Troa tago: Novelo de Miĥail Korotkov

Korotkov1

Sonoris la vekhorloĝo. Mi, ne apertante la okulojn, malvigle etendis manon kaj premis butonon. Poste sentis, ke ĉe miaj piedoj, kiuj elstaras de sub litkovrilo, frotiĝas Baloro.

“Ha, sentaŭga kato, – mi ridetis, – li tamen superfortis la kuirejan pordon kaj aperis”. Mi ĉiam fermas lin tie por nokto, por li ne venu kaj ne malhelpu dormi. Mi sidiĝis sur la lito, volis preni Baloron en manojn kaj riproĉi. Sed kiam mi malfermis la okulojn – timege retiris la manon. Anstataŭ nia griza-blanka Baloro ĉe miaj piedoj sidis kaj indiferente lavis sin dika katego, nigra kiel peĉo.

“Kiu diablo! Ĉu tiu penetris tra la ventolgiĉeto?” Laŭ mia dorso kuris malagrabla vento. Hieraŭ vespere tiu kato ne estis. Se estus hejme Nataŝa kaj Vika, mi opinius, ke ili alportis ĝin, kvankam ili tian deziron neniam montris, ni havas sufiĉe da zorgoj kun Baloro. Se mi hieraŭ vespere venus, ekzemple, post amika drinkado “apenaŭ viva”, mi povus, ne rimarkinte, enlasi lin en la pordon. Sed mi hieraŭ ne pekis, eĉ botelon da biero ne trinkis. Mi legis, preparis vespermanĝon, ian ordigon faris.

Mi levis min kun deziro elĵeti tiun neinvititan gaston sur la ŝtuparon, sed tio, kion mi ekvidis, devigis min ankoraŭ pli konsterniĝi. En la mezo de la ĉambro kuŝis, substerninte ian ĉifonaron, nerazita viraĉo, malpura kaj fiodora kiel senhejmulo.

Dum kelkaj sekundoj mi ne decidis alpaŝi al li, poste mi kuraĝis kaj abomeneme tuŝis per mia piedo lian ŝultron. Li malfermis la okulojn, sidiĝis kaj mire ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Mi ne sciis, kion atendi de li, tial mi konvinkiĝis, ke miaj halteroj kuŝas sur sia loko, en ekstrema okazo ili estos utilaj.

– Kiel vi trafis ĉi tien?

– Mi ne memoras. – Li skuis la kapon kaj kulpe ridetis, kvazaŭ li volus diri: nu, superdrinkis mi hieraŭ, kion do, pardonu, bona homo.

Mi plilaŭtigis la voĉon:

– Nu, kiel vi ĉi tien trafis, vi ne memoras, sed kion vi memoras? Ĉu vi memoras almenaŭ, kiu vi estas?

– Homo, kiel vi vidas… – li ĉiam same kulpe, kiel al sia amiko, ridetis.

– Nu vi, aĉulo, ĉu vi komprenas almenaŭ ion?

Bati sidantan homon, kvankam li estas kanajlo, tamen ne decas, mi kaptis lian fiodoran ĉemizon kaj starigis lin.

– Fu, forlasu min! – Li forŝiris sin, saltis sur la liton, poste en la fendon inter la lito kaj la muro – kaj malaperis…

Ahem… fabeloj. Nun la instruita kato, verŝajne, komencos paroli ion. Li ĉiam ankoraŭ sidis sur la lito.

– Nu, kion vi diros? Ĉu ankaŭ vi estas el tiu fikompanio?

La kato ekkriis, kvazaŭ oni piedpremus lian voston, saltis malantaŭ la liton kaj malaperis inter la muro kaj la plankoplinto.

Kio do ĉio ĉi estas? Kial tiu tuta idiotaĵo devis okazi, kiam mi restis hejme sola, mi ne havas eĉ iun por rakonti. Sed Nataŝa kaj Vika ne kredus je tiu absurdaĵo. Jen ĵus estis viraĉo kaj kato, kaj – nenia postsigno.

Mi volis preni de la tablo liniilon por palpi per ĝi inter la muro kaj la plinto, kaj denove konsterniĝis. La aĵoj de la trampo ja restis. Li dormis sur ia malnova palto kun duone senhara astrakana kolumo, kaj apude staris lia dorsosako, polurbrilanta pro malpuraĵo. Mi eksidis sur la liton, la unua penso estis la plej ĉiutaga: ĉu ne alportis la trampo pedikojn? Estus necese elporti la ĉifonaron en rubujon, sed kiel ĝin tuŝi?

Dum mi tion pripensis, knaris la enira pordo. Kia diablo? La torento de neinvititaj gastoj ne finiĝis. La pordo ja estis ŝlosita! Mi venis en la antaŭĉambron. Tie staris knabino proksimume dekdujara.

– Onklo Vlado, la patrino sendis min pruntepreni de vi iom da terpomoj.

Ahem, ŝi, ŝajnas, bone konas min, sed mi vidas ŝin unuafoje. Sed ĉu mi enketu la infanon: kiu estas vi kaj kiu estas via patrino?

En la kuirejo, saturita per odoro de io nebongusta, min kun rideto renkontis dika flavhara virinaĉo. Mi plian fojon por momento konsterniĝis, sed, kunpreminte la dentojn, reregis min kaj simple diris, kvazaŭ ĉio estus en plena ordo:

– La infano bezonas terpomojn, – kaj poste adresis al la knabino: – Kial vi ne prenis sakon, en kiun meti?

– Ha, donu al mi tute iomete kaj volvu en ĵurnalon.

Kia ĉarmo estas tiu knabino!

Mi elmetis el kesto kaj volvis en ĵurnalon kvin-ses grandajn terpomojn. La knabino dankis kaj forkuris. Ahem…

– Kaj nun mi aranĝos ordon kun vi, sinjorino. Nu, unue, la plej simpla kaj natura demando: kiu vi estas?

– Vi daŭrigas viajn stultaĵojn. Prefere ni ne daŭrigu. – Ŝi iom silentis. – Jen mi preparis al vi ovaĵon kun haringo kaj kafon. Manĝu, dume ĉio ne malvarmiĝis.

– Aŭskultu, vi, dika simio!.. – Estis ega deziro ĵeti sur ŝian fizionomion la paton, sed mi detenis min. Poste mi prenis la paton kaj elĵetis en la rubujon tion, kio en ĝi estis. La kafon, aŭ kio tie estis anstataŭ ĝi, mi elverŝis en la deflukuvon.

– Almenaŭ ili laboru profesie, kiuj sendis ĉiujn vin. Por ĉiu okazo komuniku al ili: en nia familio neniu manĝas ovaĵon kun haringo, kaj kafon ni ankaŭ ne amas. Se vi volis veneni, vi devus elekti ion pli bongustan.

Sur la vizaĝo de la virino – pli volonte mi nomus ĝin porkina muzelo – aperis sincera ĉagreno.

– Kial vi elĵetis? Vi paŭtas kontraŭ mi, sed ĉu ankaŭ kontraŭ manĝaĵoj? Mi mem manĝus.

Ahem, ŝi senarmigis min per sia mildeco. Antaŭ unu minuto mi volis ĵeti la paton sur ŝin, kaj poste bati tiun porkinan muzelon, ĝis ĝi transformiĝos al sanga miksaĵo. Sed nun miaj manoj malleviĝis. Ne decas tio por viro. Jes, ŝi tre similas al porka muzelo, tamen ŝi estas virino.

Mi decidis, ke estas sensence voki policon, mi povas trafi en ridindan situacion. Tiu virinaĉo malaperos en la fendo inter la muro kaj la plinto kiel tiu trampaĉo. Mi ne dubas, ke ĉiuj ili, inkluzive de la knabino kaj la kato – ĉiuj estas unu bando.

– Jen, sinjorino, – mi diras, – mi ne scias, kion fari kun vi plu. Elĵeti vin el la loĝejo, mi opinias, estas sensence, ĉar ŝlosita pordo por vi ne estas obstaklo. Mi ne scias, kiu vin sendis, kion vi intencas, por ĉiu okazo mi donas informon: ni ne havas ion interesan por via bando. Komputero, televidilo, magnetoskopo – ĉio estas tiel malnova, ke neniu ilin aĉetos. Nia tuta vestaĵo estas portita. Libroj nun estas varo ne multe aĉetata, kaj tiuj, kiuj estas, valoras nur por mi. Oron ni ne havas. Ioma mono estas, sed ĝi estas en banko. Kvankam… por kia diablo mi instruas vin, vi ne estas stultuloj kaj ne bezonas mian instruadon. Kaj vi atakis min, verŝajne, ne pro aĵoj kaj mono. Sed pro kio? Dume mi ne scias. Sed mi pripensos la situacion. Mi, sciu, ne ĉagreniĝas kontraŭ menskapabloj. Ni rigardu, kiu superos.

Ŝi aŭskultis min kaj humile palpebrumis per siaj porkaj okuletoj. Ŝia nura avantaĝo estas la humileco, virina malforteco. Aliaj avantaĝoj forestas. Ili povus sendi ĉarman belulinon, por ke viro lasu sin delogi, sed ne ŝtipon kun porka muzelo.

2

Mi ne povis daŭrigi tiun sensencan konversacion, estis tempo iri al laboro. Elirante el la loĝejo, mi renkontis naz-al-naze liveristinon de telegramoj. “Bone, ke mi trafis ĝustatempe. Subskribu”.

Mi certe sciis, ke al miaj parencoj ne okazis io malbona, aliel mi sentus tion eĉ trans miloj da kilometroj. De kiu povas esti la telegramo? En la enirejo estis jam sufiĉe hele, por kompreni literojn sur la algluitaj paperaj strioj. “Sxargxu orangxojn per bareloj fratoj Karamazov”.

Nu bone, mi ŝarĝos. Ho, mi al vi tiel ŝarĝos! Tio min eĉ iom trankviligis. Nenio nova, ĉio daŭras en la sama maniero.

Sur la busa haltejo evidentiĝis, ke en miaj poŝoj forestas eĉ ŝanĝmono por veturo. Tio ne estas mia distriĝo, pli verŝajne tio estas la ĉarma knabineto, la tiel nomata najbarino. Nu, ili ĝislime jam etanimiĝis. Mia pasporto kaj banka karto en ĝi estis bonŝance en sia loko. Mi devos iri ĝis la plej proksima ATM, al laboro mi, sendube, malfruos.

Kiam mi nur foriĝis de ATM, iu tiris mian manikon. Antaŭ mi staris Panikovskij, nu, Zinovij Gerdt en lia aspekto.

– Donu milionon, donu milionon, donu milionon! – diris Panikovskij, idiote grimacante. En alia momento mian dorson trakurus superstiĉa malvarmo. Ja Zinovij Jefimoviĉ mortis antaŭ multaj jaroj. Nun mi nur rimarkis por mi mem, ke tio estas jam la dua epizodo el La ora bovido. Ĉu la fantazio de miaj nekonataj kontraŭuloj jam elĉerpiĝas?

Al laboro mi iomete malfruis. Mi antaŭsentis, ke ankaŭ ĉi tie min atendos ia embaraso.

Jes, min ne rekonis gardisto kaj kunlaborantoj, kiujn mi renkontis en la koridoro. La gardisto elskribis al mi unufojan paspermesilon kiel al ia flanka vizitanto.

Sur mia laborloko, ĉe mia komputero sidis la subtera milionulo Korejko. Kun satenaj manumoj. Memkompreneble, Jevgenij Jevstignejev. Tie ĉi mi finfine deprimiĝis. Kion ili faraĉas kun mi? Se ĉe mia tablo sidus ia abomena fizionomio, mi eble tiun fizionomion vangobatus. Sed la aktoron Jevgenij Jevstignejev mi ĉiam estimis. Mi komprenis, ke en ĉi tiu oficejo mi estas jam neniu.

La gardisto ĉe la elirejo, rigardinte mian paspermesilon, ekkriis:

– Metu subskribon pri la foriro!

– Kies subskribon?

– Nu, kie vi estis. De Aleksandr Ivanoviĉ.

– Do, de Korejko… – mi murmuris per falinta voĉo.

Ne senesperiĝi ĝisfine al mi helpis mia neracia optimismo. En similaj okazoj mi ne pentras bildojn de senespero por la estonteco. Ŝajne mi perdis la laboron, en la loĝejo okazas nekompreneblaj eventoj. Kaj ne nur en la loĝejo: Panikovskij, Korejko, telegramo pri oranĝoj. Mi bezonas ĉion ĉi pricerbumi. Pli bone estas ne veturi dume hejmen. La piedoj mem portis min al trolebusa stacio, mi mekanike veturis ĝis la lasta haltejo. Ĉi tie apude estas nemulthoma kafejo kun teraso sur la bordo de lageto, kovrita de salikoj kaj kanoj, loko sufiĉe romantika.

Mi sidiĝis, kompreneble, sur la teraso por ke la aspekto de la lageto estu pli bela, mendis karafeton da forta vino kaj seriozan matenmanĝon. Tiun, kiun preparis la falsnomita edzinaĉo, mi ja elĵetis, kaj la sana bezono manĝi matene ne atendigis.

Dekomence mi sufokis la malsaton, poste verŝis pokalon da vino kaj, trinketante ĝin poglute, komencis cerbumi. Pokalon da vino aŭ glason da biero mi neniam trinkis plezure lante, ĉiam eltrinkis unuglute. Mi ne volis perdi tempon por lanta plezuro, ĉiam urĝis aferoj. Sed hodiaŭ tiaj aferoj forestas…

La unua demando, veninta en la kapon, estis ŝajne neprincipa. Kio estas tiuj homoj: “mia edzino”, la senhejmulo, Panikovskij, Korejko? Kiuj estas ili: talentaj aktoroj, kiuj ludas senmakule, aŭ oni manipulas min hipnote? La intereso estas ne vana, tio estas ia vojo al solvo. Se aktoroj – ili estas kvankam ekstreme talentaj, sed homoj. Kaj se hipnoto – apenaŭ tia forta hipnoto ekzistas. Krome la senhejmulaĉo kaj la kato malaperis inter la muro kaj la plinto. Tio jam ne estas teatro…

Ĉi tie agas iaj superfortoj, kiujn ankoraŭ neniu renkontis. Kaj se iu renkontis – tiu silentas. Ĉu mi rakontu ĉion ĉi al iu? En pli bona okazo oni priridos min, kaj en pli malbona… En la pli malbona oni metos en frenezulejon.

Ni supozu, kiel en la teda sciencfikcio: iuj aliplanedanoj faras eksperimenton pri terano, tio estas, pri mi. Kiel li kondutos, se ni ĵetos lin en la unuan cirkonstancon, en la duan, la trian? Ni supozu. Sed en tiu okazo, kial ili enĵetas min nur en malagrablaĵojn: la fetora trampo, la porkinsimila “edzino”, la perdo de la laboro?

Kial ili ne sendis al mi, ekzemple, agrablan kunparolanton? Tio estas por mi “malsana” temo. En la laboro ĉiuj konversacioj estas nur pri la produktado, kun Nataŝa – pri Vika kaj pri ŝia estonto. Nu, libroj… Sed oni volas ja homan komunikiĝon. Mi sidus ĉe tablo kun interesa homo, ni trinkus po glaseto aŭ po du, trinkus bieron kun sunsekigita fiŝo, parolus pri la vivo, pri perspektivoj de Ruslando, kritikus ĉiujn ĉi kriplulojn, kiuj nun ĉion administras. Kun Nataŝa kaj Vika tiaj konversacioj ne sukcesas.

Aŭ ili povus sendi al mi mirindan belulinon, kiu iĝus provizore mia edzino. Nu, tio estas pura teorio, mi tute ne pensas pri ia adulto.

Sed ili sendas nek tion, nek alion, nek ion agrablan trian. Ili havas propran metodikon de eksperimentoj, kraĉi ili volas, kio al mi estus agrabla kaj male. Sed ĝis kiam ili intencas eltiri el mi nervojn per ĉio ĉi? Eltiri… Eltiri?

Mi volis fari gluton da vino, sed la mano kun la pokalo pendiĝis je kelkaj centimetroj de mia buŝo. Tiel mi sidis, verŝajne, sufiĉe longe. Du junuloj de azia aspekto ĉe najbara tablo kelkfoje mire rigardis min. Eble ankaŭ tiuj du komencos nun iajn miraklojn fari?

Neatenditan fluon de asocioj elvokis en mi la vorto “eltiri”. Eltiri… eltiri… kion? La nervojn… la animon… Aha, ili eltiras el mi la animon. Psikologia atako, tiel ni diru. Ahem, pensu, homo, pensu…

Unue, kiu kaj por kio povus bezoni mian animon? Denove eniĝas en la kapon librecaj ŝablonoj. Aliplanedanoj. Mefisto… Ne, la lasta simple venus kaj proponus marĉandon. Ne, al diablo iru la tuta absurdo: aliplanedanoj, Mefisto. Neniam ĉeestis odoro de sulfuro, mi devas serĉi ion pli proksime, sur tiu ĉi flanko.

Resume: ĉu iu povas bezoni mian animon? Jen la demando. Nur nun mi povis albuŝigi la pokalon kaj fari gluton da vino. Ĉu iu povas bezoni?.. Ĉu mi havas ĝin, la animon, kaj de kia kvalito estas ĝi por esti bezonata al iu? Kio estas ĝi? Pri la animo multe parolas la eklezio: venu al ni, preĝu, starigu kandelojn, plenumu fastojn, legu Biblion, vivpriskribojn de sanktuloj, kantu psalmojn, nur tiel vi povos savi vian animon. Ĉio ĉi estas malproksima de mi. Mi sentas la animon alie. Se oni vidas ĉirkaŭ si moralan kriplecon, nejustecon, senkompaton, mensogon, stultecon, mokadon pri beleco, kaj io doloras ene – kio estas tio, se ne la animo? Kaj se oni ĝojas pro hazarda bona rigardo, pro susuro de aŭtuna foliaro, pro ruĝaj nuboj dum sunsubiro, pro kvieta lunhela nokto – ĉu tio ne estas animo? Kaj per kio krom animo mi povas percepti la saĝecon de antikvaromaj filozofoj, la belecon de antikvagrekaj kaj mezepokaj japanaj poetoj, la hindan muzikon?

Ĉio ĉi signifas, ke mi havas animon, sed kiu bezonas ĝin? Tiu, kiu ĝin ne havas, sed volas havi. Ekzemple. Vivis averaĝa knabo en urbeto, kiun oni ne sur ĉiu mapo povas trovi. Bona knabo, li ĝojis pro hazarde veninta pupteatro, pro hokeo en la korto kun hokeilo eltranĉita el tabulo, pro lignofajro ĉe bordo de lago, kaj pro konkoj kolektitaj ĉe rando de la akvo. Kiam li estis pli aĝa, li verkis malglatajn versojn al samklasanino, kaj estis senlime feliĉa, kiam ŝi legis ilin kaj ridetis.

Poste, kiam li iĝis tute granda, venis fitempoj, kiam supre oni anoncis: ĉiujn riĉaĵojn de la lando oni rajtas disŝteli. Nia junulo komprenis, ke tia sortodonaco okazas unufoje dum mil jaroj, kaj li ekvivis laŭ la cirkonstancoj. Tie mensogis, tie perfidis, tie rabis, tie kontraŭulon en betonon enmurigis (ne juĝu severe la knabon, la tempo estis tia: se vi ne enmurigus, oni vin enmurigos). Li elvivis en ĉiuj ĉi disputoj-pafadoj kaj finfine atingis sian revon. Kaj palacon kun baseno kaj gardantaro li havas, kaj multekostajn aŭtojn ŝanĝas kiel gantojn, kaj sur ĉiajn kanariojn povas flugi, se deziro aperas.

