Fernando Maia Jr.: La Esperantisto de la Jaro 2020

MaiaLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015), Stefan MacGill (2016), Trezoro Huang Yinbao (2017), Hori Jasuo (2018) kaj Anna Löwenstein (2019).

En 2020 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis por la 23a fojo. Ĉi-jare 17 kandidatigantoj proponis 23 kandidatojn, al kiuj 17 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Fernando Maia Jr. – 6 voĉoj
Halina Gorecka – 4 voĉoj
Peter Balaž, Ahmad Mamduhi, Edoardo Nannotti, Yves Nevelsteen – po 3 voĉoj

Du kandidatoj ricevis po du voĉojn, ses kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Fernando Maia Jr. estas 37-jara brazila geologo, ekde 2019 vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio. En la jaro de la kronvirusa pandemio li iniciatis kaj realigis retan okazigon de la Universala Kongreso sub la nomo “Virtuala Kongreso de Esperanto”. La reta kongreso okazis kun aliaj Esperanto-aranĝoj kadre de la pli granda MondaFest’, kio ebligis almenaŭ retan partoprenon al pluraj novaj esperantistoj.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2020 Fernando Maia Jr., kiu estas la unua sudamerikano kun ĉi tiu honora titolo!

Paweł Fischer-Kotowski
sekretario

Elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro 2020

Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto, akademiano
Renato Corsetti (Britio): akademiano, eksprezidanto de UEA
Klára Ertl (Hispanio): estrarano de TEJO
Edmund Grimley Evans (Britio): akademiano, eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto, recenzisto, akademiano
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro, akademiano
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta Esperanto-Ligo
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
José Antonio Vergara (Ĉilio): engaĝita observanto de la fenomeno Esperanto
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto
Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio): prezidanto de IKEF, direktoro de Ĉina Esperanto-libroservo, komitatano de ĈEL

Elektantoj
Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Osmo Buller (Finnlando): eksa Ĝenerala Direktoro de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de la eldonejo KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anne Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net, akademiano
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko, akademiano
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): vicprezidanto de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto
Vasil Kadifeli (Turkio): tradukanto, eldonanto de Turka Stelo
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAOEM
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Syôzi Keiko (Japanio): membro de la Redakta Fako de JEI, iniciatinto de Libroteko Tokio
Przemysław Wierzbowski (Pollando): prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

Paweł Fischer-Kotowski (Pollando)
Sekretario

Legu pli multe pri la projekto La Esperantisto de la Jaro http://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm

Ĝi estas artikolo el la vintra (decembra) numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/jaro-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi