Partoprenu en video por esploristoj pri Esperanto

tejo

Ĉu vi esploris aŭ esploras pri Esperanto? Ĉu vi volas kundividi viajn malkovrojn kaj kontaktiĝi kun aliaj esploristoj? Sendu videon kaj rakontu pri via sperto! Menciu tion, kion vi trovas esplorinda pri Esperanto aŭ Esperantujo. Vi povas respondi al jenaj demandoj: Kial vi decidis esplori pri Esperanto? Kiun demandon via esploro celas respondi? Kiujn metodojn kaj fontojn vi uzas? Kiun konkludon vi atingis? Kial esploroj pri Esperanto gravas?

En la video, menciu vian nomon, vian fakon kaj vian universitaton.
La video estu horizontala kaj daŭru maksimume du minutojn. Bonvolu ne aldoni subtekstojn en la video.
La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj.

Kiel sendi la videon?

Estas du diversaj ebloj sendi la videon al ni.
1. Alŝutu vian videon al Google Drive (aŭ al alia reta servo), kaj sendu la ligilon al ni ĉi tie: SENDO DE VIA VIDEO;
2. Sendu la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer.

La limdato por sendi vian videon estas la 20a de oktobro.

Grave: Kiam ni ricevos vian videon, ni sendos al vi konfirman mesaĝon. Se vi ne ricevas konfirmon ene de 1-2 tagoj, bonvolu sendi la videon denove aŭ kontakti nin en Telegram (@arielpalmer) aŭ pere de privata mesaĝo en Facebook aŭ en Instagram.

Post la publikigo de la video, okazos sesio por interbabilado, demandoj kaj respondoj. Se vi volas partopreni ĝin, helpu nin elekti la daton en la enkalendarigilo ĝis la 20a de oktobro. Vi ricevos per retmesaĝo la ligilon por aliri la sesion.
La ideo por la video venas de la grupo de TEJO pri Universitata Agado.

Fonto: www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi