La 26an de septembro 2020 en Roterdamo forpasis Bob Venhuizen (1957-2020)
Li naskiĝis en 1957 en Groningen, diplomiĝis pri konstrutekniko kaj poste ankaŭ pri ekonomio kaj juro. En la 1990aj jaroj li laboris kiel sekciestro en la ministerio pri logiĝo, urboplanado kaj medimastrumado. En 2002 li fariĝis sekciestro en la korporacio Woonplus, kiu posedas pli ol 11 milojn da t. n. socialaj luapartamentoj en Schiedam apud Roterdamo. Ekde 2006 li estis direktoro de Woonplus ĝis 2018, kiam pro malsano li devis pensiiĝi.
Parolantoj en la funebra ceremonio la 2an de oktobro emfazis, kiel ŝatata Venhuizen estis inter la loĝantoj, kies bonfarto kaj partopreno en la decidado pri la aferoj de la korporacio tre gravis por li. Kolegoj memoris, ke li mem loĝis en sociala luloĝejo en Groningen kaj revis iam labori en kompanio de tiaj loĝejoj por povi plibonigi la vivkondiĉojn de malriĉuloj. Li nomis sin socialisto kaj eĉ dum la laboro ofte kantis socialistajn kantojn.
Bob Venhuizen aktivis unue en Nederlanda Esperanto-Junularo. Li estis komitatano de TEJO (1979-81) kaj samtempe estrarano pri kongresoj. En la komitato de UEA li membris kiel komitatano C (1983-86) kaj kiel komitatano A por Nederlanda Esperanto-Asocio (1989-90). Membro de la financa komisiono li estis en 1983-86 kaj 1998-2001.
Dum sia dua periodo en la financa komisiono Venhuizen lanĉis ideon pri konstruado de nova domo por UEA en Roterdamo. La plano estis, ke la Centra Oficejo okupu ĝian teretaĝon kaj en supraj etaĝoj estu apartamentoj vendotaj aŭ ludonotaj. Kiel ministeria fakulo li konis bone la kondiĉojn, kiuj tiam estis tre favoraj por tia plano. La estraro tamen blokis ĝian realigon je granda seniluziiĝo de Venhuizen. Nun oni povas nur kun bedaŭro konstati, ke la situacio de UEA estus tute alia, se la plano estus realigita.
Osmo Buller
Ĉi tiu nekrologo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/venhuizen