Interkultura Novelo-Konkurso

Interkultura Novelo-KonkursoLa Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), sub la aŭspicio de UEA: uea.org/gk/909a1. La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva: youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.

Nun ALE kaj UEA anoncas la nomumojn de François (Francisko) Lorrain, el Kebekio, kiel prezidanto de la konkurso kaj de Nicola Ruggiero, el Italio, kiel sekretario. “Ni tre antaǔĝojas pri la alvenontaj kontribuaĵoj. Certe tiu ĉi konkurso helpos plu kulturi nian literaturon kaj nian homaranismon en tiu ĉi epoko”, deklaras ili.

François Lorrain estas delonge Esperanto-tradukisto kaj redaktanto. Interalie li tradukis “Kristnaskaj Rakontoj el Franca Kanado” kaj reviziis la tradukon de “La Eta Princo”. Dum multaj jaroj li reviziis la kebekian revuon La Riverego kaj la internacian revuon La Gazeto. Nuntempe emerita, li bakalaŭriĝis pri matematiko kaj fiziko en la Universitato de Montrealo (1967) kaj doktoriĝis pri sociologio en la Universitato Harvard (1972). Li instruis sociologion en la Universitato de Kebekio en Montrealo (UQAM) kaj karieris ĉefe pri instruado de matematiko ĉe mezlernejoj. Li ankaŭ laboris pri fiziko, precipe partoprenante kun sia patro Paul Lorrain, profesoro en la fizika fako de la Universitato de Montrealo, en la verkado de lernolibroj pri elektromagnetismo.

Nicola Ruggiero estas Esperanto-verkisto, poeto, membro kaj estrarano de Akademio Literatura de Esperanto kaj redakciano de Beletra Almanako. Li publikigis en Esperanto du poemarojn kaj verkis eseojn kaj recenzojn. Li loĝis en Islando kaj en la Universitato de Islando bakalaǔriĝis pri la islanda kaj angla lingvoj (2015) per islandlingva disertaĵo pri la memtradukoj de Baldur Ragnarsson. Nuntempe li loĝas en Italio kaj magistriĝas pri lingvistiko en la Universitato de Torino.

INK okazas ĉirkaŭ la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” kaj jam ricevis novelojn el Eŭropo kaj Ameriko. Verkemuloj el la tuta mondo bonvenas sendi siajn tekstojn ĝis la 20a de junio 2021. Interkultura ĵurio elektos la gajnintajn novelojn, kiuj ricevos premiojn de 500, 300 kaj 200 eŭroj laŭ la 1a, 2a kaj 3a loko respektive. Kompletan regularon eblas legi ĉe akademio-literatura.org/ink/regularo. La konkurso-rikolto estos publikigita kiel elektronika libro.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №922.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi