Vorto pri Samarkando 2020

Samarkando

La Internaciaj Letertagoj “Vorto pri Samarkando 2020”, dediĉitaj al la Tago de la Urbo, bonorde sukcesis. Alvenis multaj gratulleteroj kaj aliaj materialoj el diversaj anguloj de la terglobo. La projekton tradicie partoprenis ankaŭ multaj diverslandaj ekstermovadanoj.

Pluraj salutleteroj estis publikigitaj en nialandaj nacilingvaj periodaĵoj. Entute aperis tri retaj kaj kvar paperaj grandampleksaj artikoloj. La vortoj “Esperanto” kaj “esperantisto(j)” multfoje renkonteblas en la publikigitaj tekstoj.

Anatolij Ionesov
Enciklopedia projekto “Samarkandiana”
Adreso: P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Uzbekio
Retpoŝto: imps86@yahoo.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/samarkando-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi