La 4an de novembro 2020 en Rostov-na-Donu (Ruslando) en sia 80a vivojaro pro koronviruso forpasis
Boris Aleksejeviĉ Zozulja (1941-2020)
sovetunia kaj ruslanda inĝeniero, programisto kaj esperantisto (1975); fondinto de la eldonejo Verda Kukolo, ĉe kiu aperis pluraj libroj kaj broŝuroj, inkluzive de liaj propraj verkoj: Plumprovo (1994), Ne stumblu ĉe gramatiko! (1995), Эсперанто-русский словарь “ложных друзей переводчика” (1995), Dialogoj pri religio (1997), Soci-politikaj konceptoj de L.L. Zamenhof (1997), Poltergejst’ ne kulpas (1999) k. a.
Ni funebras kaj kondolencas.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/nekrologo-52