Moreno kaj tri rakontojn (Cent dudek ŝtupoj, Homa korioida gonadotropino, Ritaroj kontraŭ sendormecon) de la madrida verkistino kaj bibliotekistino Mayte Blasco.

Ikaromenipo aŭ la Supernubulo estas verko de Lukiano, kiu verkis en la malnovgreka, ĝin esperantigis Gerrit Berveling, kiu jam konigis en BA du aliajn verkojn de Lukiano. Miguel Fernández enkonduke prezentas ĉi-numere plian portugalan poeton, nome, Fernando Namora, kies ses poemojn li tradukis por la poeziŝatantoj. Kun naŭ poemoj de la usonano Jericho Brown ni konatiĝas danke al la traduko de Suso Moinhos.

Aŭdante la nomon Izrael Lejzerowicz, oni tuj pensas pri lia satiraĵo El la “Verda Biblio”, verkita en 1935 kaj repopulariĝinta pro la kelkaj reeldonoj. Ulrich Lins esploras la vivon kaj agadon de ĉi tiu juda ĵurnalisto kaj komercisto, difinante lin radikala esperantisto. Usui Hiroyuki esploras la poezion de William Auld rilate al la temoj “postmorta mondo”, “Dio/Satano” kaj “drinkado”.

Reziste al la koronvirusa pandemio estas direktita la artikolo Semo de matenruĝoj de Miguel Fernández, kiu tuŝas, interalie, elkatakombigon de la Esperanta kulturo, kion li mem elstare faris per partopreno en migraj surstrataj deklamadoj Esperantaj kaj hispanlingvaj. Ĝin sekvas elhispanigita antaŭparolo de Armando Silles McLaney al Semilla de arrebol, la unua hispanlingva poemaro de la Esperanta poeto Miguel Fernández.

En la recenza fako Jindřich Košťálek prezentas du interligitajn librojn: la biografian romanon For la batalilojn! de la unua virino premiita Nobele pri paco – Bertha von Suttner – kaj ŝian biografion verkitan de Petr Chrdle.

Nicolau Dols prezentas recenzon de Vundita vento de Carlos Casares tradukita de Suso Moinhos, Kalle Kniivilä – de La nekredebla aventuro de la misio Moresten’ aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914 de Eric Bernard Coffinet.

Pascal Dubourg Glatigny ne nur prezentas la enhavon de la festlibro En la mondon venis nova lingvo, aperinta omaĝe al la 75-jariĝo de Ulrich Lins, sed ankaŭ ties interesojn sur la historia kampo. En la faka fokuso de Wim Jansen estas Introduction to Interlinguistics de Federico Gobbo, en kiu la aŭtoro kolektis sian instrumaterialon uzatan en la universitata kurso “Enkonduko en la Interlingvistikon”.

Ravis min la surkovrila foto de Anina Stecay. Al ŝi apartenas ankaŭ la rubrikaj fotoj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/ba-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi