La 2an de oktobro 2020 en sia 82a vivojaro forpasis Eugène de Zilah (1939-2020).
De Zilah naskiĝis en Hungario, sed post sia partopreno en la malsukcesa kontraŭkomunisma ribelo en decembro 1956 rifuĝis en Francion, kie li doktoriĝis pri filozofio (1967) kaj instruis filozofion en liceoj kaj en la universitato de Metz. Li lernis Esperanton kiel lernejano en 1953, sed aktiviĝis nur meze de la 1970aj jaroj en la Internacia Centro de Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM); post ties malfondo (1987) li en 1988 kun sia edzino Madeleine fondis Organizan Societon de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, kiu daŭrigis la organizadon de la altnivelaj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK) de ICNEM. En 1982 li kun E. Pauli kunfondis Filozofian Asocion Tutmondan (FAT) kaj en 1983 ĝian organon Simpozio.
Fine de 1985 de Zilah kun sia edzino fondis la dumonatan periodaĵon La Gazeto kaj redaktis ĉiujn (pli ol 200) ĝiajn numerojn ĝis ĝia ĉeso fine de 2019. En ĉi tiu “mondkultura, sendependa, esperantisma” gazeto aperis centoj da liaj artikoloj, eseoj, intervjuoj kaj recenzoj.
Li tradukis la fundamentan verkon Diskurso pri la metodo de Kartezio (1985; 2a eld., 2012) kaj verkis tri ampleksajn librojn en Esperanto: Vivi sur barko (1994) rakontas pri lia vivo; en Kaj kiu pravas (2002) estas traktataj filozofiaj, sociaj, moralaj kaj aliaj problemoj; La princo ĉe la hunoj (2011) estas 619-paĝa historia romano.
Ni funebras pri la morto de nia delonga amiko Eŭgeno kaj sendas niajn kondolencojn al liaj filo Edgar kaj bofilino Paola, al liaj amikoj kaj samideanoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu pli pri Eugène de Zilah en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 306-307.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/zilah