Jen foje li sidis vespere, trinketis multekostegan, nur por li atingeblan vodkon (aŭ konjakon, viskion, tekilon), kaj rememoris la hokeilon eltranĉitan el tabulo. Kaj lia mentono subenpendis. Kiel? Estis nur tiu hokeilo – kaj estis ĝojo kaj feliĉo. Kaj nun estas ĉio, kion nur la animo dezirus, sed kie estas ili – ĝojo kaj feliĉo? Kiel mi diris: nur la animo dezirus? Animo, animo… Eble en ĝi estas la tuta kialo? Tiam ĝi estis, sed nun, plej verŝajne, forestas. Ĝi ie tie en disputoj-pafadoj mortaĉis. Jen fia! Nun mi ĝojus, kiam mi ĉion havas, sed ĝi elpensis mortaĉi.

Aha, animo do forestas, sed, ha, por kio mi havas monon? Kiu malhelpas aĉeti ĝin? Ha, neniaj obstakloj. Sed indan animon neniu vendos, li mem ĝin bezonas. Tial mi prenu perforte.

Li trovis iajn potencajn hipnotistojn, ekstersentulojn (kia idioteca vorto!), sorĉistojn. Mi ne kredas serioze je tio, sed se estas probableco eĉ se kun kvin nuloj post la komo, do, kredas mi aŭ ne kredas, sed ili ekzistas.

Jen la labora hipotezo. Estas spaco por pripensado. Domaĝe, ke la karafeto estas jam malplena, mi mendu ankoraŭ unu…

3

Ĝis la vespero mirakloj ne plu estis. Verŝajne, ili donis al mi eblecon ripozi, ĉar vespere denove ĉio daŭris.

Kiam mi venis hejmen, la enirpordo estis neŝlosita. En la loĝejo amasiĝis kompanio de nekonatoj, ĉirkau dekopo. Laŭta muziko, tabaka fumo, fiaj dancoj. Tabloj estis starigitaj mezen, sur ili staris boteloj, restaĵoj de ia neapetita manĝaĵo, telero kun cigaredstumpoj. Min neniu rimarkas, mi estas konsiderata, verŝajne, unu el ili, nu, li eliris provizore kaj revenis. En la kompanio estis ankaŭ tre neallogaj virinoj, sed la matenan “edzinon” inter ili mi ne vidis.

Mi miris: de kie venas la laŭta muziko? Mi neniam havis tiajn potencajn aparatojn, ankaŭ ĉi tiuj homoj (sed ĉu homoj?) nenion alportis kun si. Mi iris tra la loĝejo, penante ne malhelpi, kaj konvinkiĝis, ke iaj fontoj de la muziko forestas, ĝi simple pendas en la aero. Mi eliris sur la ŝtuparplaceton – tien eĉ unu sono ne penetris. Nu, nenio mirinda.

Mi denove venis en la loĝejon. Min ĝoje renkontis Pankratov-Ĉornij.

– Ho-o, Vlad Ivaniĉ! Ni iru, trinku po kvindek gramojn…

Ni sidiĝis ĉe tablo.

– Mi, Ivaniĉ, estimas vin. Vi estas simpla, kun vi oni ĉiam povas trinki po unu grameton. Kaj tiu ĉi kunvenaĉo… Iru ili al diablo! Ek, Ivaniĉ. Se temas pri zakusko, tiu temo jam, verdire, ne abundas, sed jen – citronoj ankoraŭ estas, manĝu citroneton.

Tiu kunparolanto baldaŭ tedis min, ni ne diru pri la cetera kompanio, kaj mi nerimarkeble foriris. Mi ne volis iri ien konkrete. Mi ne estas ŝatanto de amuzejoj, vespere mi kutime estas okupita pri pli interesaj aferoj. Sed hodiaŭ hejme pri iaj aferoj ne temis. Mi eniris en la plej proksiman picejon, ie mi devis pasigi tempon.

Same kiel en la kafejo apud la lageto mi mendis karafeton da portovino. En la kafejo mi trinkis du karafetojn, kun Pankratov-Ĉornij ni trinkis po du glasetoj. Nenio ebriigas, la kapo estas pura kaj hela, sed ideoj en ĝi tute mankas.

Mi neniam estis en tiu picejo, kvankam al ĝi de mia domo estas tri minutoj da irado. La amuzejo estas kontentiga, sed vizitantoj ne abundas. Tial mian atenton tuj allogis pitoreska paro. Precipe ŝoka aspektis la viro, proksimume samaĝa kun mi. Kvazaŭ Robinsono, reveninta hieraŭ de sia insulo. Barboza, longharara, en ledaj jaketo kaj ĉapelo, kiun li ne demetis eĉ sidante ĉe la tablo.

Sed ankoraŭ pli mistera estis lia kunulino. Mi ne arogas priskribi ŝin, tio estas super miaj fortoj. Se oni intencus priskribi nebelan virinon – kio povas esti pli simpla? Ekzemple, dikaj vangoj, etaj ŝvelintaj okuloj, nazo kiel terpomo – nenion pli, la bildo estas preta. Alia ekzemplo: longa malgrasa vizaĝo kaj longa nazo. Ĉu sufiĉas? Jene.

Tio estas verŝajne miaj ebriaj fantazioj, la vino finfine batis la kapon. Mi volus ekspliki mian penson: la kunulino de la barbulo estis tiel rare bela, ke nur pentristo de granda talento povus figuri ŝin sur tolo. Mi povas diri la nuran vorton: perfekteco. Ĉu estas vortoj por priskribi la perfektecon? Mi tiajn vortojn ankoraŭ ne inventis, kaj, verŝajne, ne nur mi.

La barbulo kaj lia kunulino ne rigardis min eĉ unufoje, sed mi sentis, ke ili min observas eĉ ne rigardante. Mi ne dubis, ke ili estas daŭrigo. Estis personaĵoj de La ora bovido, poste Pankratov-Ĉornij, nun estos Robinsono Kruso. Nur kiu estas lia kunulino?

Subite mi rememoris la kaprompaĵon, elpensitan en la kafejo ĉe la lageto. Diablo prenu, tio estas ia halucino, tiu bagatelaĵo ankaŭ tie ne donis al mi trankvilon. Mi desegnis sur hazarda buŝtuko kvadraton 12×12 kaj komencis enskribi ciferojn.

Kiam mi por momento deŝiris la okulojn de la kvadrato, dekstre de mi staris Robinsono. Apenaŭ rimarkeble ridetante li rigardis jen min jen la kvadraton.

– Kial 12×12? Ĉu vi estas certa, ke viaj ciferoj estas korektaj? – li demandis kun moko.

Laŭ tio, ke li venis al mi kaj laŭ lia ruza rideto mi komprenis, ke li estas la ĉefa aganto en miaj hodiaŭaj aventuroj, kaj tre baldaŭ ĉiuj enigmoj estos solvitaj…

Sed tio estas jam alia kaj longa konversacio.

Notoj

1. La ora bovido. Satira romano (1931) de Ilja Iljf kaj Jevgenij Petrov, en kiu friponoj penas ŝteli monon ĉe la kaŝita milionulo Aleksandr Ivanoviĉ Korejko. La samtitola komedia filmo kun Gerdt kiel Panikovskij kaj Jevstignejev kiel Korejko aperis en 1968.

2. Pankratov-Ĉornyj, Aleksandr (1949-). Sovetunia kaj Ruslanda aktoro kaj reĝisoro (aŭtente: Aleksandr Gusev).

Legu ankaŭ
Miĥail Korotkov: Diman
Miĥail Korotkov: Iom da geheno
Miĥail Korotkov: Eksa kosmopiloto

Ĉi tiu novelo de Miĥail Korotkov aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Represo estas ebla nur kun la permeso de la aŭtoro.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/korotkov-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi