Subvencioj de ESF

ESFLa fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) havas du subvenciajn programojn: unu por interlingvistika subteno, kaj ka alia por ĝenerala subteno. ESF preferas proponojn kiuj montras kostodividon kun aliaj organizoj aŭ establoj. Sukcesos tiuj subvencipetoj kiuj plej bone kongruas kun la prioritatoj kaj fokusoj de ESF. Tamen ESF bonvenigas novdirektajn proponojn kaj foje financas proponojn ekster siaj tujaj prioritatoj. Potencialaj petantoj prefere demandu al ESF antaŭ ol prezenti eventualan proponon ekster niaj jam klarigitaj prioritatoj.

La Programo por Interlingvistika Subteno (IS) estas administrata de internacia komisiono sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi aljuĝas malgrandajn subvenciojn, kutime malpli ol $2000, por helpi fakulojn kaj jam spertajn studentojn plenumi esplorojn en la fakoj: lingvo-planado, interlingvistiko, transnacia lingva politiko, lingva justeco, kaj planlingvoj (inkluzive Esperanton). La subvencioj povas subteni aĉeton de (aŭ aliron al) esploraj materialoj, partoprenon en konferencoj, vojaĝadon al esplorbibliotekoj, subtenon de surkampa laboro, evoluigon de retejoj, kostojn de publikigo k. s. Subvencioj IS estas aljuĝataj konkurse kaj kutime devas esti uzataj ene de unu jaro de ricevo de la subvencio.

La Programo por Ĝenerala Subteno (ĜS) kovras ĉiujn tri aktualajn prioritatojn de ESF: esploradon, edukadon, kaj konservadon. Ĝi estas malferma al individuoj kaj organizaĵoj, inkluzive de universitatoj. Subvenciojn oni aljuĝas konkurse. Kvankam plej multaj subvencioj estas malgrandaj kaj kutime devas esti uzataj ene de unu jaro de ricevo, foje subvencioj estas aljuĝataj por pli longaj periodoj kaj en pli grandaj sumoj. Antaŭ ol peti subtenon, estas konsilinde sendi mallongan mesaĝon al admin@esperantic.org, por demandi ĉu la propono taŭgas. Petoj ĜS estas traktataj de subkomitato de la Estraro de ESF. Petoj ĜS, kiuj tamen kongruas kun la gvidlinioj IS, estos plusendataj al la Komisiono IS.

Pliajn detalojn pri subvencipetado legu ĉe: https://www.esperantic.org/eo/stipendioj/esf-subvencioj/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi