Pli ol 250 verkoj estas nun en la kolekto de Esperantaj fakaj vortaroj kaj terminaroj, troveblaj en interreto. La vortaroj kaj terminaroj estas libere uzeblaj, legeblaj kaj elŝuteblaj! La kolekto inkluzivas ankaŭ laŭtemajn vortarojn, kiel tabuaj vortoj, kuirado, rim-vortaroj, maldecaj vortoj, ĵargono, ktp.
La kolekto estas parto de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB), ĝi estas daŭre aktualigata, se vi konas mankantan eron – bonvenas via sciigo!
La adreso de la vortara kolekto: http://www.eventoj.hu/steb/vortaroj/.
Szilvási László