La 9an de septembro la usona Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj aldonis pliajn postulojn al ricevontoj de sia premio pro la plej bona filmo. Tio kaŭzis lavangon da kritiko unuflanke kaj subtenajn reagojn aliflanke. La evento mem apenaŭ estas rimarkinda, sed ĝia ekzemplo ebligas klare kompreni, kial la nuna lukto por egaleco kaŭzas tiom da bruo, sed apenaŭ montras realajn rezultojn.
Oskar-ludoj
Mi memorigu, ke ekde 2024 por ricevi premion por la plej bona filmo necesos plenumi almenaŭ du el la kvar postuloj, rilataj al la reprezentado de tri malplimultoj – nigruloj, GLAT-uloj kaj virinoj:
• inter la ĉefaj aktoroj aŭ temoj de la filmo devas esti almenaŭ unu reprezentanto de tiuj grupoj;
• inter la anoj de la filma skipo devas esti homoj el almenaŭ du malplimultoj;
• reprezentantoj de la menciitaj grupoj devas havi la eblecon trapasi lernopraktikon en la studio;
• ili devas esti prezentitaj en la filmstudia estraro.
La novaĵo atendeble estigis grumbladon de konservativismuloj kaj jubiladon de la liberaluloj. Mi komprenas ambaŭ, sed mi reprezentas la trian vidpunkton – mi simple fajfas pri tio. Ne pro tio, ke mi estas indiferenta al la sorto de la menciitaj malplimultoj, sed pro pure praktikaj konsideroj – mi scias, ke tio ŝanĝos nenion.
Eĉ la filmstudioj mem apenaŭ bezonos ŝanĝi ion – en la nuna Usono malfacilas fari filmon sen uzi almenaŭ unu virinon kaj nigrulon inter la aktoroj kaj skipanoj, kaj ili delonge estas reprezentitaj inter la praktikantoj kaj estraranoj. Fakte temas pri nura bela mangesto direktita al la indigna amaso, postulanta estimon kaj egalecon. Sed ĉu tiu dolĉa bombono vere kontentigos la usonajn nigrulojn, kiuj jam kelkajn monatojn amase manifestacias kaj tumulas sur stratoj de usonaj urboj? Necesas esti tro memfida kaj certa pri supereco de la blankula intelekto kaj subnivelo de tiu nigrula por esperi, ke la afrikusonanoj lasos sin trompi per tiu ĉi “venko”.
Vidi sian samgentanon sur ekrano estas agrabla afero, sed apenaŭ nova kaj neniel rilata al vera pliboniĝo de la vivo. Denzel Washington aktoras jam 43 jarojn kaj havas du Oskar-premiojn, sed tio ne helpis al George Floyd, kiam policisto faligis lin surteren kaj premis lian kolon per genuo. Kial? Ĉar la policano sciis, ke tiu estas nur nigrulo, do plej verŝajne homo malriĉa, eble ligita al krimaj aferoj kaj certe ne kapabla dungi multekostan advokaton por defendi siajn rajtojn. Li murdis ne nigrulon, li murdis malriĉulon, reprezentanton de malsupra socia grupo – kaj tio estas kerno de la afero. Se ni deziras preventi pliajn murdojn kaj tumultojn kiel neeviteblan reagon al ili, ni devas forgesi pri tiaj hipokritaj ludoj kaj kompreni, kie vere kuŝas la problemo.
Por trovi respondon sufiĉas spekti novaĵojn en usonaj televidkanaloj – eĉ se vi ne konas la anglan (tio povas esti avantaĝo). Kion ni vidas? Surstrate manifestacias kaj tumultas miloj da homoj, inter kiuj abundas reprezentantoj de ĉiuj rasoj kaj seksoj. Ankaŭ la disrabadon de vendejoj partoprenas pluraj blankuloj kaj certe plejmulto el ili estas ne virinoj.
Mi diru klare: la okazaĵoj en Usono estas protesto ne rasa, sed socia. Esperi solvi ĝin per disdonado de orumitaj statuetoj estas same stulte kiel kuraci kanceron per vitaminoj. Por konvinkiĝi je tio mi proponas por momento forlasi la ruĝan Oskar-tapiŝon kaj promeni inter statistikaj datumoj. Kredu, ili estas ne malpli ŝokaj ol la pompa ŝiko de la mondfama ceremonio.
Malegaleco – de la starto ĝis la fino
Ni kutimas kredi, ke la usona socio faris grandan progreson ekde la 1960aj jaroj rilate al la homaj rajtoj, civilaj liberecoj kaj rasa egaleco. Kritikantoj de la nunaj tumultoj ŝatas referenci al la pacaj instruoj de Martin Luther King, preferante forgesi ke la blankula Usono respondis al tio per pafoj, murdinte lin kaj plurajn liajn sekvantojn.
Ja progreso vere okazis rilate al inkluziveco de la nigruloj je politiko, komerco kaj kulturo. Ni ne plu miras vidante nigrulon en filmo, sur scenejo aŭ eĉ sur la prezidenta seĝo. Sed tio estas malmultaj esceptuloj, kiuj sukcesis aliĝi al la elito – nun vere miksrasa kaj miksseksa. Sed kio pri ilia origina komunumo, pri tiuj 99%, kiuj ne iĝis famaj aktoroj, riĉaj komercistoj aŭ influaj politikistoj? Ilian staton plej bone ilustras nombroj, kiujn iu ajn povas konsulti ĉe www.inequality.org.
Dum la daŭra kronvirusa epidemio la morteco inter la usonaj nigruloj estas 2,5-oble pli alta ol inter la blankuloj – 62 por 100 mil kontraŭ 26. Tion kaŭzis pluraj kialoj – malpli bona sano (pli oftaj diabeto, trodikeco, alta sangopremo, droga dependeco, alkoholismo ktp), nealireblo al sanservo (pro manko aŭ limigiteco de sanasekuro), manko de ebleco labori distance. Mankis nur unu kialo – nesufiĉa reprezenteco en la kina industrio.
Bone, diros leganto. Sed se al nigruloj mankas mono, kial ili ne iras labori por gajni ĝin? La unua kaj plej evidenta respondo estas manko de laboreblecoj. Malgraŭ la pompe reklamita “kompleta dungiteco”, laŭdire atingita en decembro 2019, senlaboreco inter la nigruloj konsistigis 5,9%, do estis preskaŭ duoble pli alta ol ĉe la blankuloj (3,2%). En aŭgusto 2020 kiam la “kompleta dungiteco” iĝis kompleta fabelo, la nombroj ŝanĝiĝis, sed la proporcioj ne – nun laboron ne havas 13,0% de la nigruloj kaj 7,3% de la blankuloj.
Kaj eĉ feliĉuloj, kiuj sukcesis trovi laboron, malsame profitas el tio: la mediana blankulo gajnas je 28% pli ol la nigrulo. Oni povas fantazii pri poioma progreso, sed la faktoj pruvas malon. En 1970-2018 la diferenco en mediana jara enspezo de la blankula kaj nigrula familioj kreskis de 23 800 ĝis 33 000 dolaroj (konsiderante la inflacian korekton). En 2018 la mediana nigrula familio havis nur 61% de la enspezo de la mediana blankula familio. Tio povas esti konsiderata certa progreso kompare al 56% en 1970, sed estas videbla malprogeso kompare al 63% en 2007.
Eble tion kaŭzas malsamaj profesiniveloj, supozos leganto. Do necesas lerni por plenumi pli komplikan kaj alte pagatan laboron. Logika konkludo kaj bona sugesto. Tamen malfacile plenumebla. Oni multe parolas pri kvotoj por malplimultoj kaj ŝtataj subvencioj tiucele, do flanka neengaĝita observanto povas imagi, ke por fini kolegion kaj eniri la mezan klason usona nigrulo bezonas nur deziron kaj iom da diligenta lernado. Ĉarma bildo, tamen ne konfirmata de la ciferoj.
Informoj de la Nacia Centro pri Eduka Statistiko montras, ke la nigruloj plejparte plu pagas sian edukadon proprapoŝe kaj oferas tiucele pli grandan parton de siaj magraj enspezoj, trafante ŝuldokaptilon. Averaĝa nigrulo-bakalaŭro (Bachelor degree) havas studentan ŝuldon je 13% kaj la postbakalaŭro (Associate degree) – je 26% pli grandan ol lia blankula kolego. Se tio estas nigrulino, ŝi kutime devas preni eĉ pli grandan ŝuldon – averaĝe 30 mil 400 dolarojn dum blankulino kutime ŝuldas 22 mil 000 kaj blankulo – nur 19 mil 500. Sed eĉ post la studado nigrulo-bakalaŭro enspezas je 27% kaj postbakalaŭro – je 14% malpli ol iliaj blankulaj kolegoj. Do ili devas kovri pli grandan studentan ŝuldon per siaj malpli grandaj enspezoj.
Tiel jam ĉe la vivostarto formiĝas malegaleco, kiu daŭras kaj profundiĝas la tutan vivon por esti transdonota al sekva generacio. La mediana nigrula familio en Usono havas posedaĵojn (domo, aŭtoj, mono en bankoj ktp) je 3 mil 500 dolaroj, kio estas nuraj 2% de la posedaĵoj de la mediana blankula familio (147 mil dolaroj). En 2016 nur 44% de la nigrulaj familioj posedis domon – kontraste al 72% de la blankuloj. Barack Obama faris belan politikan karieron kies pinto iĝis lia prezidenta posteno. Sed samtempe liaj samkoloraj usonanoj malprogresis finance: en 1983-2016 la kvanto de la nigrulaj familioj kun nulaj aŭ negativaj posedaĵoj kreskis de 8,5% ĝis 37%. Tio signifas, ke triono da usonaj nigruloj posedas nenion aŭ iliaj ŝuldoj estas pli grandaj ol iliaj posedaĵoj.
Ĉu mirindas, ke la usonaj nigruloj estas 2,6-oble pli ofte arestataj? Kaj tion kaŭzas ne nur troa polica suspektemo, sed la fakto, ke ili oble pli ofte faras krimojn, inkluzive gravajn. En 2018 nigruloj, kiuj konsistigas nurajn 13,4% de la usona loĝantaro, respondecis pri 52,4% de la murdoj. Cetere ili ne iris tro for, serĉante siajn viktimojn – 89% el ili ankaŭ estis nigruloj. Ne malpli drastajn misproporciojn ni trovos ĉe aliaj krimoj kiel rabado, ŝtelado ktp.
La faktoj estas evidentaj: la usonaj nigruloj komencas sian vivon en ege malpli favoraj kondiĉoj ol la blankuloj, plejparto el ili malsukcesas likvidi tiun postreston kaj multaj definitive rezignas je tiaj klopodoj, direktante sian “angoron pro netravivita vivo”, kiel nomis tion Erich Fromm, al unusola afero alirebla por ili – al detruado de si mem kaj de la ĉirkaŭa mondo, tiom malamika al ili.
La abismo kreskas
“Sed ĉu nur la nigruloj suferas pro malegaleco?” – eble demandos indignigita leganto. Prava rimarko. Malegaleco trasorbis ĉiujn socitavolojn kaj etnajn grupojn, kaj plej bone tion montras la statistikaj datumoj.
Ni ĉiuj spektis filmojn de Charlie Chaplin, kies ĉefa heroo – subtila ulo kun bulĉapelo sur la kapo kaj kun promenbastono enmane pene baraktas por sia vivo kontraŭ grandaj senkompataj mekanismoj kiel la ŝtato kaj komerco. Ŝajne malmulto ŝanĝiĝis ekde tiu epoko, kaj la jam menciita Erich Fromm trafe atentigis ke la populareco de la usona animaciaĵo Tom kaj Jerry plej bone montras kiel sentas sin ordinara usonano – museto, pene klopodanta eviti grandan danĝeron, kiu hantas ĝin ĉiusekunde.
La situacio iom pliboniĝis meze de la 20a jarcento, kiam ondo de maldekstra movado leviĝinta post la Oktobra revolucio en Ruslando, atingis sian pinton, kaj sindikatoj iĝis povaj institucioj kapablaj kontraŭstari monavidon de la komerco kaj ordonemon de la ŝtato. Sed ekde la 1970aj jaroj la aferoj ekmoviĝis en kontraŭa direkto kaj jen rezulto: rilatumo inter la plej riĉa 0,1% de la usona loĝantaro kaj 90% de la plej malriĉa, atingis la nivelon de la Orumita Epoko, do la socio revenis al la stato de la lasta triono de la 19a jarcento, konsiderata kiel la periodo de la sovaĝa, senbrida kapitalismo.
Usonano el la menciita supera 0,1% enspezas 196-oble pli ol lia averaĝa samlandano el la malsupra 90%. Kaj tiu abismo profundiĝas ĉiujare. Ekde 1979 la antaŭimposta enspezo de 1% de la supraj usonaj familioj kreskis sepoble pli rapide ol enspezoj de 20% de la malsupraj usonanoj.
Ĉu pigruloj mem kulpas pri siaj etaj salajroj? Ĉi tiu populara argumento apenaŭ eltenas kontroladon per faktoj. En 1979-2018 la pohora laborpago kreskis je nur 24%, dum la produktiveco altiĝis je 134%. Kien fluis resto de la mono? Ni vidis la respondon supre. Kaj ordinaraj laboristoj, 89% de kiuj ne plu estas unuigitaj je sindikatoj, ne kapablas rezisti al tiu redistribuado.
Kiu gajnis pro tio? La ĉefaj profituloj de la nova ordo estas jam ne la posedantoj de entreprenoj, sed iliaj administrantoj. Ni vivas en la epoko de manaĝera kapitalismo, kio eĉ pli malfaciligas lukton por laboristaj rajtoj, ja efektive mankas iu konkreta respondeculo, kiu rajtus fari decidon. Se antaŭe oni batalis kontraŭ la “aŭtomobila reĝo” Henry Ford, kiu povus laŭplaĉe altigi salajron de siaj dungitoj, do nun la ordinara laboristo povas apelacii nur al senvizaĝa direktora konsilio, konsistanta el dungitaj manaĝeroj, reprezentantaj interesojn de la eĉ pli senvizaĝa akciularo. Oni levas la pugnon por bati, sed la vizaĝo de la malamiko dissolviĝas kiel Cheshire-kato kaj en aero restas nur lia moka rideto.
Nome manaĝeroj (angle: CEO) konsistigas du trionojn el 1% de la plej riĉaj usonanoj. Diferenco de la enspezoj inter la averaĝaj laboristo kaj manaĝero sepoble kreskis ekde 1980. En 2018 manaĝeroj de 500 firmaoj el la rangolisto S&P enspezis 287-oble pli ol la averaĝa usona laboristo (en 1980 la diferenco estis nur 42-obla). 50 grandaj kompanioj raportis samjare pri diferenco pli ol milobla. Se en 1968 supraj 20% de la usonanoj ricevis 43% de ĉiuj enspezoj, do nun ili kaptas jam 52%. Ĉe tio parto de la plej supraj 5% kreskis de 16% ĝis 23% de la sumaj enspezoj.
Abismo en enspezoj kreas abismon en distribuado de riĉaĵoj. En 1989 la plej riĉaj 5% posedis averaĝe 114-oble pli ol 20% el la dua de malsupre grupo. En 2016 tiu misproporcio, jam ŝoka, profundiĝis ĝis 248-obla diferenco. Kaj oni eĉ ne konsideras ĉi tie la plej malsuprajn 20%, ĉar iliaj posedaĵoj estas nulaj aŭ eĉ negativaj, do nekalkuleblaj. Nek la granda recesio, komenciĝinta en 2007, nek la kronvirusa pandemio haltigis la riĉiĝon de la elito (pri tio mi jam parolis antaŭe en “Lecionoj de la pandemio”). De 2007 ĝis 2016 la mediana riĉaĵo de la supraj 20% kreskis je 13% dum tiu de la malsupraj grupoj malkreskis je almenaŭ 20% (en la dua de malsupre grupo – je 39%).
Usono ĉiam fieris pri sia granda meza klaso kiel fundamento de ĝiaj socia stabileco kaj ekonomia prospero. Tamen la kvanto de la mezklasaj usonaj familioj falis de 61% en 1971 ĝis 51% en 2019 dum la kvanto de la riĉuloj kreskis de 14% ĝis 20% kaj la kvanto de la malriĉuloj altiĝis de 25% ĝis 29%. Tio aspektas ŝoka, sed en la plej riĉa lando de la mondo 40% de la loĝantaro – 140 milionoj da homoj – vivas en malriĉeco aŭ rande de ĝi.
La sociaj liftoj, kiuj garantiis la socian moveblecon, premiante la laboremon kaj intelekton kaj punante la mallaboremon kaj stultecon, ne plu funkcias. La enspezoj de la ordinaraj homoj stagnas, dum tiuj de la elituloj altiĝas fulmrapide kaj konsistas plejparte jam ne el salajroj, sed el dividendoj kaj aliaj rentoj, do ne estas ligitaj al ilia efektiva laboro kaj diligento. La riĉuloj preskaŭ aŭtomate iĝas ĉiam pli riĉaj, dum la malriĉuloj glitas malsupren kaj apenaŭ havas ŝancojn ŝanĝi sian vivosorton. Senpoveco naskas desperon, despero estigas agreson, kaj pli aŭ malpli frue la ondo de malamo elverŝiĝos sur stratojn.
Malsimplaj problemoj – simplaj solvoj
“Kial vi koncentriĝis je Usono? Ĉu en aliaj landoj tiu problemo ne ekzistas?” – demandos leganto. Prave. Mi prenis Usonon kiel modelon, ĉar ĝi iĝis nun kampo de batalo, kiu efektive celas ne nigrulajn rajtojn kaj certe ne ludojn, kiel rasaj kvotoj en filmindustrio aŭ genre neŭtralaj pronomoj. Tio estas socia batalo, kaŭzita de ekstrema malegaleco – eĉ se plejparto de ĝiaj partoprenantoj ne konscias tion.
Kial tio okazis nome en Usono? Ĉar la socia malegaleco tie estas la plej granda en la evoluinta mondo. Se ni rigardos la Gini-koeficienton, uzatan por mezuri la malegalecon surbaze de skalo kie 0 signifas idealan egalecon kaj 1 kompletan malegalecon, ni vidos ke Usono en 2017 havis 0,434, kio estas la plej alta malegalec-nivelo en la grupo G7 (Francio havas 0,326, Britio – 0,392).
Sed ni lasu Usonon kaj prenu pli larĝan kadron – la tutan mondon. Kion ni vidas? La samaj bataloj okazas ĉie, kaj oni ne tuj vidas ilin, konsiderante apartajn konfliktojn kun specifaj kaŭzoj nur pro tio, ke en ĉiu lando la homa indigno prenas specifan formon. La usona filozofo Erich Hoffer jam en la 1950aj jaroj konkludis, ke amasaj movadoj povas transformiĝi unu je alia depende de cirkonstancoj, kaj la nuna situacio perfekte pruvas tion.
En islamaj landoj de Nord-Afriko kaj Mezoriento milionoj da homoj vivas en ekstrema mizero, subpremataj de same ekstreme riĉa elito. Serĉante klarigon, ili iras al la sola loko, kie ankoraŭ eblas libera diskutado – al moskeo, kaj tie ricevas respondon: tio okazas, ĉar ni forgesis la instruon de la Korano kaj rompis leĝojn, ordonitajn de la profeto. Kaj milionoj da junaj fervoruloj aliĝas al islamismaj movadoj en vana espero konstrui pli justan mondon.
En Ukrainio, iam unu el plej prosperaj respublikoj de Sovetunio, komplete disrabita fare de lokaj oligarĥoj kaj koruptitaj politikistoj dum la 30 jaroj da sendependeco, milionoj da homoj baraktas inter mizero kaj malriĉeco, amase elmigrante kaj laborante eksterlande kiel ĉipa laborforto – ofte kontraŭleĝe, sen ajna sociala protekto. “Kiel seniĝi je tiu koŝmaro?” – ili demandas siajn gvidantojn. “Pri ĉio kulpas la nuna prezidento kaj la rusaj imperiistoj!” – aŭdiĝas respondo. “Forpelu ambaŭ kaj ni prosperos!” La unua “revolucio” (Majdano) okazis en 2004, la dua en 2014, pluraj prezidentoj venis kiel herooj kaj foriris kiel venkitoj aŭ eĉ forpelitoj, la naciisma ondo inundis la landon, dek mil civitanoj pereis en la enlanda milito – sed la ordinaraj homoj plu vivaĉas kiel mizeruloj dum la elituloj plu ĝuas luksan vivon.
En Honkongo la tuta nova generacio perdas esperon pri la vivo eĉ ne pli bona, sed almenaŭ komparebla al tiu de siaj gepatroj. Dum en la ĉeflanda Ĉinio oni evoluigis novajn teknologiojn kaj industrion, la insulo plu koncentriĝis je nura financa industrio kaj servoj ligitaj al ĝi. Sed en la epoko de artefarita intelekto kaj blokĉeno bankoj ne plu bezonas tiom da oficistoj, la rutina ofica laboro transiras al robotoj, kaj la ĉeftera Ĉinio prezentas ĉiam pli da ŝancoj por investantoj. Junaj honkonganoj, perdintaj la esperon aĉeti aŭ almenaŭ lui dignan loĝejon kaj ekhavi familion, vidas, ke iliaj gepatroj vivis oble pli bone kaj rapide trovas la klarigon: “Tiam ni estis brita kolonio! La komunistoj fuŝis ĉion!” Detruante sian propran urbon, kies ĉefa avantaĝo estis stabileco kaj sekureco, ili senigas sin je la lasta espero, dronigante sian estontecon je la naciisma kaj kontraŭkomunisma frenezo – trompa kiel ĉiuj tiaĵoj.
En Ruslando la ekonomio stagnas dum pluraj jaroj, la vivnivelo de la ordinaraj homoj, rapide altiĝinta en la 2000aj, frostiĝis aŭ eĉ regresis, dum la elitoj ĉiam bonfartas kaj senhonte dividas inter si naciajn riĉaĵojn. Tion kaŭzas troa entrudiĝo de la ŝtato je la ekonomiaj aferoj, ekstrema reguligado de ĉiuj procezoj, distordita strukturo de la nacia ekonomio, baziĝanta sur la eksportado de nafto kaj gaso, manko de travideblaj proceduroj kaj sendependaj institucioj en la ŝtata sistemo.
Sed ĉu la ordinara homo pretas serĉi solvon de ĉiuj ĉi komplikaj problemoj? La opozicio sub la estreco de Aleksej Navalnij, proponas oble pli facilajn klarigojn kaj solvojn: “Pri ĉio kulpas enmigrintoj, kaŭkazanoj kaj koruptitaj politikistoj. Necesas ŝanĝi la politikistojn, forpeli la enmigrintojn, konstrui barilon kontraŭ la kaŭkazanoj – kaj ĉio solviĝos!” Feliĉe, tiuj uloj ankoraŭ ne havis ŝancon efektivigi sian programon, sed ni jam povas imagi la sekvojn – ĥaoso, ekonomia kolapso, amasaj reprezalioj kaj eble novaj kaŭkazaj militoj.
Vagante en mallumo
Oni povas daŭrigi longe, prezentante pliajn ekzemplojn – la flavveŝtulojn en Francio, la indignigitojn en Hispanio, plurajn naciismajn kaj religiajn movadojn en triamondaj landoj. Sed ni jam vidis, ke efektive ĉiam kaj ĉie temas pri la sama afero – la homojn indignigas la ekstrema malegaleco, kaj ili serĉas vojon likvidi ĝin. Oni povas dum certa tempo trompi ilin per naciismaj akuzoj, religiaj promesoj aŭ liberalismaj bombonoj, sed la vivo jam montris, ke tio ne solvas la problemon, do la malkontentuloj revenos kaj postulos denove sian rajton pri digna vivo.
Kiaj estas la ĝusta respondo kaj efika solvo? Mi ne scias.
Dekstruloj proponas koncentriĝi je kreskado de la produktado, argumentante ke ankaŭ la malriĉuloj neeviteble profitos el tio. Sed ni jam vidis, ke tiuj esperoj estas falsaj – plejparton de la novkreataj riĉaĵoj kaptas la jamaj riĉuloj.
Maldekstruloj proponas koncentriĝi je distribuado de riĉaĵoj (ĉefe per impostoj) kaj reguligado de la ekonomio por celi ĝin al la homaj bezonoj, ne al nura profito. Sed la socialismaj eksperimentoj en Sovetunio kaj ĝiaj aliancanoj malsukcesis ekonomie, dum la sukcesaj ekzemploj el Okcidenta Eŭropo apenaŭ povas esti nomataj “socialismaj” en strikta senco de tiu ĉi vorto.
La serĉado daŭras kaj la homaro plu palpas la vojon en mallumo. Gvidlibroj ne ekzistas, ĉiĉeronoj estas falsaj, sed ankaŭ halti ne eblas. Ni serĉu plu.
Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/belov-2