Miguel Gutiérrez Adúriz, la homo je kiu oni povas ĉiam kalkuli, fariĝas 70-jara

Liven Dek

Multaj eksterhispaniaj esperantistoj konas Miguel Gutiérrez Adúriz ĉefe kiel verkiston, kaj do plej ofte per lia plumnomo Liven Dek. Sed Miguel estas multe pli, li rolas preskaŭ ĉiel en Esperantujo. Li ja verkas, originale kaj traduke, sed li estas ankaŭ eldonisto, kantisto, organizanto. Li instruas, li mecenatas, li varbas, li instigas, li revizias, li kuraĝigas, li aktoras, li filmas. Li estis membro kaj foje eĉ gvidanto de asocioj kiam necese. La plej uzataj en Hispanio lernolibro kaj vortaro estas verkoj liaj. Li estis akademiano kaj nun sekretario de la Belartaj Konkursoj. Li ne scias diri ne, kiam temas pri Esperanto.

Miguel naskiĝis la 4an de decembro (tago de Sankta Barbara) 1950 en la nordhispania urbo Santandero. Esperanton li lernis dum armea servo en 1969, ankoraŭ en la diktatora periodo en Hispanio. Kiel pli junaj aktivuloj komentis, pro siaj aĝo kaj karaktero li fariĝis ponto inter la plej veterana generacio de hispanaj esperantistoj kaj la ondo kiu venis al Esperanto post la reveno de demokratio, jam kun aliaj ecoj kaj emoj.

Li partoprenis komence en la junulara movado, en Hispanio kaj en la medio de TEJO. Li jam estis ludinta en muzikaj ensembloj en hispana lingvo, kaj sian muzikan talenton li ankaŭ disvolvis en Esperanto, interalie en la komponado kaj tradukado de kantoj.

Lia laboro plej konata en la 1980aj jaroj estis la eldonado kaj kunordigado de la kolekto “Sferoj”, sinsekvo de libroj kun verkoj de sciencfikcio, ankoraŭ nun la plej grava pri tiu ĝenro en nia lingvo. Kvankam la eldoninto estis la “Grupo NIFO”, oni povas malkaŝi ke temis pri laboro preskaŭ sole lia: li instigis kaj selektis la verkojn, mem verkis aŭ tradukis, eldonis kaj distribuis. Inter 1982 kaj 2000 aperis dek libroj, sub la nomo Sferoj, sed ankaŭ Future kaj Orbito Nula.

Lia persona verkado floris post la intensa interagado kun aliaj samtempaj kaj similideaj aŭtoroj de la ibera duoninsulo, kiu fariĝis konataj kiel la Ibera Opo aŭ la Ibera Skolo. Kun Gonçalo Neves, Miguel Fernández kaj Jorge Camacho ili eldonis la poemaron Ibere Libere en 1993 kaj en 1997 la rakontaron Ekstremoj. Ili kaj aliaj aŭtoroj kiel Abel Montagut, Joxemari Sarasúa, Antonio Valén, Ana Manero, Francisco Javier Moleón, la artisto Pedro Ullate kaj aliaj kontribuis al florado de literaturo en tiu ĉi angulo de suda Eŭropo, ne nur verkante, sed ankaŭ deklamante, kreante spektaklojn, tradukante, kaj simple vigligante la kulturajn renkontiĝojn.

Ibera grupo

Miguel kontribuis (kontribuas plu) al la literaturo en aliaj kampoj. Krom la verkadon de rakontoj, lastatempe kolektitaj en lia libro Ne ekzistas verdaj steloj, eldonita en 2012, multaj aliaj liaj tekstoj aperis en revuoj kaj antologioj, ĉu per lia nomo, ĉu per liaj plumnomoj, ne nur Liven Dek, sed ankaŭ Svena Dun, María Zocato kaj aliaj. Krome, li tradukis diversajn librojn de la hispana literatura, kiel La stultaj infanoj de Ana María Matute, Platero kaj mi de la nobelpremiito Juan Ramón Jiménez, aŭ Ombroj sur verda pejzaĝo de lia samregionano Manuel Llano. Sed li ankaŭ zorgis pri eldonado, kovrildizajnado kaj enpaĝigado aŭ korektado. De kunordigado de kolektoj (kiel “Hispana literaturo”) ĝis la plej humila kaj malgrava tasko, li nenion rifuzis, ĉiam kun granda atento al detalo kaj per sia proverba perfektemo.

Miguel ankaŭ aŭtoris la ĉefan lernilon de Esperanto uzatan en Hispanio kaj la bazan vortaron “Amika”. Li nun laboras super pli ampleksa vortaro, kiu anstataŭos kaj kompletigos tiun (unudirektan) de Fernando de Diego.
En la reto vi povas spekti lian talenton pri aktorado kaj muzikado, ekzemple, en la skeĉoj prezentitaj en kongresoj kaj renkontiĝoj. Li ankoraŭ havas tempon post tio por flegi plurajn filmkanalojn en Jutubo, de la instituciaj kiel tiu de Hispana Esperanto-Federacio, ĝis aliaj dediĉitaj al arto(j) kaj aliaj fakoj.

Eĉ se foje malgraŭvole, li ne rifuzis organizajn taskojn en asocioj, kiam li povis esti utila. Li aktivas kaj instruas en la loka kaj regiona grupo, la Kantabra Esperanto-Asocio. Li estis redaktoro de la bulteno de HEF Boletín, inter 1997 kaj 2005. Kiam mi mem fariĝis prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj metis kiel kondiĉon ke iu agadu kiel vicprezidanto (por eviti la problemojn okazintajn en la antaŭa jaro pro manko de tia figuro), li ne hezitis fari paŝon antaŭen kiam neniu alia volontulis, kaj ne plenumis sian devon simbole, sed ĉiel helpis per sia sperto kaj laboremo por eliri el la krizo dum tiu unua jaro.

Kiel legantoj scias, antaŭ tri jaroj li akceptis la defion gvidi la Belartajn Konkursojn de UEA, kune kun sia amiko Miguel Fernández. Kiel sekretario, li metis siajn kapablojn, tiel beletrajn kiel organizajn, je la renovigo kaj relanĉo de tiu tradicia sed samtempe renovigita festo de la esperanta kulturo. Ĝuste tiun econ de festo la du Migeloj provis elstarigi iom post iom, eĉ malgraŭ pandemioj.

En 2003 Hispana Esperanto-Federacio organizis sekretan dankan omaĝon al Miguel, pri kiu li konsciis, por sia granda surprizo, nur dum ĝi disvolviĝis. La permanenta rezulto estis elektronika libro La deka logo, al kiu kontribuis ĉ. dudeko da liaj amikoj, kaj kiun vi povas trovi en la Bitoteko de HEF (kun suplemento atestanta skeĉon de la omaĝo). Emociite, li tiam balbutis «Diable, homoj, kion mi faru nun!». Kompreneble, ni ĉiuj sciis ke neniu omaĝo haltigus lin, kaj, kiel vi legas en tiu ĉi ampleksa, sed neniel kompleta, skizo, li ne haltis de tiam. Kaj ĉiam talente kaj perfekteme.

Feliĉan datrevenon, Liven, Svena, María, Miguel, Migeluko.

José Antonio del Barrio

Ĝi estas artikolo el la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/miguel-gutierrez-aduriz

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi