Esperantumi kun la koronviruso

koronviruso

Kiel nomi la viruson?

Mia rilato al la koronvirusa pandemio komenciĝis per Esperanto. Komence de februaro la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto ricevis demandon, kiel nomi la novan viruson. Post longa diskuto ni rekomendis du variantojn: “koronviruso” kaj “kronviruso” (tiu familio de virusoj estis nomita “coronavirus” laŭ ĝia aspekto en elektrona mikroskopo, kiu similas al la suna korono aŭ al krono, ambaŭ estas “corona” en la latina). Mi uzas la unuan, laŭeble en la formo “korona viruso” kiu havas la avantaĝon, ke ĝi tre similas al la internacie uzata formo “coronavirus”. Iuj pledas por la radika formo “koronaviruso”, kiun la Akademio ne rekomendis. Interesa artikolo kaj sekva diskuto pri la Esperanta nomo de la viruso aperis en la retejo UEA.facila: https://uea.facila.org/artikoloj/lingvo/kiel-nomi-tiun-viruson/

Novaj rubrikoj

La evoluon de la epidemio mi akompanis en la nova rubriko “Fake, Science, Profesie tra la mondo”, ekde la marta numero de la revuo Esperanto, kaj ekde la komenco de februaro ankaŭ per semajnaj raportoj en la Facebook-paĝo de UEA. En la afiŝo de la 22a de marto mi skribis “De mia antaŭa raporto pasis apenaŭ unu semajno, sed ŝajnas ke la mondo renversiĝis. En Ĉinio la epidemio efektive finiĝis, sed en la tuta mondo la nombro de infektitoj estas jam trioble tiu de Ĉinio kaj la nombro de mortintoj – kvaroble”. Neniu povis tiam imagi, ke dum unu monato kaj duono tiuj nombroj kreskos kvindek oble.

Por sekvi la rapide ŝanĝiĝantan situacion, mi lanĉis kaj daŭre ĝisdatigas la retejon https://revuoesperanto.org/korona_viruso. En ĝi oni povas sekvi la ĝeneralan staton de la epidemio, kiel ĝiajn implicojn en Esperantujo.

Virtuala Kongreso anstataŭ la Universala

La sekva defio estis la Universala Kongreso. La Estraro de UEA zorge sekvis la situacion. En februaro la epidemio ankoraŭ aspektis kiel loka problemo de Ĉinio. Supozante ke ĝis aŭgusto la krizo pasos, oni esperis okazigi la 105an UK kiel planite. En marto mi fariĝis la estrarano respondeca pri la koronvirusaj aferoj kaj pri la tiurilataj Gazetaraj Komunikoj.

La korona viruso klare demonstris la staton de “tutgloba vilaĝo”: la epidemio komenciĝis en la ĉina provinco Hubei, kaj unue ĝi estis konsiderata loka problemo. Komence de februaro UEA sendis subten-mesaĝon al la ĉinaj esperantistoj. Unu monaton poste la Monda Organizaĵo de Sano deklaris ĝin pandemio, kaj meze de marto jam evidentiĝis, ke la UK en Montrealo ne povos okazi kiel planite. Sekve, interkonsente kun la kongresejo kaj la LKK la Estraro anoncis la decidon prokrasti la Montrealan Kongreson al la jaro 2022.

Paralele al la nuligo de la ĉeesta kongreso, la Estraro de UEA ekplanis alternativan virtualan eventon. Miajn ideojn pri la naturo de tiu evento mi rakontis fine de marto en intervjuo al Ĉina Radio (http://esperanto.cri.cn/2521/2020/03/29/180s209951.htm). Meze de aprilo UEA komunikis, ke la Virtuala Kongreso (VK) estas planata por la komenco de aŭgusto kaj provos reprodukti la esencajn elementojn de la UK en virtuala formato, kaj samtempe enkonduki novajn ideojn.

Iom post iom evoluis la koncepto, kaj mi prezentis ĝin en prelego dum la virtuala Malferma Tago fine de aprilo kaj komence de majo dum la 64a AMO-seminario https://www.youtube.com/watch?v=mc-Bttj7IWw.

koronviruso

En tiu prelego, “La viruso kaj Esperanto” mi ankaŭ aŭguris, ke:

• Homoj fariĝos pli toleremaj, kunlaboremaj, paciencaj, kaj lernos pli aprezi la sanon, la medion, la vivon.
• Plivastiĝos reta studado kaj retaj kursoj, inkluzive de Esperanto-kursoj kiel Duolingo.
• Internaciaj kontaktoj pli vaste okazos per la retaj rimedoj, okazos pli da virtualaj kunvenoj, naciaj kaj internaciaj.
• Ankaŭ niaj Esperanto-kunvenoj kaj kongresoj parte okazos virtuale. Eble estonte niaj Universalaj Kongresoj fariĝos hibridaj: modeste ĉeestaj, amase virtualaj!

Tiun tendencon ni povas vidi jam nun: pro la epidemio multaj kunvenoj okazas virtuale. Ekzemple, anstataŭ la klubaj kunvenoj okazis ĉiusemajne la Israela virtuala Esperanto-kunveno (IVEK) per Zoom. Ankaŭ la tradicia Malferma Tago (MT) en la Centra Oficejo de UEA okazis virtuale fine de aprilo. Ĝi estis la plej amase vizitata kaj la plej internacia MT, kun pli ol 120 partoprenantoj el dekoj da landoj. Same multajn reagojn ricevis la MT-raporto en la Facebook-paĝo de UEA, kiun mi finis per la vortoj: “Montriĝas ke la pandemio donas ankaŭ pozitivan novan dimension al Esperanto: virtualaj kunvenoj kiuj ebligas la partoprenon al multaj kiuj antaŭe povus nur revi pri tio.” Bele emfazis tion pluraj komentoj de partoprenantoj. Ekzemple, Ilia el Indonezio skribis: “Estas mia unua malferma tago! dankon al ĉiuj kiuj jam ebligis tion al ni, kiuj ankoraŭ ne povas veni al MT en CO.”

MondaFest’ 2020 kaj la VK

Kunmeti virtualan eventon kiu anstataŭu la Universalan Kongreson en malmultaj monatoj estis enorma tasko, neniam antaŭe realigita aŭ eĉ imagita en Esperantujo, kiu bezonis zorgan kaj tre seriozan preparadon. Ĉar ne estis tempo trakti tiun defion per la ordinaraj metodoj kadre de la Kongresa Fako, la Estraro nomumis organizan teamon, kiun ni poste nomis la Virtuala Kongresa Komitato (VKK), konsistanta el Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, Orlando Raola, estrarano pri kongresoj, mi, kiel respondeculo pri la scienca kaj faka programo kaj Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA. Ni kunsidis ĉiun semajnon kaj sekve invitis diversajn kunlaborantojn por specifaj programeroj.

La virtuala evento estis planita ne nur anstataŭi la UK, sed ĝi ofertis al la Esperanto-komunumo ion tute novan kaj longdaŭran. Ĝin prezentas speciala retejo: https://mondafest.net/, kaj artikoloj en la junia kaj julia numeroj de Esperanto.

Dum la (nordhemisfera) somero okazis trimonata Esperanto-festivalo “MondaFest’ 2020”, kiu komenciĝis per la somera inaŭguro la 20an de junio kaj ligis abundon da virtualaj Esperanto-aranĝoj, kiel IJK, SES kaj SEP, konferencoj de ILEI (VEKI) kaj UMEA, kaj la tagoj de la kontinentoj: Azio kaj Oceanio, Mezoriento kaj Norda Afriko, Eŭropo, Afriko kaj Ameriko. Preskaŭ ĉiutage okazis evento, detaligita en la plena programo (https://mondafest.net/programo/).

La unua rigardo al la programo de la VK aperis meze de julio ĉe https://uea.org/gk/894.

La kulmino de MondaFest’ estis la Virtuala Kongreso dum la unua semajno de aŭgusto, kiu provis virtuale reprodukti la esencajn elementojn de la Universala Kongreso, tamen en nova formato. La diskutojn pri la Kongresa temo “75 jaroj por UN” lerte gvidis Humphrey Tonkin. La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo okazis kadre de la scienca programo, kaj eĉ la IKU-libro estis virtuale havebla senpage. La arta programo konsistis el ses koncertoj de la plej konataj kantistoj en Esperantujo, kiel Ĵomart kaj Nataŝa, kaj JoMo. Anstataŭ la bankedo okazis Kunmanĝado tra la Mondo (virtuala prezentado de naciaj pladoj), kaj eĉ la aŭkcio okazis virtuale, gvidita de Mikael Boris Mandirola.

La ekskursan tagon mi kunordigis virtuale, tiel ke oni povis partopreni ok ekskursojn kun Esperanto-ĉiĉeronoj en la plej turismaj lokoj de la mondo: Jerusalemo, Montrealo, Pekino, Tanzanio, Parizo, Venezuelo, Usono kaj Tehrano.

koronviruso

Dum la tuta festivalo aperadis la Festivala Kuriero, kiu dum la VK estis ĉiutaga, simile al la Kongresa Kuriero dum la UK. Entute aperis 20 numeroj, redaktitaj de la redaktoroj de la revuo Esperanto, kaj ili daŭre videblas en https://mondafest.net/kuriero/. Detalaj raportoj pri multaj eroj de la VK aperis en la septembra kaj oktobra numeroj de Esperanto. La Virtuala Kongreso estis registrita, kaj oni povis ĝin daŭre respekti ĝis la 20a de septembro. Poste estas planata iom post iome aperigi ĉiujn ĉefajn programerojn en la jutuba kanalo UEAviva.

La estonteco: de UK al VK kaj hibrida Kongreso

En la rubriko “Malferme” de la junia numero de Esperanto mi skribis: “En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko: per flugiloj de la interreto, nun de UK iros ĝi al VK!”

Oni povas antaŭvidi fundan restrukturigon de niaj estontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, provizante la eblecon partopreni virtuale ankaŭ en ĉeestaj kongresoj. Tiun avantaĝon povos profiti miloj de samideanoj, kiuj antaŭe ne povis partopreni Universalajn Kongresojn pro ekonomiaj kialoj. Sur malpli granda skalo tion jam demonstris la Virtuala Kongreso.

Eventuale la estontaj kongresoj estos hibridaj: kaj ĉeestaj kaj virtualaj, konservante la senperan, personan interhoman renkontan kontakton inter esperantistoj, kiel okazas en la tradiciaj Universalaj Kongresoj ekde 1905, sed aldonante la internacian, tutmondan dimension de la interreto, kiun niaj prauloj apenaŭ povus imagi. Tiel la konata Zamenhofa esprimo povos akiri novan, pli vastan sencon: “…sed homoj kun homoj – kuneste kaj virtuale”.

Daŭre validas la vortoj kiujn mi skribis komence de aprilo en la komuniko pri la prokrasto de la UK: “Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli favoraj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.

La koronvirusa epidemio estas la plej severa en la 21a jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, kiam pasos la krizo, oni daŭre plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio kaj planedo.

Ankaŭ la Esperanto-movado povos lerni de tiu historia kaj socia leciono: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k. a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun esperantistoj kaj ne esperantistoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto”.

Amri Wandel

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/wandel-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi