Rekorda Interlingvistika Simpozio

simpozio

La 5a Intelingvistika Simpozio, organizata ĉiun trian jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), sukcese okazis la 17-18an de septembro 2020 en virtuala formo kun la ĉefa temo: “Rolo de lingvoj en interkultura komunikado”. La celo de la simpozio estas kunvenigi esploristojn – esperantistojn kaj neesperantistojn – por prezenti la alirojn al interkultura komunikado, analizi la eblecojn kaj problemojn en la tereno de lingvistiko, lingvopolitiko kaj kulturo kaj komenci dialogon.

Post la bonvenigo de la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny kaj malfermo de la vicrektorino de AMU, prof. Katarzyna Dziubalska–Kołaczyk, okazis preskaŭ 60 prelegoj en tri sekcioj ambaŭtage kaj du blokoj da ĉefprelegoj, krome tri diskutrondoj.

Estis grava defio organizi tian aranĝon en virtuala formo, kunigi kolegojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio en la sama tempo kaj kunmeti laŭ subtemoj prelegojn en tri lingvoj: Esperanto, angla kaj pola. La simpozio estis vere internacia danke al la prelegantoj kaj diskutgvidantoj el 23 landoj (70% ekster Pollando). 31 prelegoj estis faritaj en Esperanto, 22 angle, 4 pole.

La programo estis riĉa kaj la diskutoj viglaj. La ĉefaj sekcioj (en pluraj blokoj) estis interkultura komunikado, lingvopolitiko kaj interkultura instruado. Ankaŭ la diskutrondoj traktis tiujn ĉi temojn ĵaŭde vespere (gvidataj de Ilona Koutny, Federico Gobbo kaj Duncan Charters) donante eblecon por dialogo inter esperantistaj kaj aliaj kolegoj.

Esperantologio (unuavice Esperanta lingvistiko) aperis en pluraj blokoj en elstara reprezento de la esperantistaj fakuloj (i.a. Vera Barandovská-Frank, Renato Corsetti, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Przemysław Grzybowski, Goro Kimura, Katalin Kováts, Sergej Kuznecov, François Lo Jacomo, Vincente Manzano Arrondo, Timothy Reagan, Klaus Schubert, Ida Stria, Humphrey Tonkin, Bengt-Arne Wickström).

Ni mencias ankaŭ la specialan blokon kaj ĉefprelegon pri gestolingvoj (kun la partopreno de surda esploristino). La publiko povis demandadi tuj post la prelegoj kaj en la diskutejoj post la sesioj.

Danke al la virtuala formo pli ol 300 aliĝintoj el la tuta mondo el pli ol 40 landoj povis sekvi la programon. La aliĝintoj povos rerigardi la prelegojn dum unu monato en la platformo, poste nur kelkaj elektitaj prelegoj aperos publike en speciala Youtube-kanalo. Estas planate aperigi monografion el elektitaj kaj prilaboritaj prelegoj.

Dum la fermo, post la dankvortoj de la gvidantino de la Interlingvistikaj Studoj, okazis raportoj pri la ĉefaj temoj. La tuto fermiĝis per mallonga muzika adiaŭo prezentita de Suzana Kornicka, kiu kutime vigligas la bankedojn dum la interlingvistikaj sesioj kaj simpozioj.

Ni dankas la kunlaboron al Katalin Kováts, gvidanto de la edukista portalo Edukado.net, la bonegan teknikan realigon al la teamo de E@I – Sonja, Dorota, Matthieu sub la gvido de Petro Baláž – kun kiuj ni estis en konstanta rilato dum la lastaj semajnoj. Same ni dankas al la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, kiu helpis la financan flankon de la teknika aranĝo.

La organizantoj
Ilona Koutny
Ida Stria
Michael Farris

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/simpozio-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi