Afriko: Seminario de SSB por afrikaj virinoj

SSBLa kvaran fojon la asocio Scio Sen Bariloj (SSB) organizis SEminarion por VIrinoj (SEVI). Ĝi okazis ekde la 16a ĝis la 21a de novembro en la kulturcentro-hotelo JoCa en Kotonuo – la plej granda urbo de Benino.

SSB aranĝis la seminarion kun tri aksoj:
– Lertigado de virinoj en gvidaj roloj
– Instruado de legado-skribado de la fonua lingvo
– Enkonduko en la internacia lingvo Esperanto.

Distrikta reprezentanto de la ŝtatestro partoprenis la malferman ceremonion. 13 junaj virinoj kun universitataj studoj seminariis en studema kaj gaja etoso, kiu regis dum la tuta semajno.

Du altnivelaj beninanoj prezentis kiel krei sian entreprenon kaj kiel eniri la mondo de la ekonomio; du alfabetistinoj venis por instrui la alfabeton de la fonua lingvo; la prezidantino de ILEI prezentis Esperanton kaj instruis ĝian bazon dum kvar duhoraj lecionoj kaj disdonis lernolibrojn, ricevitajn de la landa asocio Espéranto France. La kursaninoj konatiĝis ankaŭ kun Esperantaj kantoj de Kajto, Joel Muhire kaj Konga Espero.

La tuta grupo montris entuziasmon pri Esperanto kaj deklaris la deziron plu studi ĝin. Por tio estas starigita kontakto kun BOJE, la benina TEJO-sekcio. La ĵaudan vesperon okazis komuna manĝo kun la partoprenintinoj de la pasintjara seminario.

Mireille Grosjean

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/11/afriko-11

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi