Retevent.com estas nova enreta renkontiĝa platformo, kiu celas helpi okazigon de virtualaj eventoj: seminarioj, kongresoj, konferencoj kaj aliaj renkontiĝoj. Ĉi tiu platformo proponas plurajn funkciojn por plenumi la dezirojn de la partoprenantoj de virtualaj/interretaj aranĝoj. Ĝi nun – pro la pandemia stato – parte anstataŭas la fizikajn eventojn, sed estonte eblos tute bone ĝin uzi kiel “aldonan platformon”, ekzemple, por kunigi homojn/membrojn, kiuj ne povus renkontiĝi fizike.
Ĉi tiu reta platformo por virtualaj eventoj estis kreita de la internacia neregistara organizaĵo E@I. La nomo de la platformo devenas de Esperanto: temas pri mallongigo de “reta evento” = Retevent’. Tiu nomo plene klarigas la sencon kaj celon de tiu platformo.
Retevent estis kaj estas uzata por kelkaj internaciaj virtualaj aranĝoj, inter kiuj estas, ekzemple:
• Polyglot Gathering Online 2020
• 76a IJK (Internacia Junulara Kongreso) de TEJO
• Virtuala SES 2020 de E@I
• VEKI (Virtuala Esperanto Konferenco de ILEI)
• VK (Virtuala Kongreso) de UEA
• 5a Interlingvistika Simpozio de Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
• KAEST (Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2020)
Sonja Zaretskaia
E@I
La supra foto montras la nelacigeblan E@I-teamon en ties oficejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭtuna numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/retevent