Demonstra versio de la aŭtuna Ondo

OndoEn la arkiva retejo de La Ondo ĵus aperis la demonstra versio (demoversio) de la aŭtuna (laŭ la nord-hemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto. La 46-paĝa demonstra versio enhavas kelkajn plenajn tekstojn kaj plurajn tekstofragmentojn de la rekorde ampleksa 123-paĝa 305a numero de La Ondo, publikigita komence de oktobro 2020. La demoversio estas libere elŝutebla ĉe http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-305demo.pdf. La pli fruaj demoversioj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo.

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

Nia novaĵretejo estas senpage legebla de ĉiu deziranto. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj. La Ondo de Esperanto jam estas abonebla por 2021. La abontarifo restis la sama, kiel en 2020.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Vidu la liston de la donacintoj por 2020.
La vintra Ondo aperos je Kristnasko, ĝin sekvos literatura suplemento.

La red.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/ondo-70

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi