Ni havas la plezuron anonci al vi la lanĉon de antaǔmenda kampanjo por nova muzika projekto de i.d.c. (inicialoj dc). La KD-a kaj vinila versioj de la nova Esperanta albumo Fulmerford haveblos, nur se la antaǔmenda kampanjo atingos sian celon. Legu pli ĉe:
https://www.kickstarter.com/projects/ericlanguillat/idc-project-fulmerford
Subteno al ĉi tiu nova projekto estas necesa.
La kampanjo finiĝos la 20an de decembro 2020.
Konsultu ankaŭ ĉi tion: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo.html
kaj ĉe la EUROKKA-grupo: https://www.miavivo.net/grupoj/esperanto-muziko/
Flo
Por Eurokka kaj Vinilkosmo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/muziko-8