Reta Edukado Nun

ErasmusLa projekto “Reta Edukado Nun” estas aprobita por financado per la agentejo Erasmus+.
La kщronvirusa pandemio signife ŝanĝis nian vivon kaj postulis plenan reelpensadon de nia ĉiutaga agado. Ankaŭ nia esperantista agado estis signife trafita. Tamen ĉiu defio povas reprezenti elanon al novigo, al enkonduko de pli taŭgaj praktikoj. Foje defioj estas la necesa puŝo al plibonigo. En marto kaj aprilo — la plej teruraj monatoj en Eŭropo pro la pandemio – grupo de laboremaj Esperanto-organizaĵoj pripensis ĝuste pri la defioj kaj eblecoj de la nova tutmonda situacio, kaj pretigis projektproponon por studi kiel plej taŭge la diversaj agadoj en la Esperanto-movado povas aktualiĝi kaj adaptiĝi al la nova “normalo”.

La projekto “Reta Edukado Nun” komenciĝos oficiale la 1an de decembro 2020 kaj daŭros 18 monatojn, kaj ricevas financadon je 61 mil 500 eŭroj. La aktivado koncentriĝos pri interŝanĝo de bonaj spertoj en interretaj eduk-agadoj por plenkreskuloj, reciproka lernado, kolektado de bonaj spertoj kaj praktikoj, kreado de gvidiloj kaj aliaj materialoj, publike alireblaj kaj uzataj de la aliaj.

La asocioj, kiuj formas la konsorcion (partneradon), estas:
– Bjalistoka Esperanto-Societo, Pollando (kunordiganto)
– Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio
– Kosmo Strategio, Britio
– Esperanto Kulturcentro, Francio
– Bunta Esperanto-Asocio, Italio

Francesco Maurelli

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/10/retaedukadonun

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi