La Esperantisto de la Jaro anoncota en Bjalistoko

Bill AuldAntaŭ dudek du jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kutime, la elektokomisiono konsistas el 15-20 kandidatigantoj kaj 15-20 elektantoj.

Ĉi tiu komisiono ĝis nun havis dudek du laborsesiojn kun jena rezulto:

1998. William Auld (sur la maldekstra foto)
1999. Keppel Enderby
2000. Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt
2001. Osmo Buller
2002. Michel Duc Goninaz
2003. Dafydd ab Iago
2004. Helmar Frank
2005. Povilas Jegorovas
2006. Bertilo Wennergren
2007. Peter Zilvar
2008. Ilona Koutny
2009. Aleksander Korĵenkov
2010. Katalin Kováts
2011. Dennis Keefe
2012. Peter Baláž
2013. Mark Fettes
2014. Mireille Grosjean
2015. Chuck Smith
2016. Stefan MacGill
2017. Trezoro Huang Yinbao
2018. Hori Jasuo (2018)
2019. Anna Löwenstein (2019)

En la retejo de la projekto estas legeblaj la protokoloj de ĉiuj antaŭaj elektoj kaj intervjuoj kun la laŭreatoj.

Halina Gorecka, kiu dum dudek jaroj kunordigis la laboron de la elektokomisiono, antaŭ du jaroj transdonis siajn sekretariajn taskojn al la vicredaktoro de La Ondo de Esperanto Paŭlo Fischer-Kotowski, kiu okazigis la 21an kaj 22an elektojn.

La nomo de la Esperantisto de la Jaro 2020 estos anoncita la 12an de decembro kadre de la 21aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en la naskiĝurbo de L. Zamenhof kaj samtempe en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

La Red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/jaro-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi