Osmo Buller: Mi ne bezonas penti

Osmo Buller

Antaŭ 70 jaroj, la 12an de novembro 1950 naskiĝis Osmo Buller. Danke al lia kompetenta, diligenta kaj talenta agado, kiu malofte estis adekvate aprecata, UEA dum multaj jaroj funkciis stabile kaj solide, kiel decas al monda esperantista asocio. Ni dankas Osmon pro lia konsento respondi la demandojn de nia vicredaktoro kaj deziras al li multajn serenajn vivojarojn kaj sukcesojn en liaj sociaj agadoj!

Tio ne estas originala: vi esperantistiĝis kiel junulo. Tamen malantaŭ ĉiu esperantistiĝo kaŝiĝas iu rakonto – kiel estis ĉe vi?

Osmo Buller en 1969

Kiel knabo mi eksciis pri Esperanto el diversaj fontoj, sed mi efektive eklernis ĝin rezulte de unu el miaj hobioj, la DX-aŭskultado, t. e. aŭskultado de eksterlandaj radioelsendoj. Mi ofte aŭskultis al la Pola Radio, kies Esperanto-elsendo finiĝis tuj antaŭ la finna, pro kio mi ofte aŭdis ĝian finon. Kiam mi eksciis, ke ankaŭ aliaj stacioj elsendas Esperante, mia apetito estis vekita kaj mi eklernis la lingvon. Tiam mi estis 15-jara. Mia aktiva lernado tiam ne daŭris longe, sed en 1968 mi eksciis, ke post unu jaro okazos UK en Helsinko. Mi revenis al intensa studado, iris al la UK kaj la resto estas historio. Cetere, en aprilo 1969 mi rakontis en letero al la Pola Radio pri ĝia rolo en mia esperantistiĝo kaj per tio mi gajnis la romanon La faraono de Prus kiel premion pro la plej interesa letero de la monato. Ankoraŭ antaŭ la UK mi legis tiun tradukon de Kabe preskaŭ unuspire.

Vi estas la plej longdaŭra direktoro en la tuta historio de UEA. Dum via deĵorado vi proponis kaj enkondukis plurajn novigojn, kiuj el la hodiaŭa vidpunkto ŝajnas jam la bazo, ekzemple, Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj la Malferma Tago de la Centra Oficejo. Kion ankoraŭ vi ŝatus fari, se vi estus ĝenerala direktoro pliajn jarojn?
Se vi celas, ke en 2016 mi ne emeritiĝus sed restus direktoro, mi ne povus fari ion alian ol klopodi rezisti la malkonstruadon de la CO fare de laŭvicaj estraroj. Se vi celas, ke mi nun revenus al tiu posteno, kio ja ne plu okazos, mi devus fari la samon kiel post mia reveno en 2004, nome, restarigi la normalan funkciadon de la CO. Tio estus vere diabla, se ne jam malebla tasko. Dum mia lasta periodo ekde 2004 mi apenaŭ plu povis entrepreni ion alian krom certigi la funkciadon de la CO. La estraro elektita en la Zagreba UK en 2001 reduktis la stabon, i.a. per nuligo de la oficeja direktoro. Por mi tio signifis multe da aldonaj taskoj, kiujn mi ne havis antaŭe. Tiu antaŭa periodo estis rezultodona, ĉar mi havis tempon ankaŭ por aliaj krom rutinaj direktoraj laboroj. La unua ondo de amputado de la CO en 2002 kaŭzis multe da damaĝo, kiun oni poste sukcesis parte ripari dank’ al la kapabla kaj sindona oficistaro. Nun ĉio statas pli malbone.

En la CO vi laboris eble sur ĉiuj postenoj, ĉar vi venis kiel kongresa oficisto, baldaŭ vi iĝis direktoro de la CO, sed kiam necese dum pli aŭ malpli longaj periodoj vi zorgis pri la libroservo, redaktis la revuon kaj la Jarlibron, ŝajne eĉ librotenis. Kiun el tiuj taskoj vi ŝatis plej multe kaj kial?
Nenio malplaĉis, sed eble plej multe mi ŝatis redaktadon, ĉar jam kiel junulo mi redaktis lernejan gazeton kaj en la politika agado verkado kaj redaktado estis miaj taskoj. Estis plezuro kontribui al la redaktado de la revuo Esperanto per kunpensado kun la redaktoro, kiam tiu ankoraŭ laboris en la CO, kaj per artikoloj, ekzemple por la rubriko “Malferme”, kiun István Ertl enkondukis en 1998. Lastatempe la ideo malantaŭ tiu rubriko malfeliĉe perdiĝis. Tio okazis ankaŭ pri Gazetaraj Komunikoj, kies lingvon, stilon kaj formon mi ne plu rekonas kiel ion fonditan de mi, precipe ĉar ilian lingvan sinprezenton mi trovas forpuŝa, same kiel la nunan lingvouzon de UEA pli ĝenerale. Kiel direktoro mi estis ankaŭ eldona redaktoro. Kun nostalgia fiero mi nun rigardas sur miaj bretoj verkojn, kies realigon mi partoprenis kaj kelkajn el kiuj mi iniciatis. Mi bedaŭras, ke poste la eldona aktiveco de UEA praktike estingiĝis.

Vi modernigis kaj fortigis la oficejon, sed nun la tendenco estas mala: la estraro preferus maldungi la oficistojn, anstataŭigi ilin per volontuloj, limigi la taskaron, eble transloki la oficejon. Kion vi opinias pri tiuj evoluoj? Se tio dependus nur de vi, kion vi decidus? Kiun rolon devus plenumi la oficejo en la tria jardeko de la 21a jarcento?

Buller

Osmo Buller en 1999

Kulminas la evoluo, kiu komenciĝis post la elekto de Kep Enderby kiel prezidanto en 1998. Anstataŭ daŭrigi la sukcesan Kampanjon 2000, kiun lanĉis lia antaŭulo Lee Chong-Yeong, sen interkonsiliĝi kun aliaj Enderby subite deklaris, ke UEA estas organizaĵo por homaj rajtoj, kvankam tio ne apartenis al la celoj menciitaj en la statuto de UEA. Komenciĝis evoluo, el kiu rezultis, ke perdiĝis la identeco de UEA kiel la ĉefa organizaĵo por Esperanto kaj esperantistoj. En tiu tempo la sukcesa laboro de la CO vekis ĵaluzon kaj laŭtiĝis voĉoj, ke la Centra Oficejo estas ”tro forta”. Sekve evoluis konflikto inter la Centra Oficejo, precipe mi, kaj la estraro, kiu eksplodis en la demisioj dum la Zagreba UK en 2001. La Centra Oficejo vere devas esti forta, ĉar ĝia rolo en la agado de UEA estas ŝlosila. Tia oficejo devas baziĝi sur la laboro de kompetentaj oficistoj anstataŭ kavalkado de volontuloj. Multo en la mondo ŝanĝiĝis sed tio ne.

En via profesia vivo vi laboris ne nur por Esperanto kaj la loka komunumo, en kiu vi naskiĝis. Vi deĵoris ankaŭ en maldekstraj finnaj organizaĵoj kaj politika partio. Pri kio vi okupiĝis tie? Ĉu vi lernis tie ion, kion vi povis poste utiligi en via laboro por UEA?
La profesia politika laboro estis daŭrigo de mia aktivado en la studenta movado, post kiu mi estis dungita kiel regiona sekretario de la junulara organizaĵo kaj fine kiel regiona sekretario de la Komunista Partio. En ambaŭ mi respondecis pri ĉio ekde la financoj ĝis la gvidado de balotkampanjoj. Bedaŭrinde tro da tempo voris batalo ene de la partio. Mi apartenis al la reformisma alo, kiun apogis plimulto de la membraro sed kiu ne povis plene regi la partion, ĉar la Sovetia KP subtenis la ortodoksan opozicion. Fine la plimulto volis eksigi la opozicianojn kaj kandidatigi min kiel la ĝeneralan sekretarion, sed tiam mi anoncis retiriĝon el la partia laboro kaj eĉ publike diris, ke estonte mi dediĉos min por Esperanto. Mi ne vidis estontecon por sencohava laboro pro la daŭra intervenado kaj minacoj el Moskvo.
Dum tiu tempo mi trejniĝis pri verkado kaj redaktado, sed temis ankaŭ pri bona lernejo pri ĉio, kion oni bezonas en la gvidado de iom granda organizaĵo. Bedaŭrinde en UEA mi poste renkontis tro da hobieco kaj amatoreco en ĉiu nivelo, dum en la partio estis male ekde la bazo ĝis la superaj organoj. Sperto pri politiko helpis ankaŭ antaŭvidi konsekvencojn de diversaj eldiroj kaj agoj, tute aparte koncerne la politikan neŭtralecon de UEA. Konkreta ekzemplo pri ideo el mia partia tempo estas la kampanjo por kolekti subskribojn por la Manifesto de Prago. Ĝi rikoltis 14000 subskribojn, helpis diskonigi la Manifeston kaj aktivigis la membraron.

Vi adiaŭis la oficejon tri fojojn. Unue en 1986, due en 2001, kaj trie, jam definitive, kiam vi emeritiĝis en 2016. En ĉiuj fojoj vi reiris al Finnlando kaj tuj ekhavis gravajn postenojn. En la unua fojo vi iĝis la komunuma respondeculo pri kulturo kaj vi fondis Päätale-instituton, en la dua fojo vi estis direktoro de tiu instituto kaj en la tria fojo vi kandidatiĝis en la komunumaj balotoj, elektiĝis deputito kaj iĝis prezidanto de la deputitaro. Esence vi iris la malan vojon ol kutimaj esperantistoj: vi dediĉis vian vivon al Esperanto kaj ekokupiĝis pri aliaj aferoj pensiaĝe. Ĉu tio estis via plano aŭ tiel simple okazis? Se tempomaŝino portus vin kvardek jarojn pli fruen, ĉu vi reirus la saman vojon?
Tiu ĉi demando vekas konfliktajn pensojn en mia kapo. La vivo ĉiukaze iras laŭ unu vojo kaj mi ne plendas pri la mia, kiu certe ne sekvis ian planon. Eĉ se mi spertis en Esperantujo la plej malfeliĉigajn aferojn de mia vivo, mi renkontis vere multe da interesaj kaj bonaj homoj, kiuj pliriĉigis mian vivon. Mi ne bezonas penti.

Ĉu kaj kiel, laŭ vi, la nuna pandemio povas influi la Esperanto-movadon? Ĉu ĝi nur minacas nin aŭ vi vidas iujn ŝancojn en ĝi? Kion vi opinias pri la reta kongresado?
Nuntempe mi koncentriĝas pri la problemoj de mia urbo kaj apenaŭ pensas pri tiuj de la movado. Pro la pandemio nia movado spertis la samon kiel ĉiuj aliaj movadoj, nome ĝi devis ekapliki kaj evoluigi virtualajn agadformojn. Oni tamen ne blindiĝu de ili, ĉar vera sento de kunaparteno kaj komunumeco kreskas en ĉeestaj renkontiĝoj. Mi ne sekvis la ĉi-jaran Virtualan Kongreson, ĉar ekde aprilo mi partoprenis tiom da retaj kunsidoj, ke mi tute satiĝis de ili. Virtualaj surogatoj ne povos anstataŭi Universalajn Kongresojn kaj mi esperas reveni al ili ankaŭ en estonteco.

Kaj kiun UKon vi ĝuis plej multe?
Preskaŭ ĉiujn mi partoprenis pro laboro kaj ne por serĉi ĝuon, sed pri ĉiuj mi konservas belajn memorojn. Certe la plej puran ĝuon mi sentis en mia unua UK en 1969. Mi partoprenis malmultajn programerojn, sed des pli da tempo mi pasigis babilante kun alilandaj kongresanoj. Precipe junaj japanoj ravis min, ĉar antaŭe en mia vivo mi vidis apenaŭ iun ajn eksterlandanon. La plej profundajn emociojn mi tamen sentis jam en la inaŭguro, nome dum la festparolado de Ivo Lapenna. Ankoraŭ nun mia animo leviĝas, kiam mi memoras pri ĝi.

BullerMi ŝatus demandi pri via plej ŝatata Esperanto-libro, sed mi supozas ke mi scias la respondon. Ĉu La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ? Kio tiom fascinis vin en ĉi tiu romano?
Jes, ĝuste tiu. Ĝi fascinis min pro pluraj kialoj, ne laste ĉar ĝi estis tiel totale malsama ol ĉio alia, kion mi estis leginta en Esperanto. Mi legis ĝin plurfoje kaj dediĉis multe da tempo al ĝia analizado, kiam mi verkis pri ĝi por la festlibro de Juan Régulo Pérez. Por mi la protagonisto de La Litomiŝla tombejo reprezentas ne nur la aŭtoron sed la esperantiston pli ĝenerale. Neniun alian iom ampleksan Esperanto-libron mi legis same ofte. Eble povus interesi psikologon, ke inter finnlingvaj libroj tiun lokon okupas Malvivaj animoj de Gogol…

Kaj ĉu vi povus rekomendi al niaj legantoj ion el viaj lastatempaj legaĵoj?
Post la pensiiĝo mi legas preskaŭ nur finnan beletron, kiun mi neglektis dum mia restado en Esperantujo. Fakte, krom la poemaroj de Jorge Camacho mi tralegis neniun novan Esperanto-libron, nur unuopajn tekstojn en Beletra Almanako. Mi tamen relegis kelkajn, kiuj gravas al mi. Unu el ili estas Streĉita kordo de Kalocsay, kiu ne ĉesas impresi min. Ĝin mi varme rekomendas.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Legu pli pri Osmo Buller en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 48-50.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/buller-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi