UEA havas ĉion por esti pli forta ol nun: Intervjuo kun Fernando Maia Jr., la Esperantisto de la Jaro 2020

Maia

Kiel vi reagis al la novaĵo pri la honora titolo, kiun vi ricevis? Kiel vi fartas kiel la Esperantisto de la Jaro 2020?
Plej sincere mi iugrade konsterniĝis. Kiam mi ricevis la novaĵon, mi konsciis, ke tio okazis ĉefe pro la laboro ĉirkaŭ la Monda Festivalo de Esperanto aŭ MondaFest’ 2020. Kaj tiu konsterno venis de la konscio, ke nenio pri MondaFest’ estus okazinta sen giganta kolektiva klopodo. Fine mi kompreneble ĝojis pro la agnosko, sed neniel tio temu pri agnosko al mia persono, tamen al la komunuma forto, kiun mi nun havas la privilegion kaj respondecon reprezenti. Nome de tiu komunumo, mi estas sincere dankema al La Ondo de Esperanto kaj al la teamo de la konkurso pro la nomumo.

Kiun rolon Esperanto plenumas en via vivo?
Esperanto estas kara ĉiutaga lernilo kaj laborilo. Per ĝi mi sukcesas ĉiutage lerni pri la mondo kaj pri la vivo per aliro al diversaj vidpunktoj, ĉu foraj, ĉu proksimaj – en lernado, kiu ne limiĝas al la movado, tamen kiun mi sukcesas apliki en aliaj kampoj de mia vivo. Per ĝi, Esperanto, mi ankaŭ sukcesas realigi laborojn pri temoj al mi gravaj, kiuj laŭ miaj kredoj kaj komprenoj devus havi pli da spaco en la socio kaj inter la individuoj, precipe kultura riĉigo, kio kutimas havi kiel naturan sekvon la emancipiĝon de la homoj el la sistemoj – pro la memkomprenado kaj pro la kompreno de la medioj.

Via ĉefa merito en 2020 estas MondaFest’, kadre de kiu okazis Virtuala Kongreso de Esperanto, reta anstataŭaĵo por la montreala UK. Vi estis motoro de tiuj agadoj. Kiujn defiojn vi alfrontis?
La giganta laborŝarĝo de tiuj agadoj povas reprezenti la aron da defioj ĉirkaŭ ili. Kaj se ili sukcesis, estis pro tio, ke ne nur mi, sed aro da homoj plenanime akceptis plenumi ĉiu siajn taskojn, ne malofte volontule memproponinte. La limojn de tiu iugrade hazarda teamo ne eblas facile koni, ĉar la afero MondaFest’ iras multe trans la Estraron de UEA aŭ E@I, kiuj havis la honoron reprezenti la okazigon de la evento. Mi mencias la Estraron, ĉar sen la decido de miaj kolegoj kaj iliaj konstantaj kaj plurmanieraj subtenoj, tio ne okazus; kaj E@I, ĉar sen ilia malavara sperto kaj plenkora aliĝo al la ideo same nenio okazus. Ĉar mi decidis fari menciojn, mi ankaŭ ne povus ne mencii la membrojn de la malgranda organizteamo, de la montreala LKK kaj de la laborgrupo pri la kongresa temo; la laborteamon de UEAviva; kaj la amikojn de la Irana Esperanto-Asocio, krom ĉiuj aliaj amikaj organizoj kaj individuoj, kiuj estis parto de MondaFest’, inkluzive de Vinilkosmo kaj la artistoj ĝenerale. Se nun mi respondas tiun intervjuon, estas grandparte ne pro mi, sed pro ili.

Kial vi decidis kandidatiĝi en 2019 por la posteno de la prezidanto de UEA? Ĉu la tiamaj motivoj restas validaj?
Tiu decido okazis post longa prikonsidero kaj interkonsiliĝo. Kiel mi tiam povis prezenti, mi trovis eblojn en tiu posteno labori pri kelkaj kampoj – kaj ankaŭ pro tio, ke mi ricevis kuraĝigon kaj subtenon de homoj, kiujn mi profunde admiras kaj kiuj pretis kun mi kunlabori por niaj komunaj celoj. La tiamaj motivoj certe restas validaj: pluraj jam realiĝas kaj aliaj ankoraŭ postulas atenton. La ekesto de MondaFest’ unuflanke rapidigis la realigon de kelkaj, ekzemple, la revivigon de UEAviva, sed iom paŭzis aliaj.

La voĉdono pri la nova prezidanto estis iom komplika, oni devis ripeti ĝin pro la egaleco de voĉoj. Fine Duncan Charters venkis per malgranda plimulto, tamen vi ambaŭ poste deklaris kunlaboremon kaj eĉ prezentis vin kvazaŭ agad-paron. Kiel aspektas nun via kunlaboro en la estraro?
Mi estas tre dankema al la vivo pro la konatiĝo kun Duncan Charters kaj pro la cirkonstancoj en kiujn la vivo nin metis. Kiam li aperis kiel dua kandidato al la posteno, mi nature lin kontaktis por kompreni motivojn kaj celojn. Unua por tiel diri surprizo estis kiel komunaj niaj deziroj aspektis: tio sola estis bona komenco por kunlaboro. La historia epizodo de la voĉdono estas kara memoro kaj same pro tio mi estas dankema: ekde tiam Duncan min inspiras pro sia sereneco, prudento, saĝeco kaj amemo. Mi neniam sentis de li ion alian ol fidon kaj subtenemon; kaj li estas tiu homo, kiu neniam ĉesas lerni kaj ĉiam pretas instrui, afable kaj orientocele. Ni povas diri, ke en tiu spirito ni vere kunlaboras: laŭ la eblecoj ni konstante dividas taskojn kaj interkonsiliĝas.

Kie vi vidas UEA post jardeko? Ĉu ĝi estos pli forta ol nun, aŭ ĝi iom-post-iome estingiĝos kiel ŝajne nun okazas?
Kio nun okazas, kiu povus signifi iom-post-ioman estingiĝon? Ĉu readapto de servoj, ĉu ŝanĝoj de strukturoj, ĉu renovigoj de homfortoj? Tio envere estas neevitebla parto de la elementoj reprezentantaj transiron de la Asocio al la nova epoko, eĉ iom malfrue. Kompreneble estas aspektoj, kiuj ludas gravan rolon kaj kiujn ofte oni indikas kiel mezurilojn por taksi asocian sukceson, kvankam ne ĉiam ĝuste aŭ plej taŭge. Membro-nombro kaj UK-grandeco kutime estas inter ili. Sed laŭ mia propra takso UEA havas ĉion por esti pli forta ol nun, eĉ ne post jardeko. Ankoraŭ fruas por analizi la rezultojn de 2020, sed mi povas diri, ke ili montros atingojn malsamajn al tiuj de fruaj pli drastaj prognozoj. Se ni sukcesos resti en tiu vojo, ni kreskigos nian forton.

Kaj kio pri la CO? Laŭ la divido de respondecoj en la estraro, ĝi estas sub via respondeco. Kiel ĝi laboras nun kaj kiun estontecon vi antaŭvidas por ĝi?
Estas vere, ke la estrara fako Rilatoj kun la Centra Oficejo troviĝas inter miaj fakoj. Tamen mi nuntempe preskaŭ plene ĝin dividas kun la prezidanto Duncan Charters, kiu ankaŭ interesiĝas kaj majstre plenumas plurajn taskojn tiurilatajn. Ni klopodis laŭeble konstrui laborrutinon tiel, ke ne ĉio dependu de la CO. Vero estas, ke la CO estas malgranda teamo sur kiun ne estas juste faligi preskaŭ ĉiujn atendojn kaj respondecojn en UEA.
Samtempe en mondo kaj epoko, kia la nuntempa, ne havas sencon la koncepto, ke nur unu grupo geografie limigita zorgu pri ĉio. Tial sub la gvido kaj kunlaboro de la ĝenerala direktoro Martin Schäffer eblis garantii, ke ĉiuj servoj buĝetitaj de la Komitato daŭre estu ofertataj, krom aliaj publikaj servoj de UEA al la tuta komunumo. Por tio menciindas la aliĝo de volontulaj fortoj al la laboro, kio ampleksigas la agadon de la oficejo. Tia volontula forto estas internacia, utiligas modernajn rimedojn kaj tre ofte laboras ne laŭhore, sed laŭbezone, kaj bezonoj ne mankas. Mi antaŭvidas, ke tia nova strukturo de kunordigita internacia kunlaboro estas (nefora) estonteco por la oficejo-rilataj taskoj en UEA, parto de tiu natura transiro antaŭe menciita. Kompreneble tio ne ekskludas la havon de fizika oficejo – tio nur ampleksigas ĝiajn atingojn kaj eblojn.

Kiom da tempo vi dediĉas al plenumado de viaj taskoj kiel vicprezidanto de UEA? Kaj kiel vi organizas vian laboron? Ĉu vi respondas retmesaĝojn dum lunĉopaŭzoj aŭ pasigas noktojn ĉu semajnfinojn antaŭ la komputilo?
La laboro por UEA estas efektive dua laboro. Manĝopaŭzojn, vesperajn horojn, semajnfinojn, feritagojn kaj eĉ feriojn necesas uzi por plenumi la diversajn taskojn. Kaj ne temas nur pri retmesaĝoj, sed tre ofte ankaŭ pri retkunsidoj. Mi jam kalkulis, ke dum kelkaj tagoj mi bezonis labori 16 horojn aŭ pli, se mi kunigas mian profesian laboron kaj la esperantan. Tial gravas, ke niaj laboroj okazu en amikeca, agrabla etoso, kie devas regi subtenemon kaj komprenemon. Almenaŭ mi ricevas neniun honorarion por tion fari kaj aldone mi kaj kolegoj devas rezigni pri aferoj al ni karaj, ekzemple, familiaj momentoj (kio okazas ĝuste nun). Tamen kompreneble tio ne estu rigardata kiel nura memofero: ĝuste pro tiuj menciitaj zorgoj la laboro estas rekompenca, kun emociaj gajnoj kaj personaj kreskoj. Kiam vi agas ameme, amo estas parto de viaj memoroj.

Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunportus al neloĝata insulo?
Spontane mi memoris pri la traduko de Bhagavad-Gita fare de Francisko Valdomiro Lorenz, kiu profunde min tuŝis kaj pri kiu mi havis la impreson, ke ĉio estis dirita; pri Novaj vojoj de Hector Hodler, kies ideoj, esence aktualaj, estas al mi balzamo de inspiro kaj instigo; kaj pri poemaro de Eli Urbanová, kies kuraĝo kaj travidebleco kiel aŭtora virino en relative frua kaj konservema epoko estas al mi admirinda: legi ŝian poezion, intiman kaj ekscitan, estus kvazaŭ havi sagacan amikinon en tia insulo. Bonŝance vi permesus kunporti vinon?

Kiujn planojn vi havas?
Doni mian plej-bonon laŭ tio, kion eblas fari, kaj laŭ la maniero, kiun mi kredas esti la plej bona; esti fidela al tiuj, kiuj kune marŝas; kaj resti atenta, kuraĝa kaj ne malesperi. La jaro 2021 ankoraŭ estas nebula, simile al 2020. Povas ne esti saĝe havi firmajn planojn, dum granda lerno de tiu ĉi jaro kuŝis ĉe la scipovo esti adaptiĝema kaj fleksebla.

En esperantistaj retdiskutoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado aŭ krizo en pluraj tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi, kiel vicprezidanto de UEA, opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?
Laŭ mia nepretendema opinio estis ĉe kelkaj instancoj iom da insisto teni strukturojn kaj labormetodojn, kiam ili ne plu estas aktualaj aŭ respegulaj al la ebloj de la nuntempa epoko. Samtempe estis ĉe kelkaj kampoj iom da distanciĝo de la vera esperantista esenco, kio kaŭzis iom da apartigo inter kunlaborantoj. Tio nepre ne estu legita kiel akuzo al iu ajn: en Movado, kiel la nia, grandan parton de la laboro faras volontulaj fortoj kaj ne ĉiam eblas atingi tion, kion ni arde deziras; ne ĉiam eblas havi klaran bildon. El tiu neatingemo naskiĝas la de vi menciita pesimismo. Gravas pacienci, ekzerci komprenemon kaj ne rezigni, se ni kredas je la valoro de nia afero. Stagno ne estos, sed transiro.
Pri la proksima estonteco mi ŝatus vidi pli da daŭripovaj solvoj en nia administrado: ni jam atingis multon, necesas nur tion flegi kaj plu kulturi laŭ pli efika mastrumado; pri ne tiel proksima, sed esperinde ne tiel malproksima estonteco, mi ŝatus vidi pli kontentigan floradon de Esperanto ĉe la kinarta kampo. Kaj nepra estas teno de nia atento al la faka kaj scienca uzo de nia lingvo, pri kio universitatoj estas grundo, en kiu ni devas ĉiam pli semi. La proponita solvo ne estas nova: flegado de nia kulturo kaj de niaj ebloj kun informado ekster la ujon. Kaj por tio kunlaboro kun la pli junaj generacioj devas resti sub nia konstanta atento. Se ni volas paroli pri estonteco, ni devas paroli pri daŭripoveco, pri modernigoj kaj pri la homoj, kiuj povas daŭrigi nian historion, en intergeneracia partnereco, fundamentita sub la bazoj de dialogo, respekto kaj espero.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli pri la projekto La Esperantisto de la Jaro en nia retejo
http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĉi tiu teksto aperis en la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/maia-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi