Moskva lingva festivalo: avantaĝoj de la virtualeco

festivalo

La 5-6an de decembro okazis la 15a Moskva lingva festivalo (MLF). Ĉu ni daŭre rajtas diri, ke la festivalo pasis en Moskvo – se ĝi estis virtuala? Tamen la festivalo restas moskva: ĝin daŭre organizas Moskva Esperanto-Asocio MASI sur la reta platformo de la Nacia esplora universitato “Supera lernejo de ekonomio” (NIU VŜE), kiu la trian jaron sinsekve disponigas al la festivalo sian spacon, ĉi-foje la virtualajn salonojn de la programo Zoom.

La festivalo pasis tiom sukcese kaj malkovris tiom da avantaĝoj de virtuala formato, ke estas ĉe ni granda tento ne reveni sub la tegmentojn de universitataj konstruaĵoj. En la sekva, espereble, senpandemia, jaro tiun tenton ni certe superos. Tamen estas inde listi plusojn de la nova speco de amasa aranĝo. Sed komence – ĝeneralaj informoj.

Tamen ankaŭ ili komenciĝas de avantaĝoj. Unuafoje ni sukcesis realigi la delongan revon: okazigi ĝin ne dum unu, sed dum du tagoj. Tio ebligis al ni fari naŭ kaj dek programblokojn, sed ne sep aŭ ok, kiel dum niaj unutagaj festivaloj, kaj loki ilin ne en 20 ejoj, sed nur en sep zoom-salonojn.

La tagordo iĝis la jena. Sabate: 12:00-12:50 – Malfermo, 13:00-13:50 – la 1a bloko, 14:00-14:50 – la 2a bloko ktp, ĝis la 9a bloko, kiu finiĝis je 21:50. Dimanĉe: 12:00-12:50 – la 1a bloko, 13:00-13:50 – la 2a bloko ktp, ĝis la 10a bloko, kiu finiĝis je 21:50; 22:00-22:50 – Fermo. La kadra programo – la Malfermo (kun ĉ. 150 vizitantoj) kaj la Fermo (pli ol 80 vizitantoj) – okazis en unu zoom-salono.

La virtuala formo forviŝis distancojn kaj limojn, kaj al la festivalo alriĝis pli ol 2500 gastoj (pasintjare – 1300). Inter la programkontribuantoj aperis homoj ne nur el Ruslando, sed ankaŭ el Belarusio, Germanio, Italio, Kartvelio, Latvio kaj Svedio.

106 prelegantoj prezentis 118 programerojn: 58 lingvo[rezentoj, 23 prelegoj pri lingvistiko, 10 prelegoj pri beletro, 21 prelegoj pri lernado kaj uzado de fremdaj lingvoj, 5 programeroj por infanoj kaj 2 lingvokoncertoj. En unu salono dum unu prezentado ĉeestis minimume 14 homoj, maksimume 141. Pli ol triono el la prelegantoj estis profesiaj lingvistoj, aliaj – ĉefe studentoj pri lingvistiko kaj (malplimulto) lingvoŝatantoj sen speciala klero.

MASIEstis tri prezentoj de Esperanto fare de spertaj festivalanoj-lernejanoj: Petro Fedosov kaj Roman Ralko. Nikolao Gudskov faris ;a prelegon “Kiu bezonas tiun Esperanton?” La prezentaĵojn pri Esperanto vizitis sume ĉ. 100 homoj. Rimarkindas, ke la lernejano Paŭlo Dolgopolov rakontis pri la suprasoraba lingvo, kiun li lernis per Esperanto, renkontinte en la reto lokan esperantiston.

Kiel imagigi al vi la enhavon de la programeroj, mi ne scias. Scivolemuloj bonvolu viziti la retejon de MLF mlfest.ru, kie vi trovos la programon.

La ĉefa kialo de rifuzoj pri partopreno de multaj kutimaj prelegantoj estis la distanca, reta aranĝo de la evento. Oni kutimiĝis mergiĝi en la unikan etoson de kuniĝo ĉirkaŭ la ŝatata temo. Ankaŭ ni, la organizantoj, multe tristis pro la perdo de la hejmeca festivala etoso. Kaj jen la surprizo: ĉi tiu etoso ne tute malaperis! Ĝin lanĉis la Malfermo, kien ni invitis ĉiujn organizantojn de la Lingvaj festivaloj por ricevi gratulojn okaze de la 15a MLF. Salutis nin la festivalgvidantoj el Ĉeboksaro (Olga Ivannikova), Sankt-Peterburgo (Vjaĉeslav Ivanov), Permo (Maria Cvetuĥina kaj Olga Tumanova), Novgorodo la Granda (Vasilij Ĥaritonov), Minsko (Anton Somin), Novosibirsko (Katerina Arbekova).

Kelkaj el Ili rakontis, kiel la Moskva festivalo influis iliajn sortojn, turninte ilin al lingvistiko kaj kleriga aktivado. Tiuj emociaj paroladoj startigis la kutiman koran festivalan atmosferon, kiu konserviĝis dum la du festivalaj tagoj. La impresoj pri la festivalo daŭre aperas en la festivala retejo kaj en la sociaj retoj. Estis vera sukceso.

Post du tagoj la kvinkapa organiza teamo de MLF-15 diskutis la rezultojn de sia laboro. Ni konkludis, ke danke al ;a volontuloj ni sukcesis solvi taskon de la samtempa funkciado de sep zoom-salonoj, evitinte atakojn de troloj. Ni sukcesis moligi emociajn perdojn de la etoso, neeviteblajn dum virtualaj eventoj.

La 15a moskva festivalo metis antaŭ ni novan demandon: ĉe reveno al la ĉeesta formato kiel konservi la avantaĝojn de la malĉeesta? La respondo evidentas: necesas restigi la dutagan daŭron, organizinte la unuan tagon kun la Malfermo ĉeeste kaj la duan tagon kun la Fermo distance. Mirakle en la tagordo de la universitato troviĝis unu sabato, libera de studentaj okupoj: la 30a de oktobro.

Do, la 16a Moskva lingva festivalo estas planata por la 30-31a de oktobro 2021, se neniu nova plago kovros la mondon. Pripensu vian partoprenon kun realaj kaj virtualaj prelegoj! Tradukon el Esperanto ni garantias!

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
kunordiganto de MEA MASI

Ĝi estas artikolo el la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/ruslando-22

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi