Zorgiga UK: de plus 30.000 al nur plus 1.700

UK-106La Universala Kongreso en Lisbono (2018) alportis netan profiton de 30.223,11 eŭroj, el kiuj pli ol 20.000 enkasigis Roterdamo. Male UK-2019 en Lahtio plusis je nur 1.738,18 eŭroj, el kiuj pli ol du trionoj por Roterdamo. Al la kongresa profito indas aldoni la gajnon pro surloka libroservo, apartaj donacoj, hotelperado ktp: ĉio ĉi mankis en 2020, kaj eble ankaŭ en 2021.

Lakmusa indiko pri la kongresa somero estas la Olimpikoj en Japanio, jam kun tutjara prokrasto: se ili estos konfirmitaj, preskaŭ certe ankaŭ UK en Norda Irlando. Se ne, estos financa katastrofo por Tokio, kaj verŝajne financa kataklismo por la Universala, kiu sinkos des pli profunden en sian financan krizon.

Por aliaj establoj en Esperantio (Junulara, Sennacieca, Fervojsta, Instruista…) la neokazigo de jara kongreso ne estas finance tiel grava, almenaŭ multe malpli ol por UEA. La ĉi-jara IJK, nuligita en Nederlando, tamen kaŭzis rimarkindan deficiton al TEJO, pro la perdita lu-anticipo de la kongresejo.

La Esperanta Civito neniam havas kongreson: ĝiajn eventojn mastrumas unuope la koncernaj paktintaj establoj, escepte de la parlamenta sesio; do ĝi ne profitas el la bonvola laboro de lokaj kongresaj komitatoj, kaj evitas la ŝarĝon de okcidenteŭropa salajro por Konstanta Kongresa Sekretario.

Carlo Minnaja komentarias: “Kompari la Civiton kun UEA estas kompari muson kun elefanto; la Civito ne okazigas kongresojn, do la temo de la kongresa profito estas eksterkonsidera. Vidi dumil homojn aŭ dek du aŭ eĉ malpli markas gravan diferencon. Preferindas ne afiŝi absurdaĵojn por ne ridindigi la Civiton, al kiu ankaŭ mi apartenas”.

La redakcio respondas: “La komparo ne estas inter UEA kaj la Civito, sed inter la organiza kulturo de UEA, TEJO, SAT, ILEI ktp kaj tiu de la Esperanta Civito. Laŭ la unua necesas KKS, laŭ la dua ne, se la landa asocio havas propran LKKon kaj la Universala havas estraranon pri kongresoj. Praktike hodiaŭ okazas ke, se la kongreso kreas profiton, tiun manĝas la salajro de KKS, kaj se ne kreas, simple kreskas la deficito de UEA. Certe iam KKS necesis, sed en tiu tempo (ekz. Fighiera) restadis en la kongresurbo dum dek unu monatoj en la jaro. Nuntempe li restas en la CO, kaj eĉ povus telelabori de sia hejmo, longe jam antaŭ la pandemio. Salajrato pri kongresoj havus hodiaŭ sencon nur se ekzistus ia Konferenca Centro, kiu zorgus pri la tuta kongresaro de Esperantio”.

Fonto: HeKo 748 4-A, 22 nov 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi