La Esperanto-urbo dum somero kaj aŭtuno

herzberg

La ĉi-jara somerduonjaro por Germana Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg) en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz ne estas komparebla kun la lastaj someroj. Distanco pro la pandemio estas la nova sorĉformulo. Homoj pensas alimaniere kaj unuavice zorgas por savi sin kontraŭ la koronviruso.

Do ni partoprenis nur virtuale la kutimajn kongresojn, kiel UK, ILEI-konferenco, Kultura Festivalo, Interlingvistikaj Studoj ktp kun multaj aŭskultindaj fakaj prelegoj kaj belaj muzikprezentadoj. Foje Zsófia kaj Petro ofertis fakajn prelegojn per la Zoom-sistemo.

Nu, por ni (la kerna teamo en la Esperanto-urbo) Esperanto estas la kutima ĉiutaga komunikadlingvo ekde longa tempo. Niaj gastoj ofte same uzas Esperanton, do ni vivas iel en konstanta eta Esperanto-medio.

En julio ni ofertis dum du semajnoj surlokajn Esperanto-kursojn, kompreneble ne partoprenis multaj homoj. Ekzemple kelkaj aliĝintoj el Anglio, Hungario kaj Irlando ne povis aperi pro subitaj vojaĝmalpermesoj. Tamen ni organizis dusemajnajn kursojn por la kuraĝuloj. Ni entreprenis multajn interesajn duontagajn ekskursojn en nia variaspekta mezmontaron Harz.

Ni uzis la somertempon ankaŭ por renovigado de la Esperanto-domo kaj plantado en la Esperanto-ĝardeno. Ekzemple, ni devis parte forigi la malnovan heĝon ĝardenrandan kaj devis novplanti koniferidojn. Pro la somera sekeco ĉiuvespere okazis akvumado. Tamen kelkaj plantoj ne travivis la someron kaj ni devis replanti heĝplantidojn.

Principe ĉiun mardan posttagmezon ni havis nian Esperanto-klubon. Foje partoprenis gastoj ekzemple el Francio, Nederlando kaj Pollando. Same kelkfoje ni uzis ZOOM por / pro foraj gastoj.

Unu esperantisto kun sia partnerino planas establi esperantlingvan ekologian vilaĝon en nia Harz-regiono. Diversaj junaj homoj interesiĝas pri tiu ideo, sed la plano ankoraŭ ne maturiĝis.

Multajn gazet- kaj librodonacojn ni ricevis el diversaj regionoj, ekzemple el Hungario kaj Svedio kaj de kvar personoj el Heslando kaj grandegan kvanton el Nordrejn-Vestfalio. Dankon al ĉiuj donacintoj!

La libroamasoj jam troviĝas en kvar diversaj lokoj. Dum la lastaj jardekoj ekestis en Herzberg am Harz unu el la plej grandaj kolektaĵoj de libroj kaj gazetoj (Esperanto-biblioteko). Ankaŭ en nia publika urba biblioteko troviĝas granda muro kun esperantlingvaj libroj.

HerzbergSame ni kolektas preskaŭ ĉion rilate al la temo Esperanto. Cetere kelkaj specialkolektaĵoj estas la plej grandaj en la mondo, ekzemple, porblindulaj libroj en brajla skribo, turismaj broŝuroj, filmoj (Super 8, DVD, KD) kaj granda kolektaĵo kun diversteknikaj muzikaĵoj. Ankaŭ kolektoj de filatelaĵoĵ, glumarkoj, medaloj kaj moneroj rilate Esperanto, bildkartoj, varbpingloj apartenas al la plej grandaj en la mondo. Danke al privata Esperanto-kulturkolektanto kaj EGS-estraro ni denove povis akiri ĉe brokantejoj en diversaj landoj maloftajn Esperanto-inkunablojn. Pri tiuj valoraĵoj ni ege fieras.

Multajn prezentindajn kaj muzeoindajn materialojn ni bezonis kaj bezonos por diverstemaj ekspozicioj sur la Esperanto-platformo de la muzeo en la Welf-kastelo, ktp.

Kompreneble ni ĝardenfestis en julio la 14-jaran naskiĝdaton de “Herzberg am Harz … la Esperanto-urbo”. Venis sufiĉe multaj gastoj. En julio ni inaŭguris dulingvan informtabulon ĉe la parkloko de la proksima Rhume-fonto. Ĝi estas unu el la plej grandaj fontoj en Eŭropo. Pluaj dulingvaj vojmontriloj (“Rulsketejo”, “Juĝejo”, “Welf-Kastelo”, “Centra Busstacio”) estas instalitaj en nia urbo. Ĉe la trairejoj en la stacidomo aperis grandaj konstantaj reklamtabuloj “Bonvenon al Herzberg – oder einfach Willkommen in der Esperanto-Stadt”. Krome sur la kajo II troviĝas plua varbŝildo.

Ni ĉiam devas zorgi pri la planado kaj financado de publikaj perceptiloj. Do, paŝon post paŝo en nia urbo oni jam rimarkas kaj travivas la Esperanto-atmosferon. Tio pruvas al la publiko, ke Esperanto vivas kaj vivos.

La tradicia junularinterŝanĝo kun nia pola ĝemelurbo Góra ĉi-jare ne okazis. Tamen Michaela Stegmaier kudris maskojn kaj aldonis kelkajn donacojn por la gelernantoj de Esperanto en la ĝemelurbo Góra. La poŝtpaketon ni sendis al la urbodomo en Góra.

Fine de la somero mortis nia longjara membro kaj pentristo Dieter Utermöhlen. Jam dum la tempo de Joachim Gießner li faris diversajn pentraĵojn por Esperanto-projektoj kaj afiŝoj. Ekzemple, la bela murpentraĵo sur la ekstera kaj interna kortomuroj de ICH estas pentraĵoj de Dieter Utermöhlen. Ĉe diversaj kongresoj kaj agadoj li subtenis niajn poresperantajn laboradojn. Ni ne forgesos lin.

Printempe 2021 ni preparos novan fakekspozicion “Firmaaj kaj produktaj nomoj en Esperanto” por la Esperanto-platformo en la kastela muzeo. Pro la pandemio ni inaŭguros ĝin nur en majo 2021. Ĝi anstataŭos la nunan interesan ĉin-rilatan ekspozicion “Teo Amo Mondo”, kiu pro la pandemio nun ne estas vizitebla.

La kutiman klerigan semajnfinan TORPEDOn ni organizis komence de oktobro, sed ĉefe en virtuala formo. Prelegis Anina Stecay, Martin Ptasinski, Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar pri diversaj fakaj temoj. Dimanĉe ni entreprenis etan esplorekskurson al la bela urbo Wernigerode en la norda parto de Harz-montaro.

Nia ĉefa celo estis eltrovi tie la iaman “Vilaon Esperanto” en la iama Bismarck-strato numero 24. La domnumero 24 restis, sed la strato nun nomiĝas Unterm Ratskopf. Jam antaŭ kaj post la UK en Dresdeno (1908) en la Esperanto-domo oni organizis Esperanto-kursojn kaj seminariojn kun partoprenantoj el multaj landoj. Tre verŝajne temas pri la unua konstanta Esperanto-domo kaj Esperanto-klerigejo en la mondo. En la reto oni povas trovi foton de la iama “Vilao Esperanto”. La ŝildo ne konserviĝis, sed la nuna aspekto tre similas al la praa aspekto. Eĉ iu homo verdigis la altan dratbaraĵon. Ni faris de ekstere memorfotojn. Se vi foje venos al Wernigerode, serĉu tiun ĉi specialan historian lokon.

En oktobro okazis ampleksaj intervjuoj por du gazetoj, nome por la sorablingva gazeto Nowy Casnik kaj por Deutsche Briefmarkenzeitung, kies eldonejo troviĝas en Göttingen. Intertempe la artikoloj aperis.

Iom ni helpis ĉe la preparado de la kunsidoj de la landaj ligoj de GEA kaj por la jarĉefkunveno de Germana Esperanto-Asocio en la restoracio “Freiheiter Hof” en Osterode am Harz.

Havu agrablan antaŭkristnaskan periodon!

Petro Zilvar
Zsófia Kóródy

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz – la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
Urbo Herzberg http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/germanujo-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi