La Ondo de Esperanto abonebla por 2021

La Ondo de Esperanto

Komenciĝas abonado al La Ondo de Esperanto por 2021. La Ondo de Esperanto, eldonata en Kaliningrado (Ruslando) aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (ĉirkaŭ 100–120-paĝa) trimonata almanako, en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kiu konservas la gloran nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas destinita nur la abonantoj. La abonoj kaj donacoj al la almanako financas la novaĵretejon.

La abontarifo ne ŝanĝiĝis, ĝi restis la sama kiel en la 2020a jaro.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).
Ĉiuj novaj abonantoj rajtos elŝuti ankaŭ ĉiujn numerojn por 2019 kaj 2020.

En 2021 ni festos la 30-jariĝon de la renaskiĝo de La Ondo, kies provnumero aperis en majo 1991, ankoraŭ en Sovetunio.

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
La vintra eldono de La Ondo de Esperanto (2020, №306) aperos antaŭ Kristnasko. Sekvos literatura suplemento en januaro.

Konatiĝu kun la demonstraj versioj de ĉi-jaraj eldonoj:
№303 (printempo 2020)
№304 (somero 2020)
№305 (aŭtuno 2020)

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/ondo-71

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi