En la unua epizodo de la novaĵserio de TEJO Enmovade, ni prezentas al vi la Estraron de TEJO 2020-2021 kaj ni rakontas pri la unua estrara kunsido de la mandato okazinta en Roterdamo.
En la novaĵserio Enmovade TEJO-estraranoj kaj aktivuloj de la tuta mondo rakontos pri sia agado kaj kunhavigos spertojn kaj ideojn pri la junulara Esperanto-movado.
La Estraro de TEJO 2020-2021:
Charlotte Scherping Larsson: Prezidanto
Carlos Pesquera Alonso: Vicprezidanto
Tomáš Stano: Vicprezidanto
Konstanze Schönfeld (Tuŝka): Ĝenerala Sekretario
Mung Bui (Feliĉa): Kasisto
Karina Oliveira: Estrarano
Klára Ertl: Estrarano
Rogier Huurman (Roĉjo): Estrarano
Robert Nielsen: Estrarano
Spektu ĉe Jutubo https://youtu.be/7lGbDWs2uNE
Fonto: tejo.org
















