Patrina letero: Novelo de Ewa Grochowska

GrochowskaDu semajnojn post la forpaso de la patrino, mia fratino, Floriano (ŝia tria edzo) kaj mi denove renkontiĝis en la domo de niaj gepatroj. Ni mole sidis sur la eluzita sofo kun glasoj da alkoholaĵo enmane. Malgajaj, ni silentis longajn minutojn. Mi glitrigarde observis la meblojn, la paliĝintajn papertapetojn, la ekzotajn ornamaĵojn, kvazaŭ mi malkovrus unuafoje la universon de Panjo. La odoro de malnovaj, polvozaj tukaĵoj ternigis Florianon. Tra la grandaj salonaperturoj videblis la ĝardeno. Nun, ĉirkaŭata de altegaj domoj, kies enestroj ŝajnis spioni la najbarojn, ĝi perdis sian antaŭan, intiman ĉarmon. Nur la olda pomarbo kun florplenaj branĉoj estis tiel bela, kiel en la tempo de nia infanaĝo.

Mia fratino kaj mi, instalitaj de multaj jaroj eksterlande, plezure gastigis nian patrinon ĉe ni, sed malofte ni revenis hejmen. La patrino bonege mastrumis sian ĉiutagan vivon. Aĝa je naŭdek jaroj, forprenita de pulma embolio apenaŭ kelkajn tagojn post la diagnozo, ŝi mallonge suferis.

La vilao kaj ĝia ĝardeno, la solaj riĉaĵoj, kiujn la gepatroj lasis al ni, estis plenaj de bonaj memoraĵoj. Tamen eĉ dum la ferioj, neniu el ni emis loĝi ĉi-tie. Do, antaŭ ol publikigi la anoncon pri la vendo, ni devis malplenigi la ĉambrojn. Ordigante la diversajn aĵojn, ni ekvidis malnovajn fotoalbumojn, kiuj atestis pri nia feliĉa familia vivo. Nia patro, marista oficiro ofte forestis, kaj ni atendis senpacience liajn revenojn. Kiam la patro ŝipvojaĝis profesie, niaj gepatroj regule korespondis. Ni retrovis iliajn flaviĝintajn leterojn, kortuŝan pruvon de la granda amo, kiu unuigis ilin. Tamen okazis en la vivo de nia patro periodo, pri kiu li neniam parolis. Ni nur sciis, ke en la jaro 1947, li iĝis memvola militisto en Hindoĉinio. Unu jaron poste, la vjetnamoj kaptis lin. Li estis unu el tiuj malliberuloj, kiujn la vjetnamoj kruelege pritraktis kaj al kiuj ili «lavis la cerbon».

Paĉjo estis kvindekkvarjara, kiam li emeritiĝis, dum Panjo, flegistino, daŭre laboris en hospitalo. Neatendite nia patro pasiiĝis pri la ĉasado. Li aĉetis grandan hundon, dobermanon, kiu minace bojaĉis, kiam iu gestadis aŭ parolis laŭte proksime de la mastro. Krome, Patro sekrete redaktis siajn memoraĵojn. Poste, legante lian libron Du jaroj ĉe la Viêt Minh ni pli bone komprenis, kion li travivis. Li estis kondamnita al morto estiel, laŭ la vjetnamoj, eksterlanda militkrimulo, kiu venis batali kontraŭ la libereco de la popolo. Li profitis de mildigaj cirkonstancoj konfesinte, ke li agis sub la influo de la koloniisma propagando. Dank’ al tiu deklaro li rajtis peti la bonvolan indulgon de la Prezidento Ho Chi Minh, kaj la respondo estis pozitiva. Amnestiita, li troviĝis en kaptitejo en la regiono de Vinh.

En tiu loko multaj homoj pereis pro elĉerpiĝo, gangreniĝintaj vundoj aŭ paludismo, do dum du jaroj la vivo de Paĉjo necerte pendis sur malforta fadeno.

* * *

Vespermanĝante, eble pro la influo de alkoholaĵoj, ni reparolis pri niaj gepatroj kaj ĉefe pri ilia kapablo resti tiel longe feliĉaj en la geedzeco.

– La gepatroj konatiĝis kiam ili estis tre junaj. Ilia geedziĝo okazis post la reveno de Paĉjo el Hanojo. Bedaŭrinde, ili ne havis la tempon por festi la oran datrevenon de tiu evento sed ilia amo daŭris pli ol kvardek jarojn. Vere bonŝancaj ili estis! – resumis emfaze mia fratino.

– Sed mi demandas min, ĉu ili iam malfidelis unu la alian? Kion vi opinias pri tio, fratinjo? – diris mi penseme.

– Mi nenion opinias kaj nenion volas scii. Ĉiamaniere, en la familio oni ne aŭdis la plej malgrandan klaĉaĵon pri tio, – respondis la fratino incitvoĉe.

– Tamen mi memoras la viron, kiu vizitis Panjon la tagon en kiu nia patro partoprenis la renkontiĝon kun maristaj ekskolegoj. Ŝi jam estis kvardekkvar- aŭ kvardekkvinjara. Tiun tagon mi prelegis en la proksima urbo kaj lastmomente mi decidis viziteton al la gepatroj. Kiam mi alvenis, la viro estis foriranta. Panjo aspektis ĝenata, ŝi nenion klarigis pri li kaj mi ne demandis.

– Tio nenion signifas. Krome, kial vi parolas nur pri Panjo? Ni ĉiuj scias, kion oni diras pri la maristoj: unu amantino en ĉiu haveno. Vi nervozigas min! Vi ĉiam enŝovas la nazon en nekonfesindajn aferojn, rimarkis la fratino ofendovoĉe.

Ni enlitiĝis fruvespere. Je mezonokto mi vekiĝis ŝvitanta pro iu el tiuj sonĝoj, en kiuj oni sentas sin kvazaŭ ili okazus reale. Mi sonĝis pri Panjo en tiu periodo, kiam, jam pli ol kvindekjara, ŝi deziris aspekti pli juna. Ŝi kolorigis siajn harojn en rufan koloron kaj vestis sin per jupoj, kiuj videbligis ŝiajn longajn krurojn. Ŝi ankoraŭ estis belega. En mia sonĝo ŝi same aspektis. Ŝi proksimiĝis kaj gravmiene transdonis al mi leteron, dirante: «Mi bedaŭras. Pardonu min!»

La morgaŭon mi ellitiĝis frumatene pro neeltenebla kapdoloro. Rigardante mian fratinon kaj Florianon, mi tuj komprenis, ke ankaŭ ili dormis tre malbone. Ili aŭdis strangajn bruojn, kriojn, hundajn bojadojn. Floriano ŝercis asertante, ke fantomo hantas la domon. Mia fratino tute ne ŝatis liajn mokojn, do dum la matenmanĝo ni ĉiuj silentis, kaj la etoso estis peza. La tutan tagon ni eligis pakaĵojn, vestaron kaj tukaron el la ŝrankoj ĉar baldaŭ la mendita kamiono forportos la meblojn. La dua nokto estis same malagrabla kiel la unua.

Mi turniĝis enlite, pensante pri tiu nekonato, kiun mi preterrenkontis sur la sojlo de la domo antaŭ tridek ses jaroj. Mi vidis lin nur kelkajn sekundojn, sed mi estis certa, ke lia vizaĝo estis iel rimarkinda. Kial do? Tiu memoraĵo estis tre nebula… Kiam mi sukcesis ekdormi, la sama sonĝo revenis, ĉi-foje interrompita de hunda bojado en la ĝardeno. Iom timigita mi pensis pri Brikso, la hundo de Paĉjo, kiun oni devis eŭtanazii pro hepata malsano. La gepatroj estis tre afliktitaj pro ĝia malapero, ĉefe Paĉjo, kiu ofte estis sola hejme. Paĉjo forpasis kelkajn monatojn post la eŭtanazio de Brikso.

Matene oni elprenis la meblojn. La domo iĝis senpersoneca, malvarma, preskaŭ malgastema, la malplenaj ĉambroj ŝajnis pli grandaj. En la dormoĉambro de Panjo, post kiam ni forigis la vestoŝrankon, ni malkovris en la muro malgrandan kavaĵeton maskitan de la dika tapeto. Tie kaŝiĝis metala kofreto. La ŝlosilo lasita en la serurtruo estis invito por rapide malkovri ĝian enhavon. Ni trovis kaj tuj legis la leteron.

«Karegaj filinoj,

Eble vivanta mi ne sufiĉe ofte esprimis mian amon al vi. Vi estis miaj sunradioj, miaj trezoroj, kaj mi ĉiam fieris pri viaj sukcesoj. Mi dolore korsuferas, pensante pri viaj sentoj, kiam vi malkovros, kio okazis en nia domo. Dum multaj jaroj post la forpaso de via patro mi intencis rakonti tion al vi, sed mi neniam kuraĝis. Mi ne deziris ĉagreni vin. Tial mi decidis nenion riveli ĝis la fino de mia vivo. Mi petas, pardonu min!

Eble vi memoras, Katjo, tiun viron, kiun vi foje pretere vidis niahejme. Ĉu vi memoras lian vizaĝon? Ĝi havis aziajn trajtojn. Tiu nekonato venis renkonti vian patron, sed li ne klarigis al mi la celon de sia neanoncita vizito. Eksciante la neĉeeston de via Paĉjo, li baldaŭe foriris, nur dirante: «Mi revenos.» Kiam mi informis vian patron pri tiu evento, li estis ege surprizita kaj havis neniun suspekton pri la identeco de la vizitinto. Post unu semajno, kiam mi estis revenanta hejmen el la hospitalo, mi ekvidis Brikson saltanta kolere sur la verandoŝtupoj. De tempo al tempo, ĝi skrapis la pordon, kvazaŭ ĝi bezonus eniri. Trairinte la sojlon mi aŭdis nekonatan laŭtan voĉon venantan el la laborĉambro. Mi do subaŭskultis. Nekonato klarigis, ke li trovis nian nomon kaj adreson post kiam via patro publikigis siajn memoraĵojn. La nomo de la aŭtoro koincidis kun tiu, citita en la dokumentoj de la vjetnamoj. Tiam via patro estis membro de la militista taĉmento de «purigantoj» en Hindoĉinio. La viro akuzis lin pri la mortigo de multaj vilaĝanoj en la jaro 1948. Ankaŭ la gepatroj de tiu viro estis inter la viktimoj. Lin mem savis mirakle lia avino. Via patro respondis, ke tiam li estis soldato kaj nur obeis la ordonojn. Tamen la malamika voĉtono de la vjetnamo altiĝis. Laŭ li, via patro havis nenian pardonpeton. La obtuza bruo de la korpo, falanta teren, agigis min. Mi bruske malfermis la pordon. Via patro kuŝis surplanke, la vjetnamo klinis sin al li kun tranĉilo en la mano. Mi histerie kriis. La viro hezitis unu sekundon. Tiumomente Brikso traŝoviĝis inter miaj kruroj kaj ĵetis sin sur la entrudulon, kiu falis malantaŭen kontraŭ la kamenon. Brikso profundigis la dentojn en la brakon de la agresinto kaj ne plu obeis mian ordonon lasi sian kaptiton.

Senpense, via patro prenis la pafilon kaj pafis du fojojn al la hundo. Tio servis al nenio ĉar ni konstatis, ke la viro jam mortis pro la kapfrapo. Teruritaj, ni ne sciis kion fari. Via patro, oficiro, multfoje distingita dum sia militista kariero, deziris eviti skandalon. Ni decidis diskrete enterigi la korpojn de la povrulo kaj de Brikso sub la pomarbo. Neniam ni estis maltrankviligitaj de la polico. Tamen ekde tiu evento via patro kaj mi ofte konis sendormajn noktojn. Nia vivo iĝis infero: ni ne plu invitis amikojn, ne plu ridis, ne plu estis serenaj.

Mi trovis iom da konsolo en mia laboro sed via patro obsedata de rimorsoj pro la morto de tiu vjetnamo travivadis neelteneblajn momentojn. La scenoj pri la milito en Hindoĉinio senĉese hantis lin. Li malfortiĝis iom post iom. Li forpasis kelkajn monatojn post tiu dramo.

Miaj karaj filinoj, se vi legas tiun leteron, tio signifas, ke mi ne plu estas vivanta. Mi ne scias, ĉu vi decidos vendi la domon. Tamen, se vi projektas tion, vi devas antaŭe okupiĝi pri la korpo en la ĝardeno. Mi ege bedaŭras pro tiel terura heredaĵo.

Via patrino, kiu ĉiam amis vin pli ol ĉion.»

Ĉi tiu novelo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Represo permesata kun konsento de la aŭtorino.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/grochowska

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi