Partoprenu en video por la Zamenhofa Tago

TEJO

La jaro 2020 estis malfacila por multaj homoj tra la mondo kaj ni volas festi la Zamenhofan Tagon kun speciala ĝojo kaj optimismo. La temo de la video estas “Mi esperas…” Per nia video, ni volas doni al la mondo mesaĝon de espero en Esperanto!

Kion vi esperas, por vi, por aliaj homoj, kaj por la mondo? Faru videon kaj rakontu al ni! Krom tio, se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri kie vi troviĝas, kiel vi pasigas la tempon kaj kiel vi festos la Zamenhofan tagon.

La filmetoj, kiujn vi sendos, estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo.

Kiel kontribui?

1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo “Mi esperas…”. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
2. Transskribu, kion vi diris, kaj traduku ĝin al via nacia lingvo/via denaska lingvo (ni uzos tion por fari subtekstojn).
3. Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se pro iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer@tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer. Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

La limdato por sendi viajn videojn estas la 5a de decembro 2020.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en la kvalito 1080p aŭ 720p (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze! Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

Fonto: https://www.tejo.org/partoprenu-en-video-de-tejo-por-la-zamenhofa-tago-2020/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi