Lastatempaj novaĵoj de la Akademio de Esperanto

AkademioLastatempe, la Akademio aprobis per preskaŭ unuanimaj voĉdonoj du gravajn novaĵojn:
1. Starigo de nova literatura premio “Laŭro de la Akademio” aljuĝota al libroj “arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”. Delonge tiu ĉi ebleco “doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj” ekzistis inter la statutaj celoj de la Akademio, sed estis neuzita.
La ĵurio, aprobita de la Akademio, konsistas el: Carlo Minnaja (Italio), Javier Alcalde (Katalunio), Edmundo Grimley Evans (Britio), Nikolao Gudskov (Rusio), Jesper Jacobsen (Francio), Valentin Melnikov (Rusio), Barbara Pietrzak (Pollando). La regularo estas konsultebla en la retejo de la Akademio www.akademio-de-esperanto.org/lauro. Premiindajn verkojn bonvolu proponi al Carlo Minnaja carlo.minnaja@gmail.com aŭ iu ajn alia membro de la ĵurio. La unua limdato por propono de premiinda verko estas la 30a de junio 2021.

2. Kreado de nova “komisiono pri Komunikado”. Al siaj jam ekzistantaj sep sekcioj kaj kvar komisionoj, la Akademio aldonis komisionon celantan “prilabori ĉiujn teĥnikajn solvojn por komuniki al la publiko la rezultojn de nia agado. Tio evidente inkluzivos la retejon, sed ne nur”. Dum la pasintaj monatoj, la retejo de la Akademio trairis krizan periodon, kaj ni dankas al Lee Miller, ke li savis la domajnnomon, al ESF kaj ĝia ĉefdirektoro Chuck Mays ke ili konsentis gastigi la retejon de la Akademio, kaj al Jorge Rafael Nogueras ke, helpe de Marek Blahuŝ kaj James Rezende Piton, li realigis la translokadon de la ĝisnunaj retejoj al la nova servilo de ESF. Kirilo Brosch, kiu zorgas pri la Tvitera konto de la Akademio, avertis nin ĝustatempe pri la risko perdi nian tutan retejon. Plibonigi la retejon kaj la aliajn komunikilojn de la Akademio postulos ankoraŭ multe da laboro. La elektita Direktoro de la Komisiono estas Lee Miller. Kiel unuaj membroj estis elektitaj: retejestro: Jorge Rafael Nogueras (Rafa), vicretejestro: James Rezende Piton, membro: Kirilo Brosch, sed la konsisto de la Komisiono povos evolui sen plia voĉdono. Antaŭ kelkaj tagoj, James Rezende Piton anoncis sian rezignon, pro manko de libera tempo.

Ni bondeziras al tiuj ĉi novaj instancoj, esperante, ke ili sukcesos plibeligi la videblecon de nia agado.

La estraro de la Akademio

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi