Nicola Ruggiero: Parludo

Nicola Ruggiero

Amuze

Vi konas
Betelĝuzon
kaj Riĝelon,
Algolon
kaj
Mirfakon,
sed
ne rekonas
Orionon
kaj
Perseon.


Vi klare
distingas
arbojn
laǔ folioj
ĉiamverdo
fruktoj
sed forgesis
pri l’ arbaro.

Ĉu ruze
vi nomas
miajn larmojn
bubaĵoj,
miajn dezirojn
kapricoj?

Ĉi tiu poemo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Represo permesata nur kun permeso de la aŭtoro, Nicola Ruggiero.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/Ruggiero

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi