Post kelkjara paŭzo, la komisiono de TEJO pri Talento rekomencas sian laboron kun entuziasmaj aktivuloj! Ĉu vi estas nova aktivulo kaj vi ankoraŭ ne trovas vian vojon en TEJO? Ĉu vi ne certas, kie via kontribuo estus bezonata aŭ kiun rolon alpreni? Ĉu vi konas promesplenan homon, kiu estus taŭga aktivulo por TEJO?
Skribu al tejooficejo@gmail.com kaj ni helpos vin!
Ni ankaŭ bezonas pli da homfortoj, do se plaĉas al vi okupiĝi pri la homaj rimedoj de TEJO, aliĝu skribante al la supra adreso kaj aliĝante al la Telegramgrupo!
Fonto: www.tejo.org