Jubileoj, memordatoj kaj festoj en decembro 2020

Smetanina1. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Svetlana Viktorovna Smetanina (Сметанина, 1950-1970- ), sovetunia kaj ruslanda lingvoinstruistino, turisma organizantino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de REU (2013-19), komitanano de UEA (2014- ).

4. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Miguel Gutiérrez Adúriz (1950-1969- ), hispana kemia inĝeniero kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Liven Dek, eldonanto de la scienc-fikciaj serioj Sferoj, Orbito nula kaj Future, membro de la literatura Ibera Grupo (skolo) en kies kolektivaj libroj (Ibere libere, 1993; Ekstremoj, 1997) aperis liaj prozaj kaj poeziaj verkoj; aŭtoro de la novelaro Ne ekzistas verdaj steloj (2012), du lernolibroj (1995, 2012) kaj vortaro (2002), tradukinto de kelkaj beletraj libroj inkluzive de la antologio Astura bukedo (kun aliaj, 1988); membro de la Akademio de Esperanto (2001-13), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (2016- ).

6. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ; unu el la plej rimarkindaj Esperanto-verkistoj; aŭtoro de la membiografia romano La litomiŝla tombejo, kiu iĝis la plej diskutata Esperanto-beletraĵo ne tiom pro la literatura valoro, kiom pro la “avangarda” lingvaĵo, kreita (sen lezi la Fundamenton de Esperanto) por priskribi la marĝenulan vivon de la protagonisto en ties rilatoj kun la socio (“nereĝimisto”), Litomyšl, virinoj kaj Esperanto; aŭtoro de tri pliaj originalaj romanoj, du poemaroj, novelaro kaj gravaj esperantologiaj verkoj; membro de la Akademio de Esperanto (1973-95), laŭreato de la premio La Verko de la Jaro (1981).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 227-228.

10. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (Дановский, 1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto kaj de la monografio Enkonduko en la arton traduki, gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukanto (i.a. de Princidino Mary de Lermontov), Esperanto-instruisto.

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1917), iniciatoro de Esperanto.

16. Antaŭ 40 jaroj mortis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj (Abismoj, 1923; Saltego trans jarmiloj, 1924; Mr. Tot aĉetas mil okulojn, 1931) kaj du novelaroj (La verda raketo, 1961; Mia verda breviero, 1974), dublinto de la germana filmo Morgaŭ komenciĝos la vivo (la unua longdaŭra sonfilmo en Esperanto, 1934), reĝisoro de la filmo Verda stelo super Varsovio (1959).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 93-95.

18. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov (Некрасов, 1900-1915-1938), rusa sovetunia ĵurnalisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), kunfondinto (1922) kaj redaktoro de La Nova Epoko (ekde oktobro 1923 Literatur-Scienca aldono de Sennacieca Revuo), poeto kaj tradukanto, i.a., de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (1931).

27. Antaŭ 25 jaroj mortis Albert Goodheir (Albertus Johannes Goedheer, 1912–95), nederlanda kaj britia instruisto, teologo kaj esperantisto; aŭtoro de tri poemaroj (Merlo sur menhiro, 1974; Enlumiĝo, 1987; Nordmara duopo, kun Rejna de Jong, 1994), ses nefikciaj libroj; tradukinto de ok beletraj kaj kvar nefikciaj libroj; redaktoro de Esperanto en Skotlando (1975-95), eldoninto de pli ol 30 libroj kaj broŝuroj ĉe sia propra eldonejo Kardo, membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio de Esperanto.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 108-109.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/12/decembro-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi